Polaj infanoj 2009



23. - 25. 5. 2009 
Česká Třebová - Svitavy - Opatovec


Lunde ni disadiaŭis kun polaj E-infanoj kaj iliaj instruistinoj Teresa kaj Ela. Niaj gastoj estis tie ĉi de vendredo. Kunveno al polaj kaj ĉeĥaj infanoj tre plaĉis.

Polaj infanoj travivis vendredan posttagmezon en familioj de ĉeĥaj E-infanoj en Opatovec, Rybník, Ústí n/Orlicí kaj en Česká Třebová.

Sabate atendis ilin samideanino Líba Dvořáková kaj oferemaj Esperantistinoj el Svitavy, kie por ili kaj por aliaj E-infanoj preparis interesan Infanan E-tagon. Ĝi komencis per trarigardo de E-muzeo, kie iuj el polaj kaj ĉeĥaj infanoj ekkonis sin sur fotoj el pasintaj kunvenoj, ĉar parto de lasta ekspozicio estis dediĉita al E-junularo kaj infanoj. Ĝemeliĝo inter E-infanoj el Rybnik en Pollando kaj ĉeĥaj el Česká Třebová kaj ĉirkaǔaĵo komencis jam en jaro 2005.

El muzeo ni promenis trans longa urboplaco kaj floranta parko ĝis monumento de O.Schindler, savinto de Judoj. De tiu loko ni iris al konstruaĵo de fajrobrigadistoj. De ili ni multe eksciis pri ilia deĵoro, pri skipo de fajrobrigadista aŭtomobilo por akcidentoj, fajroj, karambolo, savo sur akvo…… Dum 24 horoj de la servo de la teamo elveturis ili iam 8 foje. Ni trovis bonan tempon, nenio fariĝis. La infanoj povis vidi ĉian ekipon , tragrimpi spacon por la teamo kaj provi ,kiel sidas la teamestro en la aŭtomobilo. Poste la fajrobrigadistoj montris al ni je unu oferema panjo,kiel savi homon el karambolita aŭtomobilo. La tempo rapide kuris. Antaŭ tagmezo ni rapidis en konstruaĵon „SERVO AL LERNEJO“. Ni ekkonis, ke tie tre bone funkcias /alarmo/sekurigo. Nia gastigantino Marie Minářová malbone malkodis kaj eksonis „alarmo“, kiu alvokis policanojn. Sed infanoj en momento estis supre en salono , konkursis, presentis sin,, gajnis belajn premiojn. Polaj infanoj bele kantis kaj montris al ni nacian kostumon el Silezio. Grupo el Opatovec devis frue forveturi, en la vilaĝo oni festis Tagon de patrinoj. La infanoj tie dancis.

Dimanĉe pola grupo ĉeestis sanktan meson en preĝejo de sankta Jakobo en Česká Třebová. Nun estas ĉi tie pola pastro Patro Adam. Li bonvenigis ilin pole kaj invitis dum meso kun ĉeĥaj infanoj al altaro.

Ni tre rapide tagmanĝis kaj jam je la 12.14 ni forveturis per trajno al Dlouhá Třebová en ĉevalejon KARLEN. Ni trarigardis ĉevalojn, jungaĵojn, jugojn, selojn, rigardis ekzercon de saltoj de junaj ĉevaloj, povas manĝigi ĉevalojn kaj karesi ĉevalidon. Ĉiuj infanoj rajdis ĉevalojn kaj post ili proponis ĉevalejestro rajdon al instruistinoj kaj panjoj. Unu panjo kaj instruistino Teresa rifuzis.

Mi ne volas tre fanfaroni, sed verŝajne mi estis la plej granda allogaĵo. Mi estas 76jara kaj pezas 80 kg. Al geposedantoj , kiuj volis al mi helpi sidiĝi ĉevalinon, mi diris, ke nur kun ŝtupareto. Sinjoro Kašpar estis tiel oferema, ke li vere alportis ŝtupareton. Mi kiel lasta el nia grupo rajdis brunan ĉevalinon.

Poste ni sur fajro rostis kolbasojn kaj forveturis per buso al kovrita baseno en Česká Třebová. Tie infanoj tre uzadis toboganon.Jam antaŭ alveturo polaj infanoj deziris iri en basenon kun ĝi.

Lunde 25.5.2009 ni kunvenis en lernejo en Opatovec. Tio estas malgranda duklasa lernejo, kiu entute havas malpli ol 30 gelernantoj. Helpe de 6 E-infanoj ĝemeliĝis kun granda pola lernejo en Rybnik. Lunde estis en la lernejo en Opatovec“projekta tago“ pri Ĉeĥio kaj Pollando interese preparita. 7 jak 8 jaraj gelernantoj eltrovis kaj elpentris la plej konatajn aĵojn el Ĉeĥio kaj niaj la plej…./granda, alta, profunda, konata…/ Infanoj 9 kaj 10 jaraj parolis při Pollando kaj polaj infanoj kontrolis, ĉu ili ne eraras. Eksonis pola kaj ĉeĥa himno. Dum interparolado pri lernejo ĉeĥaj infanoj miris al sesoj, polaj ne povis kompreni, kial ĉeĥaj infanoj ĝojas el unuo, kiu estas la plej malbona noto en pola lernejo. Poste kantis komune E-infanoj E-kantojn. Teresa preparis belan kanton pri Marĵorie Boulton /Bo/ kaj pri ŝiaj katinoj. Kacper montris sur tabulo kanton, aliaj faris katojn , kantis kaj montris, kion katinoj faris.

Post tagmanĝo iris ĉiuj en ĝardenon antaŭ la lernejo. Tie dancis infanoj el Opatovec parton de sia programo por Tago de patrinoj sur verda herbo en suna brilo..Polaj instruistinoj admiris, kion eblas en tiel malgranda lernejo prepari. Sed ili vidis nur seponon de tuta programo, ĉar alveturis pola ŝoforo kaj komencis disadiaŭo.

Ĝis la revido en Pollando post unu jaro!


Žádné komentáře:

Okomentovat