IKUE kongreso Italio 2008


29. 8. - 6. 9. 2008 
Rimini

Zdenka, Jitka, Michaela, Kateřina, Denisa

FOTOGALERIO



De la 29-a de augusto ĝis la 6-a de septembro 2008 realiĝis kun temo „PAROLO DE DIO“ 62-a IKUE kongreso en Rimini – ITALIO. Inter 14 ĉeĥaj ĉeestantoj estis ankaǔ kun mi 4 knabinoj /Jitka, Míša, Denisa kaj Katka / el grupeto ĉe Esperanta rondelo AMIKECO kaj ĝiaj 3 geanoj. En Rimini ni kunvenis kun kvardeko gesamideanoj el Austrio, Brazilio, Bulgario, Germanio, Italio, Kamerunio, Kongo, Kroatio, Litovio, Madagaskaro kaj Nederlando.


Vendredo

Gekongresanoj loĝis en tri hoteloj, ni en unu el ili – en la hotelo Villa Dina. Ni bezonis helpon de itale parolanta Marija, ĉar por 9 personoj proponis tie al ni nur tri dulitajn ĉambrojn. Poste ni ricevis ankoraǔ unu trilitan. Ni estis kontentaj povinte ripozi en hotelo, el nia buso ni sabate eliris jam antaǔ sesa matene. Kiam ni enloĝigis en la ĉambron, mi vidis tie du poŝtelefonoj. Ho, iu forgesis ilin tie! Mi tuj kuris al akceptejo redoni ilin. Kia skandalo! Tio estis iloj por regi per televidaparato kaj per klimatizacio.


Sabato

Sabate estis granda soleno en dokoj. Civitanoj el Rimini festis datrevenon de vizito de papo Johano Paǔlo II en urbo. Ludis muziko, parolis inter aliaj prezidanto de IKUE Miloš Šváček el.Ĉeĥio. Niaj knabinoj en naciaj kostumoj el orienta Bohemio kantis kelkajn kantojn, sed tro mallaŭte.


Dimanĉo

Dimanĉe estis solene la kongreso malfermita per sankta meso kun episkopo Francesko Lambiasini en „E – katedralo“ / tiel oni nomas la preĝejon en Rimini, ĉar pastro Magnani donis tien multajn surskribojn en Esperanto / kaj per prelego eĉ invito en salonego. Post ili salutis la kongreson Esperantistoj el diversaj landoj. El Ĉeĥio salutia ĝin knabinoj per kanto „Ruĝa pomo….Kiam ili kantis ,ke bruna urso estas besto, ĉiuj en la salonego komencis ridi kaj pastro Bruno el Madagaskaro protestis, ke li ne estas besto! Posttagmeze ni iris al maro kaj vespere en dokoj estis „Populara festo“.


Lundo

Ĉiutage matene estas en E-katedralo je la 9-a horo sankta meso kuncelebrita de tri nigraj kaj du blankaj pastroj el diversaj landoj. Poste ĝistagmeze prelegoj al kongresa temo. En tiu tempo mi plejparte kun knabinoj ekzercas programon. Tuj lunde vespere ili sin prezentas. Mi ne konas bone magnetofonon, estas pruntita de Katka, ŝi mem devas alveni zorgi pri ĝi. Sed Katka devas danci, ludi fabelon, diri enigmojn, kanti…kun aliaj knabinoj. Al lasta kanto ni bezonas helpon. Niaj“infanoj“ estas nur 4, ni bezonas 10.Ni kantas „10 Esperantaj infanetoj“. Plenkreskuloj ofereme al ni helpas. Nia prezentado finis sukcese. Nun Carlo Sarandrea rakontas spritaĵojn. Knabinoj rigardas mian nomslipon :“Vi nomiĝas Carlo Sarandrea!“ Tio ne estas eble. Mi vere havas la nomslipeton kun tiu nomo. Mi iras scenejon kaj volas, ke Carlo donu al mi mian propran nomslipon. Sed li ne havas ĝin. Homoj pensas, ke tio estas unu el ŝercoj de Carlo kaj ridis. Mi poste en la hotelo trovis mian nomslipon en mia mansako……


Mardo

Marde postagmeze mi kun knabinoj iris al delfenarejo. Por neprecizaj informoj ni atendis du horojn ĝian malfermon. Sed knabinoj estis tre kontentaj, admiris ekzercon de la delfenoj kaj ni ĉiuj diligente fotis. Unu mia foto de delfeno, kiu saltas tenante pilkon ricevis premion en gazeto.


Merkredo

Merkrede estas ĉiutaga pilgrimo al Osimo. Tie vivis en 17- a jarcento sankta Jozefo el Kupertino, patrono de studentoj. En monaĥejo estas fotoj de gestudentoj eĉ kopioj de diplomoj,pro kiuj ili dankas al la sanktulo. Tagmanĝon ni havis en papersaketo kaj manĝis ĝin en parko. Ni havis du bulkojn kun salamo, pomon kaj akvon. Esperantistoj el hotelo MARSELLI ricevis unu bulkon kun ŝinko, unu kun butero kaj marmelado. Sed P Gabrielo ricevis unu sekan, duan kun butero, marmelado eĉ kun ŝinko. Bonan apetiton! Post „tagmanĝo la knabinoj interbabilas kun Bruno el Madagaskaro.Li aspektas kiel 15 jara knabo, sed jam estas 39 jara. Li respondas knabinajn demandojn kaj rakontas ankaŭ pri tio, kiel li laboris dum 10 jaroj en granda paroĥo. Li ĉiutage iradis de unu al alia preĝejo distancon 10, 20 aŭ 30 km perpiede. De vilaĝo al vilaĝo gvidas nur perpieda vojeto. Antaŭ forveturo en urbon Rimini estis en Madagaskaro tutlanda E-kongreso, Bruno montris al ni fotojn el ĝi. Kiam Bruno volis forflugi , iris li disadiaǔi kun sia patrino 27 km piede. P Bruno estas malgranda kaj bruna, male P Gabrielo estas granda kaj sufiĉe nigra. Dumvoje reen el pilgrimo li preparis kanton pri IKUE. Refreno kantis gaje tuta buso:“IKUE mia, mi amas vin.“Gabrielo elpensis multajn strofojn pri kongreso, pri danco de knabinoj, pri ronkado de kun - loĝantoj, pri bruo de traveturantaj aŭtomobiloj ……Li kantigis kaj ridigis ĉiujn en buso.


Ĵaŭdo

Ĵaŭde allogis knabinojn eĉ min San Marino. De stacidomo veturas buso al ĝi ĉiun horon, Por ni ne!Ni atendis 2 horojn. Por trarigardo de San Marino ne estis sufiĉe da tempo kaj malgraǔ tio ni malfruiĝis al vespermanĝo. Feliĉe bona virino en hotelo kaŝis ĝin por ni. Vespere knabinoj kantis kaj dancis por pastro Duilio Magnani, kiu estas „ĉefa motoro „ de Esperanto en Rimini. Li estis 80 jara.


Vendredo

Vendrede eblis viziti „Etan Italion.“Sed al la knabinoj jam mankis eurojn. Simon Smits el Nederlando aĉetis por ili enirbiletojn. Ni admiris konstruaĵojn el Italio en etaj modeloj, eĉ el Eŭropo paŝante ĉirkaŭ ili, eĉ veturante supre en speciala trajneto. Interesa estis ŝipveturado en „Venezio“.La ŝipeto estis portita per akvofluo sen ŝipestro kaj ni vidis belajn veneziajn domojn, aŭdis muzikon eĉ bruon el restoracio. La knabinoj preferis ŝipan vojon en tobogano, kiun ili ripetis kelkfoje. Tiun ĉi interesan tagon kaj tutan kongreson finigis koncerto de itala ĥoro en E-katedralo kaj E- kantoj de Cecilio- kantistino el Brazilio.


Sabato

Sabate ni ankoraŭ eluzis maron. Vespere ni atendis nian ruĝan buson. Vane.Trifoje traveturis čirkau ni blanka buso – etaĝa. Ĝi nin serĉis kaj veturigis nin hejmen plenajn de impresoj.