Nia grupo





Ni estas infanoj kaj junuloj el Ĉeĥio, ni loĝas en urboj Česká Třebová, Opatovec kaj Brandýs nad Orlicí. Ni lernas esperanton kun instruistino Zdenka.

Ni ĉiujare vojaĝas por prezenti nian kulturon kaj por ekkoni esperantistojn en diversaj landoj. Ni ĉeestas esperantajn kunvenojn, kongresojn, vizitas esperantajn klubojn kaj ankaŭ lernejojn. Ni prezentas ĉeĥajn dancojn, fabelojn kaj kantojn. Vi povas daŭrigi al listo de niaj vojaĝoj.

Ni ĝemelas kun esperantaj infanoj kaj junuloj el Ratíškovice (Ĉeĥio) kaj el Rybnik (Pollando). Pli de niaj vizitoj vi trovos en listo de niaj vojaĝoj.

Se vi volas legi pli pri nia historio, bonvolu daŭrigi ĉi tie.