Fringoj 2007



5. - 17. 4. 2007 
Paris - Baugé - Gresillon
 
Zdenka, Pavel, Denisa, Kateřina Ch., Kateřina M., Veronika, Hedvika, Žaneta, Jitka, Michaela, Marie kaj Aniko 

FOTOGALERIO

En tiu ĉi jaro mi aliĝis miajn E-infanojn, kiuj promesis al mi ĉiutage lerni po kvaronhoro Esperanton, por ĉeesti FRINGOJN en Grezijono de la 7-a ĝis la 14-a de aprilo 2007. /F-esta R-enkoto IN-ternacia de G-eknab-OJ/. Veturis kun mi ankoraŭ mia frato Pavel/60/ kun gitaro. De januaro ni ekzercis kantojn, dancojn, fabelojn kaj precipe ankaŭ Esperanton. Knabinoj Denisa Pavlišova, Kateřina Chudá, Kateřina Morkesová, Veronika Rerychová, Hedvika Švendová, Žaneta Janďourková, Jitka Rybková, Michaela Hanušová kaj Marie Sejkorová estis ne nur el Česká Třebová, sed ankaŭ el vilaĝo Opatovec, Třebovice, eĉ el urbeto Brandýs n/Orlicí. Multaj malfacilaĵoj nin renkontis. Ni planis veturi en Parizon kaj reen per buso. Malgraǔ mendo de biletoj por ĵaǔdo la 5-a de aprilo jam en decembro, ni ne ricevis ilin. Ni devis uzi trajnon duoble pli kostan, ĉar buso por ni estis nur en vendredo. Kiam mi elspiris, ke mi jam ĉiujn vojaĝbiletojn aĉetis, alvenis el Hungario peton, ke mi kunprenu 11jaran knabinon Hegedus Aniko Lilla, ĉar hungara 20 persona grupo ne alveturos. Ni denove devis serĉi, ĉu estas sidloko por ŝi en la trajno, ĉu estas vojaĝbileto en buso reen.


Ĵaŭdo

Ni forveturas el Česká Třebová je la 15-a horo, patro kun Aniko alveturis ĉirkaŭ 11-a horo. Aniko havis jam ĉiujn biletojn, nur la bileto de Prago al Frankfurto al ŝi mankis kaj patro volis aĉeti ĝin kun sia bileto en Hungarion en Česká Třebová. Mi forgesis peti bileton por Aniko de li, ĉar en stacidomo estis por adiaǔi kun infanoj ne nur gepatroj, sed ankaǔ avinoj, gefratoj eĉ hundoj. Krome la hundoj demandis al mi aliaj je multaj aferoj. Ke mi ne havas la bileton por Aniko mi rimarkis en trajno el Prago al limo. Mi esperis, ke ĝin havas Aniko. Sed ŝi serĉis ankaŭ vane. Mi devis pagi 204 kronojn. „En Germanio de limo al Frankfurto vi pagos pli multe!“ ĝojigis nin konduktorino. Mi estis iomete maltrankvila, Aniko preskaŭ ploris. De limo ni veturis jam nokte. Kvankam alvenis unu post alia 3 konduktoroj, ili ne kalkulis infanojn kaj ne volis pagi monpunon. Ni estis feliĉaj.



Vendredo

En najbara kupeo mi jam vespere trovis Jules, francan konatulon de mia bofilino Dáša. Li promesis al ni trovi en Frankfurto trajnon al Parizo, ĉar per tiel sama trajno li veturis al Metz. Vere tie ni en ordo trovis la trajnon, mi eniris unua tirante valizon. Mi volis montri al knabinoj iliajn sidlokojn. Ili estis al fino de vagono. Kiam mi demandis mian kofron, iu el knabinoj al mi diris, ke zorgos pri ĝi. Sed kiam mi kalkulis valizojn, mia mankis. Ĝi staris ĉe relo antaŭ pordo de vagono. Pavel rapidis ĝin preni, sed nur li eliris el la vagono, la trajno fermis pordojn kaj forveturis. Tiel mia frato Pavel sen ĉio restis nur kun mia kofro en Frankfurto. Mi demandis Jules, kion fari. Li iris al trajnestro kaj alvenis kun propono, ke ni cxiuj restu en esonta stacidomo kaj sendu unu knabinon kun bileto al Pavel. Sed mi ne jesis. La knabino povus perdiĝi. Ni povas nur ĉiuj kune reveturi. Jam estas tie unua stacidomo. Ni rapide eliras. Mi vidas kofron. Tio estas mia! Kun kies kofro restis Pavel en Frankfurto? Mi prenas ĝin kaj eliras, sed en lasta momento krias Jules, ke mi prenas lian kofron. De la konduktorino ni ricevas bileton kun la skribo. Ni ĉiuj povas veturi Frankfurton senpage. La trajno al Frankfurto veturos sur alia relo. Knabinoj volis uzi lifton-nefunkciis. Ili piediris ŝtuparon supren kaj malsupren. Post kelkaj minutoj ni reveturas Frankfurton. Tie ni trovis Pavel en unua atendejo, kien ni eniris. Volante sendi e-mailon al Líba, Joelle kaj ĉeforganizantino Elizabeth, ni „perdis“ monon ĉe du komputiloj en stacidomo kaj du en interreta kafejo, kie mi fine kun knabinoj sukcesis./Sed ĉiuj tri ricevontinoj poste al mi diris, ke ili nenion ricevis./

Parizon ni atingis je la 17-a horo. Antaŭ nia elvagoniĝo ni devis purigi kupeon, ĉar Hedvika manĝis tro da oranĝoj kaj ŝia stomako protestis. En Parizo nin fidele atendis Líba kaj Joelle. Kun ilia helpo ni atingis “Centre d´herbergment Kellermann“ 17-75013 PARIS. Ni ricevis ĉambron por 8 kaj por 4 personoj. Joelle helpis al mi pagi, sed la prezo ŝajnis al mi nekredebla alta./ Elizabeth al mi pli poste klarigis, ke ni pagis ankaŭ por ne alveturinta hungara grupo kaj monon al mi redonis./


Sabato

Matene ni trankvile manĝis nesciante, ke jam atendas nin buso antaǔ nia tranoktejo. Iomete nin malfruigis nefunkcianta lifto. Finfine ni sidis kun Luis kaj 3 knabinoj el Portugalio, kun Mihai kaj 6 knabinoj el Rumanio, kun Elizabeth kaj Gerard kun francaj geknaboj en buso el Bondy al Gresiljono. Kiam ni atingis Baugé, buso restis en mallarĝa strateto. Dum longa tempo ĝi liberigadis sin. En kastelo atendis nin tre oferemaj homoj: Francine, Jeanik kaj geedzoj André kaj Brigitte. Jeanik filmis, falĉis herbon, riparis kaj kun Francine ili zorgis pri ĉio. André kun Brigitte zorgis pri manĝo kaj ordo. Ili atendis nin kun bongusta tagmanĝo. Poste ni estis loĝigitaj en la kastelo. Knabinoj sentis sin kiel princinoj. Ankaŭ al ili plaĉis bona manĝaĵo kaj bela programo.

Ĝistagmeze ili povis elekti el du atelieroj. En oranĝa estis: “Kleraj Strutoj“ kun Elizabeth, „Cindrulino“-fabelo kun Louis, “Kvar sezonoj“ danco kun mi. Post duonhora pauzo estis en verda ateliero:“Dancoj kantataj“ kun Elizabeth, “Zozo“-teatraĵo kun Gerard, „Ĉeĥaj dancoj“ kun mi. Tiuj ĉi atelieroj daŭris dum tuta semajno. Post tagmanĝo estis tempo por ludoj aŭ ripozo kaj de 14.30 estis du posttagmezaj atelieroj, ne por tuta semajno. En unua povos infanoj fari meblaron por pupetoj kun Pavel, ludi fabeletojn kun mi, kanti kun Luis aŭ Mihái, lumĝongladi kun Elizabeth. En dua estis ebleco fari kun Luis ĉokoladajn kolbasojn, pentri kun Mihái, danci „Inspektora enketo“ kun Elizabeth, ornami mielkukojn kun mi, fari bestetojn el koraletoj kun Ĵaneta, fari gazeton, prepari ekspozicion ktp. Inter miaj dancoj ĝistagmeze alvenadis Pavel kun gitaro instrui kantojn.

Post vespermanĝo kunvenadis infanoj por ludi kaj kanti. Ili ellitiĝis al la 23-a horo. Unuan nokton mi por malvarmo ne povis dormi. En la kastelo estis malvarme. Sed la vetero estis varma, ni varmigis dum tago la ĉambron per malfermita fenestro.

Dum tagmezo kunvenadis plenkreskuloj por kafepauzi kaj plani kun Elizabeth aǔ solvi problemojn. Mia problemo estis, ke mi puŝis malbonan butonon ĉe magnetofono. Malaperis parton de muziko el miaj dancoj. Mi devis tiun parton kanti.


Lundo

Marie kuris sen ŝuoj en kastela ĉambro kaj en piedon pikis ligneron. Pavel eltiris ĝin.


Mardo

Vespere havis Marie febron. Francine vokis al kuracisto. Poste veturigis Marie kaj min en hospitalon 20 km de la kastelo. Kuracistan helpon tie atendis multaj homoj. Al Marie devis la kuracisto distranĉi piedon, eltiri kaŝitan pecon de lignero kaj kudri vundeton. Poste ni serĉis apotekon por medikamentoj. Tie ĉi ne estis malfermita, en Baugé ankaŭ ne, servis alia apoteko en mala direkto 15-20 km de Baugé. Sed vane Francine sonoris. Neniu malfermis. Francine vokis al policanoj, vane. Ni restis sen kuracilo.


Merkredo

Marie restis en lito kaj Francine havigis la kuracilon. Matene vomis Denisa kaj estis pala. Ankaŭ ŝi restis en kastela lito. Ambaŭ knabinoj dormis ĝis tagmezo. Sed poste jam estis freŝaj kaj povis esti inter aliaj infanoj.

Elizabeth estis tre diligenta. Kvankam ŝi malbone vidas, dum nokto kudris teatrajn kostumojn. Ankaŭ mi ricevis „noktan“ taskon: flavan jupon por Marie al „Kantoj dancantaj“.


Ĵaŭdo

Mi jam ne havis atelieron, ĉiuj mielkukoj jam estis ornamitaj. Mi vizitis kun Hedvika, du Katarinoj, Aniko, Jitka, Denisa kaj Mariana el Portugalio urbeton Baugé. Al Aniko tie riparis okulvitrojn kaj al mi fotoaparaton. Ni admiris Domon de grafino Anna kaj belan floran ornamon.


Vendredo

Ĝistagmeze estis planita provo de festa vespera programo. Kiel ĉiam, ni ne sufiĉis tion fari. Alveturis gastoj. Inter ili mia amikino Paulette, kiu antaŭ 12 jaroj gvidis infanajn kunvenojn en kastelo Grezijono. Ŝi alveturis kun E-infanoj. Miaj infanoj babilis kun ili kaj iuj infanoj trovis gekorespondantojn.

Post la 18-a horo komencis programo antaŭ la kastelo. Por bonvenigo ĉiuj kantis kanton kaj poste knabinoj dancis en tri sespersonaj rondetoj. En meza rondo estis 6 ĉeĥaj knabinoj en naciaj kostumoj, dekstre Ĵaneta kun rumanaj kaj francaj knabinoj, maldekstre Veronika kaj Jitka kun rumanaj knabinoj. Alvenis iaj ĵurnalistoj, eble aperis foto en franca gazeto. Poste miaj knabinoj rapide ŝanĝis vestojn dum kanto de rumanaj knabinoj. Ili povis komenci ludi fabelon „Pri knabeto Bubeto“. Tion ili ludis antaŭ la kastelo. Poste ĉiuj iris en salonon Zamenhof. Tie daŭris programo: Beleckonkurso de Strutoj, fabelo “Katideto“, Inspektora enketo, teatraĵo „Zozo“.

Iomete malfrue komencis bufedo por ĉiuj. Al la 21-a horo komencis dua parto de programo per nia danco „Kvar jarsezonoj“. Publiko povis audi dialogojn, kantojn, vidi dancojn, lumĝongladon kaj teatraĵon „Cindrulino“. Miaj knabinoj estis preskaŭ en ĉio. Ekzemple en Cindrulino ludis malbonajn fratinojn Kateřina M. kaj Denisa, feinon Hedvika, princon Veronika. Aniko, kiu tre bone konas Esperanton, ludis ĉefan rolon en Zozo. La programo finis per kanto „Dek Esperantaj infanetoj“.


Sabato

Ni pakis, post tagmanĝo ni disadiaŭis kaj forveturis. Vespere ni jam estis en Bondy gastitaj en klubejo de Esperantistoj. Ni al ili kantis. Ni tranoktis en Bobigny proksime de hospitalo Avicenum kun portugala grupo. Ili forflugis dimanĉe posttagmeze.


Dimanĉo

Rumana grupo kun Mihái estis ĉe Elizabeth, kun kiu ili vizitis Parizon. Ni veturis al fontano de s. Michel, kie nin atendis Líba. Ŝi nin gvidis al Sacre Couer, kiun vizitis mi, Pavel, Denisa, Jitka, Hedvika kaj Veronika. Aliaj iris kun Líba al placo de pentristoj. Poste ŝi devis forveturi, sed la placon vizitis Pavel kun interesantinoj denove, Ĵaneta estis pentrita. Poste ni volis atingi Eiffel turon. Líba montris al ni bushaltejon, sed la buso ne veturis. Turon ni atingis per metroo. Knabinoj preferis bani sin en bazeno sub turo, nur du Katerinoj, Míĥaela kaj Ĵaneta volis viziti la turon kun mi. Bedaŭrinde, ni elektis tiun „piedon“, kien supreniras homoj perpiede. Mi mem atingis nur 1-an etaĝon kaj estis treege laca, tri knabinoj estis en dua. Reveninte al fontanoj, ni de longe ne povis trovi grupon kun Pavel. Al Notre Dame, kie atendis nin Elizabeth, ni alvenis kun pli ol hora malfruiĝo. Ni kunvenis kun grupo de Mihái. Infanoj admiris artistojn, sed mi kun Elizabeth iris trovi panon por vespermanĝo. En vendejo estis nur unu pano, ni bezonis almenaŭ 6. Oni proponis atendi kvaronhoron por baki. Kvaronhoro daŭris unu horon kaj mi poste en varma vetero portis panojn eltiritajn el forno.

Vespere ni atingis nian tranoktejon, ĉiuj rapide duŝis kaj poste ni planis, kion rigardi lunde ĝistagmeze.


Lundo

Ni vizitis Les Halles kaj vidis Pompideau centrum, muzeon de moderna arto kaj akvo kun ludiloj. Infanoj aĉetis tie lastajn memorindaĵojn por gefamilianoj eĉ geamikoj. Ni revenis, prenis valizojn. Elizabeth bonege al ni skribis, kiel atingi busstacidimon Gallieni. Sed kun valizoj ne estis bona veturado. Kateřina M, Marie kaj aliaj du knabinoj estis „kaptitaj“ per pordoj de metroo. Kaj la plej belan „teatraĵon“ prepa- ris por homoj en la metroo mi antaŭ eliro el ĝi. Pavel tiris krome du dorsosakojn grandan sakon kun niaj teatraĵoj. Mi havis lian gitaron, dorsosakon, mansakon, sakon kun donaco por miaj amikinoj Anne-Marie kaj Nikol kaj mi tiris propran kofron. Mi ne povis teni, La kofro verŝajne saltis suben kaj mi falis dorsen. Pavel estis lasta, rapide serĉis ion por halti moveblan ŝtuparon. Li vidis nenion. Rapidis supren per normala ŝtuparo helpi al mi stari. Malantaŭe mi suprenveturis 3-4 infanoj. Aliaj kun dislarĝitaj okuloj restis sub ŝtuparo. Pavel finfine supre helpis al mi kaj alkurinta dungito el metroo, kiu portis por si kafon, haltis la ŝtuparon. Rapide forportis la kafon, kiam mi volis apude meti la gitaron.

Rezulto-disŝirita mansako, iomete batita kofro, dispecigita ceramiko por amikinoj. Sed nenia vundo. La amikinoj helpis al ni enbusiĝi kaj mi povis kun ili babili dum unu horo. Nia buso atendis la buson el Londono. Al infanoj treege plaĉis tiu ĉi aranĝo kaj ni feliĉe atingis hejmon marde 17.4.2007, Aniko merkrede.