Bretonio 2004



12. 9 - 15. 10. 2004 
Bretonio

Zdenka, Klára, Helenka, Anežka
La 12-an de septembro 2004 mi veturis kun mia nepino Klárka en Bretonio (parto de Francio). Atendis nin vojaĝo al diversaj E-kluboj kaj lernejoj en Nantes, Vannes, Morlaix, Lirré kaj en aliaj lokoj, kiuj ni nekonis. Vi jam certe scias, kiel bona afero estas Esperanto. Kvankam ni lunde 13.9. en Parizo nur ŝanĝis buson, du amikinoj el Parizo alvenis, ke nin salutu kaj diru al ni kelkajn vortojn.

El Parizo ni daŭrigis en Rennes, kie ni estis pli frue ol laŭ horaro. Ni ne sciis kiu nin atendos. Tiamaniere mi timigis kelkajn maljunajn virinojn parolante al ili Esperante. Fine aperis Josette, kiu organizis nian vojaĝadon, kaj unuan nokton ni dormis en komforta domo de ŝia familio en Iffendic. Antaŭ tempo gesinjoroj Josette kaj Jean Pierre Ducloyer (gajnintoj de letervespero al datrevenode nia E-rondeto) travivis semajnon en Česká Třebová.

Marde veturigis nin Nikole, kiun mi konis nur laŭ voĉo el komuna kaseda rondo, en urbon Morlaix. Nikol estas severa vegetaranino kaj volas esti proksime de naturo. Ŝia domo estas verŝajne el 10-a jarcento, ŝi neniam ŝlosas, eĉ ne fermas pordon, ĉiam ni en domo trovis iajn ŝiajn geamikojn. Ŝi estas treege oferema kaj volas al ni montri ĉion interesan en Morlaix kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ni vidis la plej antikvajn domojn en la urbo, interesajn preĝejojn kaj tajdon. 15 km al la maro ni veturis tri foje. Merkrede ni alveturis tro malfrue, asfalta ŝoseo al insuleto jam estis sub akvo kaj aŭtomobilo de unu virino ankaŭ. Ĵaŭde ni alveturis ĝustatempe kaj iris al la insuleto. Nikol diris, ke ni havas antaŭ tajdo sufiĉe da tempo. Sed post mallonga promeno ŝi ekiris, ke tajdo jam alvenas, ke ni devas rapidi al marbordo. En unu loko jam akvo atingis niajn genuojn, niaj pantalonoj estis malsekaj, sed feliĉe ni atingis marbordon. Tie volis lasi Nikol ŝuojn, kiuj ni trovis. Sed post 10 km ekvidis, ke ili restis en aŭtomobilo. Do ni veturis kun ŝuoj reen al maro. Tiel ni vizitis trifoje unu lokon sur marbordo.

Vespere ni kunvenis kun Esperantistoj, bone kun ili babilis, kune vespermanĝis kaj eĉ ion ili aŭdis el nia preparita rakonto. Klárka preparis CD kun fotoj de naciaj kostumoj, ni kunprenis ornamitajn ovojn, iajn naciajn kostumojn, videokasedon kun mia infana E-grupo, muzikon al dancojn, marcipanojn por ornami.
El Morlaix veturigis nin Nikol en belegan dometon de Gaby en vilaĝon St.Quay Perros. Kvankam Gaby estas jam 84 jara, senĉese instruas Esperanton en kelkaj kursoj. Dům nia kunveno kun gesamideanoj ĉe ŝi alvenis tri geĵurnalistoj kaj při nia vizito estus eble legi in tri ĵurnaloj.

Mi ne povas skribi při tuta mia vojaĝo, ĉar ne sufiĉus al mi eĉ tuta numero de Informilo. Sed almenaŭ při kunvenoj  kun geamikoj. Ni kunvenis en La Palet en muzeo de vino kun gesinjoroj Ménard, kiuj Jarmila kaj min en jaro 1988 invitis viziti Francion. Ni vizitis kun Esperantista grupo gesinjoroj Robineau, de kiuj vi nun povas legi ĉeĥe libron Osm let na cestách po naší planetě tradukitan de J. Drahotová. Mi ekkonis ilin en jaro 1995 en Grésillon, kiam ili havis trijaran adoptitan filon Vincent. Li nun ĝuste biciklis el lernejo. Nun  ni ekkonis eĉ filineton Sára.

Kun Gudule kaj Laurent Cuenot ni ankaŭ renkontis kaj restis ĉe ili dům du tagoj. Eble iu de vi rememoros, ke ili travivis vintron 1998-99 en Ĉeĥio kaj festis edziĝfeston en Fulnek. Ili vetruis en ruldomo tirita de ĉevalino Kamila ĉirkaŭ Europo. En Česká Třebová montris diapozitivojn el sia vojaĝado kaj en aliaj diversaj lokoj ankaŭ. Kun ili tiam estis trijara filino Lola, en Grekio poste naskiĝis filo Romain. Nun knabo estas trijara, Lola vizitas lernejon. Kaj ni povis visi sur diapozitivoj tutan vojaĝon de familio Cuenot ĝis fino. Eĉ ĉevalinon Kamila, kiu nun veturas nur al bazaro kun legomoj, kiujn Lorent produktas.


Mi devis admiri oferemecon de bretonaj Esperantistoj. Ili kunvenadas por kanti Esperantajn kantojn en Bretona Esperanto-Koruso MEVEN. Kantojn ekzercas en urbo Pontivy, iuj veturas por provi 200 km. Jam eldonis CD kun E-kantoj. Mi ankaŭ devis admiri, ke iu komencas lerni Esperanton kaj tuj instruas aliajn. Ni aŭdis , ke en regiono, kie estis antaŭ sep karoj kvar E-kluboj nun estas 15. Multaj el ili batalas por Esperanto kiel lingvo de EU.

Kun Klárka ni traveturis ok E-klubojn, sed ŝi devis komence de oktobro reveturi en altan lernejon. Mi tiel perdis kundancantinon kaj spertulinon por komputilo. Mia parencino Helenka Šplouchalová, anino de AEH, alvetruis kun Anežka, unu el mia infana E-grupo. Triope ni traveturis aliajn lokojn kaj ekkonis novajn geamikojn. Multfoje ni admiradis maron, fortikaĵon ĉirkaŭ St. Malo, malnovajn preĝejojn en malgrandaj vilaĝoj, ventajn muelilejon, sed ankaŭ en St. Brieuc kaprinon Clopette, karuletino de sinjoro doktoro Clopeau.

Kvankam al ni multe plaĉis vilaĝoj kaj urbetoj de Bretonio ornamitaj per floroj, ni disadiaŭis kun geamikoj kaj la 15-a de oktobro ni jam alvetruis hejmen.