16. - 23. 7. 2005
Piliscaba, Hungario
Zdenka, Hana, Aleš, Honza, Nikola, Eliška
La
17-a Esperanta Ekumena kongreso okazis de la16-a ĝis la 23-a en Hungario en
urbeto Piliscaba. Mi veturis tien kun kvar infanoj, du knaboj Aleš kaj Honza eĉ
kun du knabinoj Nikola kaj Eliška. Dumvoje envagoniĝis ankaŭ mia amikino Hana.
Laŭ konsilo de rondetano el Česká Třebová Jiří Vencl ni volis malplilongigi
nian volaĝon (je proksimume 80
km ), ne veturi ĝis Budapesto, sed elvagoniĝi jam en
Štůrovo. Tie laŭ konsilo veturis buso de stacidomo trans ponto super rivero
Danubo al stacidomo en hungara urbo Estergom. Bedaŭrinde ĝuste estis libertempo
kaj la buso nefunkciis. Feliĉe ni kunvenis en Štůrovo kun slovakaj
samideaninoj, kiuj helpis al ni. Per urba buso ni atingis urban placon. Ĝi
estis ĝuste riparata. Nia piedirado trans la placo kun valizoj kaj precipe
tirado de kofroj kun ruletoj en sablo kaj trans ŝtonoj al ponto ne estis
facila. Ni eĉ ne rigardis, kiel bele aspektis rivero kaj katedralo super
Estergom iranre trans la ponto. Trairante ponton ni denove vidis nenian buson.
Slovaka samideanino Alice konis hungare, do ŝi mendis taksion, kiu veturigis
nin kun niaj valizoj al stacidomo en Estergom. Per nekredeble moderna
vagonareto ni atingis Pazmaneum, univerzitatan parton de Piliscaba. En studenta
hejmo Josefinum kunvenis tie ĉirkaŭ 120 gesamideanoj el 14 landoj.
Sabato
Sabate
vespere je la 20-a horo okazis oficiala malfermo de la kongreso. Ĝia temo estis
„Por libereco Kristo nin liberigis“.
Dimanĉo
En
Piliscaba kunvenis al Ekumena kongreso katolikoj kaj evangelikoj. Dimanĉe
diservo de evangelianaj gekongresanoj estis en la kapelo. Dimanĉa Sankta meso
okazis en granda salono. Ĉefcelebranto estis novpastro Attila Szép, kiu kun
hungara kaj franca pastro kuncelebris sian primican Sanktan Meson en Esperanto.
Attila estas bone konata al tendaranoj el Sebranice en Ĉeĥio, ĉar li multfoje
ĉeestis KET. Posttagmeze ni admiris konstruaĵojn de Katolika Universitato de
Pázmány Péter, novstile kontruitaj en arbara regiono, kie studas 2500
gestudentoj el diversaj landoj. Antaŭe estis tie rusa armeo, kiu ekokupis Hungarion
en la jaro 1956 kaj foriris en la jaro 1990. Por rememoro restis sur rondaj
konstruaĵoj sen tegmento herbo kaj arbetoj, ie disrompita parto de muro eĉ budo
kun figurino de rusa gardisto. Ni vidis konstruaĵojn ne nur ekstere, sed ankaŭ
interne. Ni admiris kolonojn, kiuj aspektis kiel arboj kaj „italajn stratetojn“
ene konstruaĵo. Vespere estis kun ni
belega folklora muziko fare de universitata ensemblo, kiu movigis ankaŭ
spektantajn kongresanojn.
Lundo
Preakaŭ
ĉiutge matene antaŭ sepa horo povis gekongresanoj en la kapelo preĝi rozarion
kaj ĉeesti sanktan meson kaj poste matenan preĝon. Dum la kongreso estis ebleco
aŭskulti interesajn prelegojn pri historio de Hungario, de Estergom, de
Budapesto kaj pri agado de kristanaj Esperantistoj. Mi ne povis ĉeesti prelegojn,
ĉar infanoj havis propran programon kun Ingeborg el Nederlando kaj Julie el
Rumanio kaj mi estis kun ili.
Mardo
Marde
posttagmeze okazis belega vizito de urbo Estergom. Ni vidis katedralon super
Danubo, muzeon kaj urbajn vidindaĵojn. Estergom estis iam ĉefa urbo de
Hungario, kie loĝis reĝo, kaj ĝis nun sidejo de hungara katolika primaso. Mi
povus pri la urbo skribi pli multe, sed ne estas sufiĉe da loko.
En
Estergom ni veturis per tri busoj. Post trarigardo antaŭ la sesa horo du busoj
forveturis kaj unu restis. Ĝi estis por tiuj kongresanoj, kiuj volis trairi
ponton al Slovakio kaj bani sin en varma banejo Štůrovo. Hana, mi, Aleš kaj
Honzík estis inter ili. Promeno sur la ponto estis pli agrabla ol kun valizoj
kaj ni povis admiri ĉirkaŭaĵon de Danubo. Je la sesa ni estis ĉe banejo. Rapide
ni prenis bankostumojn kaj uzadis agrablan varman akvon. Laŭ plano ni povis
resti en banejo ĝis la oka. Sed je la sepa komencis blovi forta vento, aperis
nigraj nuboj, komencis pluvi eĉ pluvegi. Ni devis eksalti el agrabla akvo kaj
forporti niajn vestojn ol forportus ilin ventego kaj malsekigus pluvo. Al
vestejo estis longa distanco, ni kuri al vendjetoj kun biero kaj manĝaĵo kaj
tie sub tegmento inter aliaj homoj sekigis kaj vestis nin. Kiam finis pluvo ni
iris reen al buso en Estergom, ni ne devis rapidi kaj vidis lumigitan
katedralon eĉ svingis al tiuj, kiuj veturis per luksa ŝipo kun baseno sub la
ponto.
Merkredo
La
tuta merkredo estis dediĉita al ĉefurbo Budapesto, kie vivas kvinono de landa
loĝantaro. Estis tie iam Paonio, Romia provinco. Sur ambaŭ flankoj de Danubo
miksiĝas antikvaj, mezepokaj, turkaj kaj modernaj aspektoj. Kongresanoj vizitis
fortikaĵ-kvartalon. Mi admiris fabelecan Fiŝistan Bastionon kaj ĉeestis Sanktan
Meson, kiu estis por ni celebrita en la gotika Matias-preĝejo. Dum dua
mondmilito pastro kaŝis belegajn vitrojn el fenestroj antaŭ bombado en kelo.
Post Sankta Meso ni de fortikaĵ-monto
povis ĝui belegan panoramon kaj admiri Parlamentejon, kiun ni ankaŭ poste
vizitis eĉ interne. Hungaraj esperantistoj rakontis al ni, ke ili dum
Universala Kongreso estis tie ĉi solene akceptitaj de ŝtatestro. Dum liberaj
posttagmezaj horoj, ĉiu el gekongresanoj povis elekti laŭ sia deziro viziton de
diversaj muzeoj, de urba parko aŭ banejo, kiuj estas en Budapesto multaj. Mi kun
Hana kaj knaboj denove elektis "varman akvon" kaj vizitis Szeczeny
banejon. Kelkaj basenoj estis sub tegmento, iuj ekstere kaj ni eĉ povis elekti
varmecon de akvo, ĉar en la basenoj estis varmeco diversa. Ni estis ekstere, la
suno bele brilis, ni uzadis por piedoj kaj dorso akvokirlilojn en granda baseno
ornamita per statuoj. Por varmigi ni iris en pli malgrandan, kie iuj homoj
ludis ĉe rando ŝakojn. Mi kaptis ideon foti belan medion, sed mia fotoaparato
estis en komuna vestejo. Mi vane serĉis kaj serĉis ĝin. Sen sukceso mi devis
rapidi al mia grupeto ĉar tempo de foriro proksimiĝis. Je la sesa forveturis
buso al Pazmaneum. Kontentaj kun promeno en parko estis eĉ knabinoj.
Ĵaŭdo
Ĵaŭde
antaŭtagmeze estis apartaj kunvenoj de IKUE kaj KELI. Por mi estis el raportoj
de landaj reprezentantoj interesa, ke itala samideano estas el loko proksima de
Milano kaj Agrate Brianza, kun kiu ĝemeliĝis nia loĝloko Česká Třebová. Mi vane
serčis tie ian Esperantiston, eble landa reprezentanto helpos al ni. Alia
interesa anonco estis, ke estonta IKUE kongreso en jaro 2006 realiĝos en Ĉeĥio,
en Velehrad. Jam dum la nuna kongreso aliĝis dudek personoj el ok landoj.
Vespere
okazis belega koncerto de kantista ensemblo el Etyek, prezentanta la spiritajn
kantojn en kelkjn lingvojn. Infanoj jam antaŭtagmeze ekzercis komune kun aliaj
Esperantan kanton pri urso kaj kun ĉeĥaj preparadis programon por lasta
vespero.
Vendredo
Vendrede
mi aŭdis ian bruon en koridoro. Kio fariĝis? Unu knabo el familio Studený –
Jirka (helpe de Aleš) restis en lifto. Ne eblas lifton malfermi. Ĉirkaŭamasiĝis
Esperantistoj, vokis sinjorinon, kiu zorgas pri domo...ili volis trovi helpon.
La riparisto ne estis hejme. La sinjorino akre kaj rapide parolis al mi hungare
kaj mi ne komprenis. La edzino de diakono Kisch tradukis al mi. Sed finfine sen
helpo de riparisto ion Jirka puŝis kaj estis libera. La lifto ne funkciis plu.
Mi estis malfeliĉa kaj demandis al organizantoj, kiel kostos riparo. Ili ne
sciis.
Malgraŭ
tio ni neekzercis por vespera prezentado. Ankaŭ aliaj gesamideanoj preparis
programon. La lasta vespero estis bunta. Hungaraj infanoj bele kantis, Anjo
Amika ankaŭ, eĉ Ilona Biksadi. Violonludis Jan Kovařík el Ĉeĥio. Miaj infanoj
ludis teatraĵeton pri ŝipdronuloj, kiuj nesciis, kiamaniere forlasi insuleton.
Kiel helpon, ricevis ili nur ŝipeton en botelo. Publiko konsilis fornaĝi, do
ili tion faris. Kun ĉeĥaj infanoj el familio Studený ili ludis fabelon pri
bestetoj kaj lasta estis fabelo pri Ora fiŝeto. Nikola estis ora fiŝeto, kiu
plenumadis dezirojn. Eliška estis avara edzino de malriĉa fiŝkaptisto. Ŝi devis
dum la fabelo ofte ŝanĝi vestojn, ĉar el malriĉa fiŝkaptistino fariĝis riĉa
urbanino kaj eĉ noblulino. Ne estis por tio multe da tempo kaj loko. Ŝi havis
sian vestejon malantaŭe de piano. Knaboj devis teni kulisojn pentritajn sur
littukoj kaj fari grandan bruon, kiam ruiniĝis la kastelo. Por mi restis rolo
de malriĉa fiŝkaptisto, kvankam mia
figuro ne aspektas taŭge. Ankoraŭ mankis al mi reton, sed knabinoj al mi helpis
preninte kurtenon el fenestro. Inter la fabeloj kaj teatraĵetoj ludis Jirka,
Vojtik kaj Pavla el familio Studený flaŭtojn. La prezentado de ĉeĥaj infanoj al
publiko estis sukcesa. La publiko aplaŭdis ankaŭ al plenkreskuloj, kiuj
prezentis sin en teatraĵetoj. Lasta en la programo estis tombolo.
Sabato
Sabate
matene post lasta sankta meso estis mallonga solena fermo de la kongreso kaj ni
jam rapidis tra arbaro al matenmanĝo en restoracio kaj al stacidomo. La
stacidomo estis fermita kaj ni kaŝis nur sub rando de tegmento ĉe muro. Ni
pensis, ke ni denove veturos per moderna trajno. Sed alveturis malnova
ŝmirdesgnaĝita kaj kraketanta vagonareto, ni nur malfacile trovis lokon por
sidi. Kiam ni atingis Estergom, atendis nin jam ekskursa trajneto mendita de
Hana anstataŭ taksio. Ni kun valizoj traveturis trankvile urbon trarigardante
memorindaĵojn. Ni havis pli ol kvar horojn por nia vojo al stacidomo en Štůrovo
kaj volis ili eluzi. Iomete pluvis. Ni nin eĉ niajn vlizojn kaŝis sub ponton.
Iuj gardis valizojn, aliaj promenis en Estergom kaj elspezis lastajn forintojn.
Poste ili fariĝis gardistoj kaj unuaj promenis. Post tagmezo maltrankvile ni
iris tra ponto al Slovakio ĝuante belan elrigardon. La placo en Štůrovo jam
estis post semajno parte riparita. Ni sidis en ĝardeneto de sukeraĵejo, iuj
trarigardis la placon. Kvankam Honzík sufiĉis perdiĝ, post ne longa tempo estis
li trovita kaj per buso ni atingis stacidomon. Kiam ni jam sidis en trajno,
knaboj diris, ke ili estas kontentaj, ĉar tiu ĉi aranĝo estis sufiĉe aventura.