Anglio 2002


22. 6. - 2. 7. 2002 
London - Coatbridge - Stroud

Zdenka, Pavel, Šárka, Hana Č., Hana Š., Tereza, Gábi, Kamila kaj Iveta

FOTOGALERIO

Kiel antaŭ 5 jaroj, ankaŭ nun preparis por ni precizan programon mia amikino Jenny Goddard el Painswick. Mi kun mia grupeto: Šárka Drábková, Hanka Čerychová, Tereza Škorpilová, Hana Štusáková, Gábinka Šilarová, Kamila Menšíková kaj mia nepino Iveta Novotná (ne veturis kun mi Iva Mistrová, ĉar ŝi rompis ŝian kruron) kaj mia frato Pavel kun gitaro ekveturis al Prago 20. 6. 2002 en granda varmeco 36 gradoj. Vespere ni veturis el Prago al Londono nur dum 16 horoj kaj duono tra Eurotunelo. Ni eĉ ne rimarkis, ke ni estas sub maro.

Vendredo

Al Londono ni alveturis unu horo kaj duono pli frue. Kompreneble neniu atendis nin. Ni kontente atendis du horojn, post tri horoj ni jam neestis tro trankvilaj. Post kvar horoj mi aĉetis telefonan karton kaj knabinoj provis telefoni – sensukcese. Kiam pasis kvina horo, mi diris: Ni preĝos! Baldaŭ estos vespero kaj ni ne scias kion fari. Vespere ni devas nin prezenti en Londona Esperanta klubo. En tiu momento alvenis Brian-edzo de Jenny- kaj ŝia filino Iva. Ili gvidis nin en junulargastejon kaj volis ke ni nevekigu Jenny, kiu dormas en nia komuna ĉambro. Jenny ni trovis antaŭ junulargastejo. ŝi diris, ke ni rapidu, ke je la 5-a estas vespermanĝo kaj ni devas veturi al E-klubejon. Kvankam ni rapidis, en klubejon ni alvenis ne tro frue. Sed programo al londonaj gesamideanoj plaĉis. Nur teatraĵeto pri sankta Venceslao ne estis sen Iva Mistrova preciza. Anstataŭis ŝin parte Tereza, parte Hana, sed en kvar tagoj nesufiĉis eklerni rolon. Dancoj kaj kutimoj al ĉeestantoj plaĉis same kiel poemo kun danco "Antaŭkristaska tago". Jenny ne estis kun ni, alvenis kun Iva kiam ni finis.

Sabato

Matene ni forveturis kun Jenny kaj Iva Skotlandon. La vojo estis longa sed agrabla. En Glasgow atendis nin mia amiko pastro Chartie Dornan el Coatbridge. Kun li estis du viroj, kiuj prenis niajn valizojn, Jenny kaj Iva en aŭtomobilon kaj veturigis ilin en nian loĝlokon – estintan monaĥejon de Xaverianoj. Ĝi situas du-tri kilometroj de preĝejo de s.Stefano kie loĝas Charlie kaj kie ni vespermanĝis. Ni eluzis tempon sen valizoj kaj Charlie montris al ni Glasgow. Poste ni veturis estintan monaĥejon per trajno.

Dimanĉo

Sankta meso estis je la 10-a kaj ankaŭ dum tagmezo. La preĝejon ni atingis per aŭtomobiloj. Posttagmeze ni kun Charlie veturis per buseto al artefarita lago, tie ni piknikis. Ni tie vidis banlokon de romanaj soldatoj preskaŭ 2000 jaroj malnova. Poste gvidis nin Charlie en amuzparkon, kie knabinoj estis treege feliĉaj kaj provis eĉ danĝerajn "ludilojn". Ankoraŭ restis tempo por viziti pilgrimlokon "Skota Lourdes". Tie ni aŭdis, ke iu pastro fondis pilgrimlokon dum terura mallaboreco, ke povus malriĉaj homoj gajni dum kostruado de preĝejo monon kaj ankaŭ por tio, ke malriĉuloj havu pilgrimlokon en sia lando. Ni vidis krucon de irlandanoj konstruita al 150 jaroj de tempo, kiam alvenis en Skotlandon iliaj antaŭloj. Ankaŭ ni vidis tie monumentoj de homoj el Ukraino, el Pollando, el Italio, el Litovio. De tiuj, kiuj en Skotlando trovis novan patrujon. Vespere ni manĝis denove en bela ĉambro en preĝejo, kie virinoj el paroĥejo bone zorgis pri nia malsata grupeto.

Lundo

Ni iris en lernejon kun Charlie kaj prezentis nin en lernejo. Charlie tradukis ĉiam ion el fabelo aŭ el kutimoj en anglan lingvon, ke gelernantoj komprenu. Mi pensas, ke ili estis kontentaj. Poste ni veturis al muzeo Summerlee. Ni tie eĉ veturis per malnova tramo. Al ni plaĉis strato kun malnovaj ministaj domoj, el kiuj ĉiu apartenis al alia jaro. La plej malnova estis el jaro 1840, la plej nova el jaro 1960. Ĉie estis nomoj de veraj homoj, kiuj tie loĝis kaj ekipo de domo el nomita jaro. La knabinoj interesis ankaŭ pri vendejo de suveniroj.

Vespere estis solena kunveno de geparoĥanoj kaj gesamideanoj kun vespermanĝo en preĝejo kaj ĉambro eĉ koridoro. Antaŭe ĉarme dancis malgrandaj knabinoj el Coatbridge irlandajn dancojn kaj ludis sakŝalmisto, poste prezentis sin mia grupeto kaj Pavel. Al dancoj, kutimoj, poemo kaj pantomimo pri Bono kaj Malbono laŭ deziro de Charlie ili aldonis fabelon "Pri globkuketo", ĉar similan fabelon oni havas ankaŭ en Skotlando. Ni ĝojigis ankaŭ tio, ke Charlie komencis instrui kelkajn knabinojn Esperanton kaj ni aŭdis de ili E-vortojn.

Mardo

Ni veturis kun Charlie al maro en urbon Ayr. Tie ni vizitis muzeon de verkisto Robert Barns, vidis dometon, kie li en kuirejo naskiĝis. Poste ni vizitis ankaŭ ponton, pri kiu li skribis kaj turon en belega ĝardeno konstruitan al lia honoro. Maro al knabinoj pre plaĉis, kvankam ne estis eble bani sin. Post nelonga tempo estis iliaj pantalonoj tute malsekaj. Charlie kaj mi gardante iliaj sakojn tremis en vento kaj ili, malsekaj, ne sentis malvarmon. Poste ni ankoraŭ trarigardis urbon kaj en Coatbridge ni alveturis malfrue vespere. Jenny ni ne trovis, Charlie vane vokis per mobila telefono. Sed kiam ni kun li kaj Pavel preĝis, Jenny respondis kaj alvenis. Ni estis tre kontentaj, ĉar matene ni volis forveturi Anglion.






Merkredo

Ni veturis tra Londono al hejmo de Jenny en Painswick. Lasta stacidomo de fervojo estis urbo Stroud. Vojaĝo al Londono estis denove agrabla. Jenny ne estis kun ni. Ŝi baldaŭ foriris en postan vagonon, poste en antaŭan vagonon. La filino Iva ĉiam iris al ŝi. Du horojn antaŭ elvagoniĝo en Londono venis al ni diri Iva, ke ni eble elvagoniĝos en alia loko – Milton Keynes. Kiam tiu loko proksimiĝis, mi iris demandi, ĉu ni vere elvagoniĝos. Mi ne povis en trajno Jenny trovi. Fine trovis ŝin Pavel. Ŝi sidis en unua klaso, diris, ke aŭdis paroli en trajno estraron, ke en Londono ne minacas al ni teroristoj kaj ni veturos en Londonon. Sed en Londono kaptis ideon, ke ŝi, mi kaj Iveta veturos kun la plej pezas valizoj per taksio al alia stacidomo, aliaj el grupo kun Iva per metroo. Dua parto de nia grupo perdiĝis. Jenny ne volis etendi ilin, verŝajne por tio ke ni havis lokbiletoj por trajno 14.45. Mi estis kun valizoj en trajno, Jenny kun Iveta ie en stacidomo kaj aliaj el nia grupo ie en metroo. En lasta momento alkuris almenaŭ Jenny kaj Iveta. Malfacila estis ŝanĝo de vagonaro en Swindon, malfacila estis eĉ vojaĝado ĉar Jenny elvagoniĝis unu stacidomo antaŭ Stroud kaj volis, ke ankaŭ Iveta kaj mi eliru eĉ estis malfeliĉa, ke ne atendas ŝin tie ŝia edzo. Speciale al mi ŝi parolis angle kaj al angloj esperante. Feliĉe ni atingis Stroud, kie jam estis filino de Jenny Taŝa kaj ezdo Brian eĉ esperantistoj. Ni veturis en hejmon de Jenny en Painswick. Tie estis planita nia loĝado en familioj kaj ĉe Jenny. Sed por ŝia malsano ne estis tio eble. Esperantistino Elizabeth Stanley el vilaĝo Upton proponis al ni sian domon kaj tuta ŝia familio por tiu tempo loĝis alie ĉe parencoj kaj geamikoj: edzo, filino Rosemary 18 jara, filoj Alister 17 jara, Robert 13 jara kaj 4 jara Stefan. Post ia tempo el Londono alveturis dua parto de nia grupo. Jenny malgraŭ sia malsano zorgis pri tio, ke el stacidomo en Londono ili povus sen biletoj veturi. En Upton en domon de Elizabeth veturigis anglikana pastoro el ŝia eklezio iajn kovrilojn, kapkusenojn, kaserolojn ktp. Ni ricevis 4 ĉambrojn en unua etaĝo kaj bone loĝis.

Ĵaŭdo

Matene ni veturis kun Elizabeth en elementan lernejon en Gloucester. La lernejo estis por ni treege interesa. Malgrandaj gelernantoj tien gvidis panjoj en "sárí" el Indio, kun kaŝitaj vizaĝoj el Arabio kaj ankaŭ nigrulinoj. Sur lerneja pordo estis trilingvaj subskriboj: angla, araba, hinda. En lernejo ni trovis ankaŭ knabinon, kiu paralis ĉeĥe. Ni ludis por gelernantoj fabelojn, dancojn, kutimojn, ĉiam al ni helpis Elizabeth, kiu por infanoj ĉion klarigis. Infanoj estis tre atentemaj. En ĉambro por instruistoj ni "piknikas", poste disadiaŭas kun Elizabeth, kiu devas instrui studentojn en lyceo. Ni atendas en Stroud Taŝa kaj Iva. Ili gvidas nin en elementan lernejon en Stroud, kie ni ankaŭ prezentas nin en gimnastikejo. Denove infanoj vidas fabelojn, dancojn, kutimojn kaj aŭdas kantojn de Pavel. Tiuj al ili tre plaĉis, ili aplaŭdis kaj movis sin en takto.

Vendredo

Matene ni veturis denove prezenti nin en lernejo, nun en Sir Thomas Rich's school, kie instruas Elizabeth. La lernejo posedas grandan salonon kun teatra podio. Kunvenis ĉi tie gelernantoj de tri diversaj lernejoj. Ni montras nian kutiman programon, Elizabeth helpas al ni klarigi niajn kutimojn ne konataj en Anglio. Al infanoj la plej multe plaĉas kantoj de Pavel, antaŭfaska dancado kaj helpo kun eltirado de granda beto. Bedaŭrinde ni ne havas por ĉiuj marcipanojn kaj aliajn donacetojn. Nur por ĉiu lernejo estas rakonto pri urbo ĉeská Třebová, skribilo kaj pupeto en nacia kostumo. Ankaŭ ni ricevis en unu el lernejoj donacetojn-verdajn ĉapelojn. Mi jam ne scias en kiu. Elizabeth invitis nin en ĉambron, kie ni "piknikis" tagmeze kaj ni ricevis tie manĝaĵon. Poste ni trarigardis iomete lernejon kaj ekkonis kelkajn E-lernantojn de Elizabeth. Mi forgesis skribi, ke en lasta lernejo alvenis redaktoro el gazeto kaj volis, ke knabinoj denove vestos sin en naciaj kostumoj por foti inlin kun infanoj el lernejoj. Vespere estis kun mi, Pavel kaj ŝárka Elizabeth en katolika preĝejo en Gloucester. Plaĉis al mi tie interesa plafono kaj afabla pastro. Sed alvenis nur malmulte da homoj.

Sabato

Estis tuttaga ekskurso en Boowood House. Veturis kun ni esperantistoj kaj familioj kun infanoj lernantaj Esperanton el Painswick kaj ĉirkaŭaĵo. Sed mi krome Elizabeth, Jenny kaj Iva ne trovis iun, kun kiu mi povis paroli Esperante. Dumvoje ni vidis multajn malnovajn aŭtomobilojn-veteranojn. Ili verŝajne konkursis kaj poste staris su herbejo ĉe Boowood house. En tiu domo loĝas familio, kiu proponas al trarigardo kolektojn en parto de domo kaj interesajn ludejojn por diveraĝaj infanoj: balanciilojn, ŝipon, trabojn, saltejon, ktp. Nin de tempo al tempo vokis Jenny por lerni, gajni premiojn, danci. Ni reveturis al vespero kaj ni jam devis paki valizojn.

Dimanĉo

Matene ni iomete faris ordon en domo, kie ni tiel agrable loĝis. Ne ĉiuj knabinoj estis diligentaj. Kamila aspektis, kiel en ilia familio oni ne ordigas. Kun Jenny, Brian kaj Iva ni veturis en Oxford. Ni disadiaŭis kun afabla Elizabeth kaj ŝia familio. En Oxfordo ni kunvenis kun doktorino Katalino Hall. Mi estis feliĉa, ke mi ŝin ekkonos, ĉar jam pli ol kvin jaroj mi ŝin konas nur el leteroj. Ŝi bone konas universitatan urbon kaj gvidis nin rakontante pri ĝiaj intereaĵoj. Ni vizitis ankaŭ Muzeon de Naturscienco kaj al knabinoj tie tre plaĉis. Poste ni jam rapidis al doktorino Marĵori Botlon, kiu krom etio, ke ŝi ŝats katojn kaj skribas poemojn, ankaŭ ŝatas kuiri. Ŝi preparis por ni riĉan vespermanĝon kun multaj bongustaj manĝaĵoj eĉ kun dolĉaĵoj kiel verda e-stelo kaj oranĝa kato. Mi bedaŭrinde ne vidis ĉion, ĉar knabinoj manĝis almenaŭ duonon el tio, kiam mi fine alvenis kiel lasta al riĉa tablo. Ni ne sufiĉis montri multe el nia programo al ambaŭ doktorinoj-amikinoj, ĉar tempo tre rapidis kaj ni devis kapti trajnon al Londono, kun niaj pezaj valizoj. Sed ni ĉiuj rememoras tiun tagon en Oxfordo. Ni feliĉe alveturis Londonon kaj atingis junularan gastejon, ĉiuj krome Jenny, kiu volis ie aĉeti manĝaĵon. Ni jam dormis, kiam ŝi vokis dormantan Iva, ke ŝi malfermu pordon de ĉambro. Nur mi aŭdis tion kaj malfermis.

Lundo

Ni havis tempon ĝis la kvina kaj duono, ĉar nia buso forveturos je la sesa kaj duono el VCS. Knabinoj ĝojis, ke ekvidos ŝanĝon de gardistoj antaŭ tagmezo ĉe Buckingham palaco. Sed ili antalĝojis vane. Jenny decidis aliam. Antaŭe ni kantis en korto de junulargastejo, ke oni ekkonu, ke ni neestas teroristoj kaj poste ni devis viziti Muzeon de Naturscienco, ĉar tie Jenny volis kunveni kun sciencistoj kaj vestis sin por tiu solena momento bele. Al knabinoj jam muzeo ne tro plaĉis, ĉar ion similan ili vidis pasintan tagon en Oxfordo kaj ĉiuj estis preparitaj foti interesajn aĵojn el Londono. Interesa estis por knabinoj nur domo dediĉita al skoltoj kaj al ilia fondinto, kiu estas proksime de muzeo. Iam post dua horo komencis babili Jenny kun ŝárka, kiu jam en Londono antaŭ 5 jaroj estis. Do ni lasis ilin kune kaj rapidis kun Brian kaj Iva rigardi almenal Buckingham palacon kaj Trafalgar placon. Mi eĉ nesufiĉis tiu rapideco. Big Ben ni fotis poste nur el buso kaj VCS ni atingis ne horon antaŭe, sed nur duonhoron.

Mardo

Ni estis en Prago antaŭ la dua kaj en ordo ni atingis hejmon. Mi esperas ke sanstato de Jenny pliboniĝos. Mi jam sendis al ŝi du leterojn kaj multajn fotojn per paperpoŝto. Eble zorgoj pri nia grupeto malplibonigis ŝian sanon.

Al fino mi volas al ĉiuj, kiuj helpis al ni multe danki. Eĉ al tiuj, kiuj mi ĝis nun ne nomis. Al Franciska el Coatbridge kaj ĉiuj bonaj paroĥaninoj, al sakŝalmisto, knabinoj, kiuj al ni dancis, al homoj, kiuj veturigis nin. Al familio de Jenny kaj al ŝi precipe, al familio de Elizabeth, kiu suferis dum nia loĝado en ilia domo, al estro de Sir Thomas Rich's school, kiu jam sendis al ni dankleteron. Al gesamideanoj, kiuj nin atendis. Al ambaŭ doktorinoj el Oxfordo. Al Esperantistoj en Londono kaj al Helena Fantom, kiuj bone nin akceptis.