IKUE kongreso Italio 2003



30. 8. - 6. 9. 2003 
Rimini, Italio

Zdenka, Pavel, Šárka, Anežka, Gábi, Hana, Lucka, Marcela, Nikola, Aleš, Kamila, Michaela, Renata, Eliška, Vojtěch, Dominik

Preĝejo en Rimini estas nomata Esperanta katedralo por multaj belaj mozaikoj kun Esperantaj surskriboj. Tiel ornamis preĝejon de sanktaj Pavlo kaj Johano pastro Duilio Magnani, longjara prezidanto de monda IKUE kaj paroĥestro en jam nomita preĝejo. El preĝejo al barilo pendas koloraj rubandoj, antaŭ la preĝejo svingas flagoj de 17 landoj kaj supre sur paroĥa domo estas granda surskribo: 16-a Ekumena Esperanto Kongreso, 30.8. - 6.9. 2003 en Rimini.

Tiun ĉi kongreson ĉeestis ĉirkaŭ 300 homoj el 17 landoj. Komune kun EEK realiĝis ankaŭ Junulara Esperantista Tendaro (JET). Mi veturis ĝin ĉeesti kun grupo de miaj E-infanoj. Šárka jam estis mia helpantino. El Česká Třebová veturis Anežka Hordějčuková, el Brandýs nad Orlicí Gábi Šilarová, Hana Štusáková, Lucka Doležalová, Marcela Síglová, Nikola Janoušková, Aleš Řehák kaj Kamila Menšíková el Opatovec. Krome ili mi kunprenis Michaela kaj Renata el nia ĝemela E-rondeto En Ratíškovice, knabinon Eliška kaj knabojn Vojtěch kaj Dominik el mia parencaro. Kun ni veturis kiel kutime eĉ Pavel kun sia gitaro. Nia E-grupeto veturis per buso kun ĉeĥaj kaj slovakaj gesamideanoj.


Vendredo

Post tagmezo ni elveturis el Olomouc. Gvidanto de buso Miloš Šváček planis viziton de pilgrimloko Mariazell en Austrio. Sed en Brno, kie haltis buso por parto de gevojaĝantoj, mankis samideanino el Slovakio. Ŝia serĉado malfruigis nin. Mariazell ni atingis en mallumo antaŭ la 9-a horo vespere kaj la preĝejo jam estis fermita. Ni do staris ĉe preĝejo sub volba trapasejo, kantis tie kaj preĝis rozarion. Dum tiu tempo komencis pluveti, poste pluvi kaj kun fino de rozario jam tre pluvegis. Ni kuris al buso, sed atendis ĝin tute malsekaj. Ĉiu volis sekigi vestaĵojn kaj buso aspektis interese kun "diverskoloraj kurtenoj" ene. Al Udine ni ne povis plu veturi. La ŝoseo estis ŝtopita. Ni ne sciis, kial.  Ni atendis tie de la 3-a ĝis la 9-a horo matene. Poste ni eksciis, ke pluvego kaŭzis falo de grundo sur ŝoseon. Neniu sciis, kiam denove ŝoseo estos uzebla. Ni devis veturi reen tra Slovenio kaj nia vojo plilongiĝis je 400 km. Aliaj ŝoforoj ankaŭ decidis fari ion similan. Al Rimini ni veturis treege malrapide. La buso devis ofte stari. Kiam ĝi staris, geveturantoj elkuradis el buso trovi ĉe vojo ian arbuston, ĉar mankis necesejo.

Dum tiu plilongigita vojo ni preparis dezirkanton por pastro Duilio Magnani, kiu festis sian 50 pastriĝon kaj 75 datrevenon de naskiĝo. Li multe zorgis pri nuna kongreso.


Sabato

Ni veturis kaj veturis. Rimini ni atingis iam antaŭ noktomezo. La vespermanĝo atendis nin en hotelo Anna staranta ĝuste kontraŭ preĝejo de sanktaj Johano kaj Paulo kaj kongresejo situanta malantaŭe la  preĝejo. Sed tuj post alveturo estis unu problemo. Miaj du fratinoj kaj nevino ricevis  ĉambron, kie jam loĝis unu viro. Mi devis kapti pastron Eichkorn, kiu disdividis homojn en ĉambrojn. Li ne volis kredi, k li eraris. Do mi alkondukis viron al li. Tiam li diris, ke eraris kaj laŭ nomo pensis ke temas pri virino. Mi kun infanoj loĝis en la plej alta subtegmenta etaĝo en kvar ĉambroj. Estis sufiĉe varme. Ni malfermis fenestron kaj pordon por tuta nokto.


Dimanĉo

Antaŭ la preĝejo kunvenis je la 9-a horo gejunuloj kaj infanoj el JET. Ili reciproke ekkonatiĝis kaj ludis ludon Zip-zap. Pri JETanoj zorgis samideanoj Hatto von Hatzfeld kaj doktoro Ulrich Mathias. Je la 11-a horo estis solena snakta meso, kiun kuncelebris pastroj el Germanio, Italio, Hungario, Pollando, Francio.


Post tagmezo mi atendis kaj atendis antaŭ fermita kongresejo, ke mi pagu kongreskotizon. Infanoj jam tre ĝojis, ke ili uzu maron. Iuj ankoraŭ ĉe maro neestis. Rapidis al ĝi kun Pavel, Šárka kaj aliaj plenkreskuloj. Je la 17-a horo ili devis reveni, estis solena malfermo de EEK kaj JET. Ĉeestis ĝin eĉ episkopo el Rimini kaj gastoj. Ni aŭdis pri kunlaboro de IKUE kaj KELI, eĉ aŭdis salutojn de diversaj homoj. Kiam oni parolis pri pastro Duilio Magnani, ĉeĥoj, slovakoj kaj infanoj en naciaj kostumoj staris antaŭ li, kantis al li dezirkanton, bondeziris kaj transdonis donacon el aĵoj de naj landoj. Li estis kortuŝita.


Vespere ni ekzercis nian programon supre en ne tro larĝa koridoro.


Lundo

Matene estis ebleco ĉeesti sanktan meson kaj mi tion eluzis. Je la 9-a horo kunvenis junularo antaŭ  preĝejo kaj ludis diversajn ludojn. Poste estis disdividitaj JETanoj en tri diversaj kursojn. Ankaŭ mi ricevis unu kurson, kie estis 9 ĉeĥajn infanojn (sep el tio el mia grupo) kaj 8 estis junularo el Rumanio. Ni lernis, kantis, konkursis. Posttagmeze ni denove iris al maro, kvankam pluvetis. Poste komencis pluvi kaj ni kuris al hotelo. Vespere mi parolis pri nia programo preparita por italaj civitanoj kun mia longjara korespondanto Gionfranco Polerani, kiu estis kompleza helpi al ni kaj traduki dum programo.


Mardo

Mia ĉeĥa amikino Jitka jam antaŭ komenco de kongreso gajnis por mia grupeto permeson prezenti sin en Casa Colonica, sed mi de dimanĉo ne vidis ŝin kaj ne sciis kie ŝi loĝas, kie troviĝas Casa Colonica. Do, Giofranco iris kun mi trovi tiun kostruaĵon. Neniu nenie. Post longa telefonado promesis estro alveturi. Li alveturis aŭtomobile, enveturis, nin ne bonvenigis kaj nin atendis kaj atendis pensante, ke li malfermos. Post longa atentado demandis Giofranco al viro balaanta en ĝardeno, kie estas estro. Ni aŭdis, ke li jam sidas en sia oficejo. Fine ni kun li kunvenis. Li montris al ni la ĝardenon kaj salonon, kie laŭ vetero infanoj sin prezentos. Li diris, ke li atendos nin vespere je la oka kaj duono. Ni rapidis al la kongresejo, tie instruis mian kurson Martina. Alvenis nur ĉeĥaj infanoj.

Posttagmeze estis ekskurso al San Marino. Giofranco iris kun ni kaj klarigis al ni multajn aferojn. Ni vidis urbodomon, kie ŝanĝis gardantoj, fermitan katedralon, balkonon kun falgoj de San Marino kaj de Esperanto. El supro ni vidis ĉirkaŭaĵon de Sanmarina monto. Nia buso veturis reen pli frue ol aliaj tri kaj ni ĝustempe atingis domon Casa Colonica.

Estis bela vetero, alvenis multaj homoj. Infanoj prezentis sin en granda ĝardeno. Ili ludis flaŭtoj, ludis fabeloj, kantis, dancis. Lucka prezentis sin en du roloj: Kiel dancantino kaj kiel reĝo. Ŝi kaŝis longajn pantalonojn sub jupon por ŝpari tempon dum ŝanĝo de vestaĵo. Sed dum danco pantalonoj malrulis kaj Lucka aspektis ridinde. La infanoj ne estis sen mikrofono en granda  ĝardeno bone aŭdeblaj. Sed almenaŭ io al gastoj plaĉis pantomimo pri Bono kaj Malbono, antaŭfasta festo, kiam infanoj dancis laŭ muziko kun vizitantoj kaj eltirado de granda beto.


Merkredo

Realiĝis tutaga ekskurso al Ravena. Ĉiaj mozaikoj estas interesaj. Ni trairis multajn muzeojn kaj preĝejojn. Je la 11-a horo estis evangelika diservo en baziliko de Sankta Spirito kaj katolika sankta meso en preĝejo de sankta Johano Evangelisto. Poste ni tagmanĝis kaj ripozis. Al infanoj plej multe plaĉis preĝejo de sankta Francisko, kie sub altaro en kripto estis akvo, en kiu naĝis fiŝoj. Post nia reveturo ni volis ion el nia programo provi sur scenejo, sed eĉ tiam ĝi ne estis libera, oni projekciis filmon el Litovio.

Posta la 21-a horo estis "gaja vespero". Flaŭtojn ludis infanoj el familio Studený. Ankaŭ tri el miaj infanoj ludis flaŭtojn. Sen antaŭ tio estis kvizo pri Berlino. Miaj infanoj ludis ankoraŭ tri fabelojn. Gajan vesperon ili ne ĉeestis ĝis fino, ĝi finis malfrue kaj ili estis lacaj post tuttaga ekskurso kaj prezentado.


Ĵaŭdo

En IKUE kaj KELI estis balotoj. Mi sufiĉis al iu antaŭ fermita kongresejo doni balotbileton kaj rapidis instrui mian kurson. Kunvenis infanoj el Ĉeĥio kaj Pollando. Neniu el Romanio venis. Post instruado nia grupeto ekzercis programon por lasta vespero. Infanoj neniam dancis tion kune. Mi ankaŭ preparis vestojn por "viro en dezerto". Infanoj ĝoje helpis al mi disŝiri lian vestaĵon. Poste esperantistino el Litovio serĉis teamon, ĉar ŝi preparis konkurson. Nia grupo jesis kaj farigis teamon. Vesper estis orgena koncerto.


Vendredo

Je la 9-a estis solena diservo kaj preskaŭ ĉiuj el EEK kaj JET ĉeestis. Dum ĝi estis anoncita rezulto de balotoj. Al novaj estroj de KELI kaj IKUE pastroj benis. Nin ĝojigis, ke kiel estro de monda IKUE estis elektita samideano Miloš Šváček, estro de ĉeĥa IKUE sekcio.

Post diservi estis instruado. Nun alvenis gelernantoj el  Ĉeĥio, Pollando kaj Romanio. Por lasta gaja vespero ni ekzercis kantojn Saĝulo kaj Esperanto.

Post tagmanĝo ni iras al maro, al tiu bordo, ĉe kiu mi kun miaj fratinoj dronis kaj estis savitaj antaŭ  tri jaroj. Ne estis tie multe da akvo, sed mi tre timis je infanoj, ĉar blovis venteto kaj mi vidis ondojn. Mi estis feliĉa, kiam la infanoj kun Šárka kaj Martina iris viziti delfenarejon. Tie al ili tre plaĉis.

Vespere antaŭ la 9-a vane atendis nia grupo kiel konkursa teamo duan konkursan teamon. Mi petis, ke ni povu eluzi kelkajn liberajn minutojn kaj prezenti infanojn en poemo Antaŭkristnaska tago. Treege rapide vestis knabinoj naciajn kostumojn por danco. Nur mi ne povis trovi poemon kaj kuris en ĉambron en hotelo al kvara etaĝo. Sed poemo estis en kongresejo en mia sako kaj trovis ĝin mia fratino. Mi ŝvitis kaj ne povis bone spiri, kiam mi komencis deklami. Sed poemo kun dancoj plaĉis al kongresanoj. Ankaŭ mia kurso kantis. Tio ne estas tro bela. Unu bona kantisto alvenis al mi diri, ke ne estas kun kanto kontenta. Programo de lasta gaja vespero estis longa. Ni aŭdis, ke la konkurso estos post fino de alia programo. Kiam alproksimiĝis noktomezo kaj programo ankoraŭ ne finis, infanoj foriris dormi. Sed malgraŭ tio premion – glaciaĵon- ili ricevis sen konkurso.


Sabato

Je la 9-a horo realiĝis solena fermo de EEK kaj JET. Nia amikino Flory el Belgio donacis al infanoj ĉokoladon, pri kiu ŝi diris, ke estas la plej bona el tuta mondo. Al infanoj ĝi gustumis. Gesamideanoj, kiuj zorgis pri EEK kaj pri JET ricevis specialan donaceton laŭ kongresa temo: Vi estas miaj atestantoj, salo kaj lumo de mondo. Ili ricevis salon kaj kandelojn mane faritaj. Mi estis surprizita, ĉar ankaŭ mi ricevis kandelojn, kvankam mi la kongreson ne preparis kaj pri ĝi ne zorgis.

Nia vojo hejmen jam estis trankvila kaj sen iaj malfacilaĵoj. Dimanĉe matene ni estis hejme.