IKUE kongreso Kretinga 2004



3. - 10. 7. 2004 
Kretinga, Litovio

Zdenka, Šárka, Klára, Tereza, Hana, Iveta, Anežka, Kamila, Dominik, Jan kaj Aleš

FOTOGALERIO


De la 3-a ĝis la 10-a de julio 2004 realiĝis la 57-a kongreso de IKUE en Kretinga – Litovio. Mi ĝin ĉeestis ku 10-ana grupet. Veturis 3 knaboj: Dominik, Jan kaj Aleš. 5 knabinoj: Tereza, Hana, Iveta, Anežka, Kamila jak 2 fraŭlinoj: Klárka jak Šárka. 



Vendredo

Ni antaŭe atingis per trajno urbon olomouc. Per buso, kiun mendis prezidanto de IKUE sekcio ĉeĥa eĉ tutmonda Miloš Šváček, ni agrable veturis. Infanoj, kiel eĉ ĉiam, sidis en malantaŭa parto de la buso kaj bone babilis aŭ dormis. En la buso veturis krome pastro Lájoš Kobor el Hungario kaj Pavol Petrik el Slovakio. El Olomouc ni forveturis post 13-a horo vendrede, en Kretinga ni estis sabate ĝistagmeze.


Sabato

Buso starigis ĉe kongresejo, sur kiu oni eblas legi surskribon: „Venku malbonon per bono.“ (Rom 12/21) Proksime pendis du flagoj: Esperanta kaj litova. Ni iris al akceptejo. Ĝi estis en franciskana gimnazio, kie iuj kongresanoj loĝis. Mi serĉis korespondamikon Vladislavas Virŝila, kiu promesis al mi jam antaŭ duonjaro trovi kontakojn por prezentado de infanoj. Li venis en akceptejon. Li ne povis al mi respondi per letero, li estis malsana. Li ne volis vidi nian programon, al kiu ni bezonis lian tradukon. Li ĉion konis. Iuj infanoj jam estis aliĝitaj, vladislavas rapide kun ili forirismontri al ili loĝejon en studenta hejmo (ĝi ne estis tro bone ekipita). Al mi restis krome miaj ankoraŭ komunaj valizoj pro prezentado kaj du kanbinoj. Ni ne sciis kien iri. Al mi ne sufiĉis manoj por valizoj. Oferema ŝoforo al ni helpis kaj studentan hejmon ni fine trovis. Nova serĉado komencis vespere. Esperantistoj serĉis maĝejon. Ĝi situis inter akceptejo kaj studenta hejmo bone kaŝita. Enirejo estis el antaŭa parto de konstruaĵo kaj aspektis kiel pordo de kelo.

Post vespermanĝo estis en kulturdomo prezentado de pola folklora ensemblo. Iuj knabinoj ĝin vizitis kaj plaĉis al ili. Sed du knabinoj alvenis tute malsekaj. Aŭtomobilo malpurigis ilin per akvo. Mi ne povis ĉeesti ĉiujn aranĝojn, ĉar doloris min maldekstra piedo.


Dimanĉo

Post matenmanĝo ekzercis la grupo nian prezentadon. Kun knabinoj mi estis kontenta, knaboj sciis praskaŭ nenion. Ili devis lerni siajn rolojn. Post la 10-a horo gesamienanoj ekskursis por ekkoni kongresan urbon. Ni vidis 2 tombejojn, intereseajn lignajn statuojn, sed poste mi jam devis fini mian promenadon. Je la 12.30 estis solena sankta meso, poste tagmanĝo kaj posttagmeze solena malfermo de la 57-a IKUE kongreso. Al ĝi kantis ĥoroj sub gvidado de muzikestro Aloyzas Žilys. Al ĉiuj la koncerto tre plaĉis, akoraŭ forirante ĥoroj kaj muzikestro kun  granda bukedo eĉ esperantistoj kantis. En kantado daurigis marista ĥoro eĉ antaŭ salonego.
Interkona vespero en salono de akceptejo estis vere gaja. Litova folklora virina grupo al danco altiris multajn ĉeestantojn eĉ miajn infanojn. Ili bone babilis.


Lundo

Ni denove ekzercis post matenmanĝo. Je la 10.30 komencis tuttaga ekskurso. Ni vizitis Žemaičia Kalvariji. Antaŭe ni ĉeestis sanktan meson en plenplena preĝejo. Post ĝi eliris la procesio al 20 kapeletoj de krucvojo. Senĉese pluvis. Mi finis jam ĉe kvina kapeleto. Kapeletoj staris sur diversaj montetoj ĉirkau urbo. En bela vetero estas 7 km, kiuj oni bezonas por tuta vojo, certe agrablaj. Sed en densa pluvo de kvara kapeleto forkuris eĉ blanke vestitaj litovaj festoknabinetoj. Sed multaj pilgrimantoj restis sur vojo ĝis fino.

Ni estis surprizitaj serĉante en tiu pilgrimloko necesejon. Ni vidis grandan garbejon kun planko el lignotabuloj kun truoj en ĝi ĉe muro.

Estis planita piknika tagmanĝo ĉe belega lago. Por pluvo ni piknikis en buso preskaŭ vespere kaj lagon ni vizitis nur por momento. Sed vespero en Kulturdomo estis neforgesebla – dancis por ni ĉirkau 50 malgrandaj infanoj el Kaŭnas.


Mardo

Estis tago de litova nacia festo. Posttagmeze je la 14-a komencos soleno. Nia grupeto laŭ Vladislavas estis aliĝita al programo kaj povos prezenti sin eĉ dům du horoj au pli. Sed marde ni ne povis lin trovi, ke li montru al mi precizan lokon kaj diru tempon. Fine li estis trovita kaj nenion li sciis. Mi iradis el kulturdomo al urboplaco kaj reen nenion eksciante. Mi jam nepovas marŝi. Infanoj en tiu tempo ekzercis programon sen mi. Nur post 13-a horo alportis Vladislavas sciigon – Alvenu al Kulturdomo je la 15-a horo. Via programo povos dauri 15 minutojn. Do ni rapidis alveni al kulturdomo. Tie sin prezentis litovaj ensembloj en longaj jupoj, bele kantis sur herbejo „sub tilioj“. Malgraŭ ĉiuj antaŭaj malfacilaĵoj aspektis niaj dancoj kaj kutimoj bele kaj al homoj ili plaĉis. Vespere veturis gekongresanoj per tri busoj en proksiman apudmaran banlokon Palanga. Niaj gvidantoj tiel rapide iris, ke ni malbone marŝantaj restis solaj. Kvar el miaj knabinoj alvenic min serĉi kaj kun tri malbone irantaj virinoj ni mem trarigardis vidindaĵojn. En parko al ni plaĉis bronza statuo de mara reĝino kun serpento, longa moleo en maro, fontano, ĉevaloj kun faetonetoj kaj precipe maro mem.

Je la 21-a horo estis en loka preĝejo sankta meso. Al ĝi kaj post ĝi kantis ĥoro de maristoj. Nur promesitan sunsubiron en la maron ni ne vidis.


Merkredo

Matenmanĝo estis jam je la 7-a. Mi volis vekigi miajn infanojn, sed mi eraris kaj vekigis aliajn gejunulojn. Je la 8-a ni jam forveturis. Unu e ni vizitis preĝejon de Ŝiliuva plenan de trabaĵoj. Mi timis, ke iu pastro eĉ episkopo ĉe altaro vundos. Post sankta meso ni vizitis interesan kapelon aspektantan kiel kastelo. En ĝi kuŝas granda ŝtono, sur kiu montriĝis sin Virgulino Maria pli frue ol en Lourdes ol en Fatima. En kapelo ni vidis belan statuon de Dipatrino. Ni veturis Ŝialai, tie ni en monaĥa preĝejo audis ekzercantan knabinan ĥoron, vidis riparejon de antikvaj bildoj kaj statuoj kaj aŭdis kiamaniere jam en malgranda carisma epoko devis litovoj protekti sian litovan lingvon, kiam ĝi estis malpermesita. En preĝejo estis diservo en rusa lingvo, en malgranda ejo malantaŭe altaro infanoj lernis litove.

Post la 14-a ni elbusiĝis en Tytuvenai kaj sur korto de restoracio ni ĉiuj el tri busoj komune tagmanĝis. Ni daŭrigis al Monto de krucoj. Laŭ legendo en estintaj jarcentoj estis granda batalo sur ebenaĵo, amikoj de pafitaj sodatoj ilin entombigis kaj en helmoj alportis argilon sur ilian tombon. Starigis tien krucojn. Nun staras kaj pendas tie nektedebla multeco de krucoj kaj krucetoj. Ilin alportis homoj dům perdo de siaj proksimuloj aŭ en alia sia sufero. Tiuj ĉi krucoj estis dum komunisma periodo kelkfoje ruinigitaj per buldozoj, sed la homoj denove starigis ilin. Proksime situas monachejo de franciskanoj, kiun ni ankaŭ vizitis. Ĝi havas interesan altaran bildon - fenestro tra kiu estas videbla monto de krucoj.


Ĵaudo

Je la 10-a promesis nin niaj ĉeĥaj ŝoforoj en Hejmon de gepensiuloj. Niaj knabinoj iomete malfruiĝis, Vladislavas koleris, ke gepensiuloj jam de longe sidas en salono kaj atendas nin. Sed ĉio pasis bone. Knabinoj dancis, kun knaboj ludis pantomimon kaj fabeloj. Nur cervo lasis hejmen kornaron, alie ĉio estis en ordo. Grandan beton helpis al ni eltiri publiko. Ni disdonis marcipanojn kaj ricevis bildon kaj refreŝiĝon. Infanoj supiris por maro. Do, ni veturis tien per pola buso denove kaj travivis posttagmezon en Palanga. Iuj naĝis , iuj promenis kaj komune ni ĝuis glaciaĵon. En Kretinga ni veturis je la 6-a.
Je la 21-a estis nacia litova vespero en Kulturdomo. El nia grupo iris kun mi nur Šárka kaj Tereza. La vespero al ili plaĉis. Ni vidis dancojn de du folkloraj ensembloj, aŭdis flaŭton kaj operajn ariojn eĉ modernan muzikon.


Vendredo

Post matenmanĝo infanoj ekzercis novan programon – 4 jarsezonoj. Ili ekzercis en larĝa koridoro de studenta hejmo, nia nuna loĝejo. Magnetofono estis en alia etaĝo. Posttagmeze estis interesa ekskurso. Sed ni volis alveturi baldaŭ, ke ni povu provi nian prezentadon en Kulturdomo. Ni ekskursis al vilaĝo, kie naskiĝis kaj loĝis episkopo Motiejus Valanĉius, kiu batalis kontraŭ ebriuloj kaj malpermeso de litova skribo. Ĉirkau lia naskiĝdometo staris statuoj el arbaj trunkoj, kiujn ni vidis ankaŭ en aliaj lokoj. Poste ni vizitis muzeon de ŝtonoj en malnova muelilejo. En ĝardeno estis krome muelilŝtonoj el grandaj ŝtonoj faritaj seĝoj, tabloj, benkoj, ponto eĉ boto. El tiu ĉi muzeo ni veturis en muzeon de „sensencaĵoj“. Nia buso estis lasta kaj kiam ni aŭdis, ke enirbileto kostas 3 litojn kaj ni havas por trarigardo nur 15 minutojn, ni rezignis kaj aĉetis bildkarton de tie. Mi faris almenau foton de tanko staranta antaŭ la muzeo kaj knaboj tragrimpigis ĝin.