Kroatio 2001



14. - 21. 7. 2001 
Zagreb

Zdenka, Šárka, Klárka, Ivetka, Petra, Kamila, Hanička, Terezka, Gabriela

FOTOGALERIO

15-a Ekumena Esperanta kongreso kaj 5-a Junulara Esperanta Tendaro Zagreb

Ĉitiujare ni decidis, ke ni prezentos nin dum JET en Zagrebo. Aliĝis 8 knabinoj: Šárka, Klárka, Ivetka el Česká Třebová, Petra kaj Kamila el Opatovec, Hanička, Terezka kaj Gabriela el Brandýs nad Orlicí. Kun ni veturis mia frato Pavel kun gitaro.

Vendredo

Ni kunvenis en stacidomo en Česká Třebová. Kun malfruiĝinta trajno ni atingis Olomouc. Tie atendis nin mia fratino Jožinka kun nepo Ondra. En busa stacidomo gardis valizojn knabinoj el Č.Třebová kaj ni aliaj trarigardis memorindaĵojn de Olomouc, precipe turholoĝon sur ĉefa placo. Ni vizitis eĉ vendejdomon Tesco. Post la 19-a ni kun aliaj gesamideanoj enbusiĝis. Grupeto de ĉeĥoj atendis buson en Brno, slovakoj jam nokte en Bratislava. Nokte ni veturis trans lumigita Vieno, matene ni jam estis en Slovenio.

Sabato

Matene ni vizitis pilgrimlokon Ptujska Gora. Tie ni vidis interesan bildon de Maria, ne ofte videbla. Sur ŝia granda mantelo kaŝis sin multaj homoj. Post sankta meso celenrita de pastro Zelionka (Pollando), kiu veturis kun ni en nia buso, ni daŭrigis en Zagrebon. Tie ni ricevis ĉambrojn en propastra seminario, kie estis ankaŭ kongresejo. Dum manĝo kaj "Interkona vespero" mi vidis multajn gekonatulojn: Elizabeth Denzler, Gabriel Anda, P. Lájoš Kobor, Barbara Pietrzak, gesinjorojn Burkhardt, P. Eichkorn, F. Bardecka, P. Heroux, S. Mandrak, ktp.

Dimanĉo

Nia grupo iomete disdividis. Iuj ĉeestis kun mi kaj kun Pavel s. Meson kaj poste vizitis urbon, iuj kun mi ekumenan diservon je la 11.30. Post bongusta nekutima tagmanĝo (kokido kun nudeloj) mi invitis Gabrielon en nian ĉambron. Li rakontis pri sia granda familio en Kameruno. Lia 80 jara patro eĉ nun laboras pli diligente ol Gabrielo mem kaj ankaŭ 60 jara panjo estas vigla. Gabrielo havas 7 gefratojn, iaj jam havas gefilojn.

Je la 17-a estis solena inaŭguro, sed tre longega. Ĉeestis ĝin episkopo el Zagrebo. Vespere mi ĝuis koncerton de ĥoro el grekokatolika seminario.

Lundo

Ĉiutage estis en seminaria preĝejo sankta meso je la 7. Post matenmanĝo estis kantado kaj posle por ĉeestantoj de Ekumena kongreso prelegoj, por JETanoj ludoj, E-kursoj kaj posttagmeze ebleco sporti. Mi kun Klárka kaj Šárka iris en kurson por progresintoj, aliaj knabinoj kaj Pavel estis dividitaj en kursojn por komencantojn. Gvidis ilin Ewa el Pollando, Hato el Germanio kaj samideanino el Nederlando. Liberan tempon ni eluzis por ekzercado de nia programo. Vespere prezentis sian programon polaj kaj ĉeĥaj knabinoj. Ni prezentis pantomimon pri Bono kaj Malbon, polinoj skeĉon Adamo kaj Evo, ni kutimojn kaj dancojn el Orientbohemio, polinoj teatraĵeton Onklino. Ili ankoraŭ kantis pri Esperanto kaj ni disdonis al ĉeestantoj hejme bakitajn marcipanojn. Nokte ni bone dormis, kvankam laŭte fulmotondris.

Mardo

Tuj post matenmanĝo ni ekzercis teatraĵeton pri sankta Venceslao en duŝejo. Pli taugan ejon ni ne trovis. Dum antaŭtagmezo vizitis nin paroĥestro el paroĥejo de s. Spirito, kie loĝas Maria Beloševič, loka zorgantino pri EEK kaj JET. P. Tomislav rakontis al ni pri s. Francisko, pri sia ordeno kaj nuna agado de franciskanoj. Li invitis nin en sian monaĥejon.

Posttagmeze vizitis nin en nia ĉambro Elizabeth Denzler, kiun konis Klára kaj Šárka el vizito en Gresillon (1995). Tiam Elis zorgis pri 8 germanaj knaboj kaj nun rakontis pri ili kaj ni kune rememoris.

Poste JETanoj kun Hato iris trarigardi urbon kaj ekkoni historion de Zageb. Poste volis Marija nur al ĉeĥa grupeto montri monaĥejon, ni devis ŝin atendi sur placo ĉe ĉevalo kun princo Tomislav. Helpe de Marija ni malfruiĝis, sed P. Tomislav ne koleris. Li montris al ni preĝejon de s. Antonín, monaĥejon, domon por maljunuloj, manĝejon por malriĉuloj kaj precipe ĉarman ĝardenon, kiu ricevis premion en konkurso pri plej bela ĝardeno. Post disadiaŭo kun li ni rapidis ĉeesti orgenan koncerton en katedralo. El ĝi ni veturis per nia buso, kies ŝoforo ne povis trovi vojon hejmen kaj alveturis pli malfrue ol piedirantoj.

Merkredo

Merkredo estis granda ekskursa tago. Kongresanoj kaj JETanoj veturis per 4 busoj. Unue ni vizitis ĉefan kroatan pilgrimlokon Marija Bistrica. Tie ni ĉeestis E-sanktan meson kaj krucvojon. Ĝi situas sur monto ĉe urbo kaj statuoj estas pli altaj ol normalaj homoj. P. Zelionka gvidis homojn supren preĝante kaj kantante.

Je la 13-a busoj daŭrigis al vilaĝo Gornja Stubica. Tie bonvenigis nin sub 600 jara tilio viroj kun speciala kroata alkoholaĵo "rakija" kaj kun suko, virinoj en naciaj kostumoj per kanto kaj freŝa farunaĵo.

Dumvoje al varma banejo ni ankoraŭ vizitis kasteleton kun ekspozicio de bildoj kaj infan pentraĵoj. En naĝejo kun varma akvo gaje ludis kun Elizabeth el niaj knabinoj nur Iveta, Gábi kaj Hanička. Aliaj preferis promeni en parko, kie renkontis malagrablajn kulojn.

Ĵaŭdo

Gejunuloj veturis per pola buso al maro. Ewa prenis eĉ plenkreskulojn por plenigi buson. Kun unu el ili estis malfacilaĵoj: rumuna esperantisto perdiĝis en Rijeka kaj ni atendis lin vane dum unu horo. Antaŭ atendado Hato rapide montris al interesantoj memorindaĵojn de Rijeka kaj mi kun mia grupeto diligente serĉis monŝanĝejon por pagi vojaĝon al maro. Finfine ni sen rumuno forveturis al Cirkvenica. La buso restis en parkejo sub alta ponto, ni rapidis al maro. Knabinoj pli bone rapidis ol mi. Tiu ĉi ekskurso ne estis por mi tro agrabla. Mi sufiĉis fali sur ponteto, perdigi tri knbinojn kaj eti esti en akvo post tri hora vojo nur duonhoron, ĉar poste Gábi nevolonte atingis maran erinacon kaj sia mano estis profunde vundita. Kun Hanička kaj Gábi mi iris trovi kuraciston nesciante kie. Fine ni eksciis, ke kuracisto estas sub ponto, proksime de parkejo. La kuracisto decidis ne eltiri dornpikilon, sed meti sur mano nigran ŝmiraĵon kaj prenis de mi 110 kunaijn. Gábi jam monon ne havis. Al la maro ni jam ne iris, ni atendis aliajn ĉe buso. Majgraŭ longa volaĝo ni vespere ekzercis fabelojn.

Vendredo

Ni senĉese ne sciis, kiam ni nin prezentos en antaŭlernejo, mi vane demandis al Marija, ŝi ne povis telefone kapti estrinon. Do ni disiris en E-kursojn. Antaŭ tagmezo alkuris Gábi kun anonco: "Post 15 minutoj ni devas esti ĉe pordo, ĉar ni iros en antaŭlernejon." Ni devis rapide trovi niajn kostumojn kaj precipe knabinojn kaj Pavel, kiuj estis en tri diversaj kursoj. Sed vere post kvaronhoro ni estis ĉe pordo – Marija ne. Ŝi havis multajn aliajn taskojn. Poste ni devis rapidi kaj en antaŭlernejo montri nur duono de dancoj, kutimoj kaj de fabeloj. Malgraŭ tio infanoj ĝojis, dum kantoj de Pavel ili aplaudis kaj helpis al ni ludi lastan fabelon. Eĉ ili gustumis niajn marcipanojn. Al tagmanĝo kun Marija ni iomete malfruiĝis. Posttagmeze ni iris aĉeti donacetojn por niaj karaj hejme. Post vespermanĝo estis disadiaŭa vespero, pri kiu zorgis Carlo Sarandrea. Polaj knabinoj preparis por ĝi ludon pri Bono kaj Malbono, sed alimaniere luditan ol estis nia pantomimo kun kandeloj. Polaj knabinoj ludis perfekte, kiel veraj aktorinoj kaj dum ludo uzis kolombinon. Niaj knabinoj preparis teatraĵeton pri morto de s.Venceslao. Sed Carlo preferis plenkreskajn muzikistojn kaj kantistinojn. Polaj knabinoj de 20-a horo sidis en koridoro sur seĝoj kaj atendis ĝis 22-a horo, al mi diris Carlo, ke nia prezentado komencos je la 20.40, do mi ilin alvokis. Sed vere prezentado estis pli malfrue kaj niaj knabinoj sen seĝoj atendis ĝis 21.30. Niaj "princoj" luktis en najbara koridoro, "reĝino" en longa blanka robo sidis sur koridora planko. Ankoraŭ estis tombolo, por kiu ni aĉetis lotumbiletoj, sed ni foriris paki valizojn.

Sabato

Sabate ni disadiaŭis kun ĉiuj jam matene, kvankam ni kalkulis kun forveturo post tagmezo. Traveturante urbon Zagreb ni vidis flagojn ĉirkau UK kongresejo. Ni veturis malrapide, ĉie estis multaj automobiloj. En Brno ni jam ne kaptis iun vesperan trajnon kaj longe ni atendis noktomezan rapidtrajnon. Ĝi malfruigis, sed ni sukcesis telefoni al gepatroj, kiuj forprenis knabinojn en Svitavy kaj en Česká Třebová. Je la tria matene ni estis jam hejme.

Malgraŭ iaj malfacilaĵoj knabinoj estis kontentaj kaj volus denove ien veturi.