Fringoj 2011



14. - 24. 4. 2011 
Paris - Baugé - Gresillon

Zdenka, Klára, Nikola, Kateřina Ch., Kateřina M., Jan B., Jan M.

FOTOGALERIO


Jam kvarfoje estis dum unu semajno aranĝita kunveno de E-infanoj el diversaj landoj ĉirkaŭ Pasko. La kunveno nomiĝas FRINGOJ. Tio signifas: F= festa, RE = renkontiĝo, IN= internacia, de GE = geknaboj en E-kastelo Grezijono. Multaj fringoj ankaŭkantas en parko ĉirkaŭ la kastelo.

Ĉeĥa grupo ĉeestis duan kunvenon en jaro 2007 – tiam estis kun mi frato Pavel,9 ĉeĥaj kaj unu hungara knabino. Nun Pavel ne estis sana kaj veturis kun mi mianepino Klára kiel helpantino, 3 knabinoj /2x Katka –16 jaraj kaj 12jara Nikola/kaj 2 knaboj /ambaŭ 12 jaraj kun nomo Jan/.


Ĵaŭdo - Vendredo


Ĵaŭde tagmeze ni forveturis senprobleme /krome forkurita radeto de mia valizo/el Česká Třebová. El Praha ni forveturis je la 16-a horo el busa stacidomoFlorenc al Parizo. Tie ni estis vendrede matene post la sesa. Hotelo ETAP estastuj ĉe busa stacidomo Gallieni. Pakaĵojn ni lasis en hotela kaŝejo artefalditaj, ke ĉiuj estus ene. Infanoj volis viziti muzeon en Louvre kaj modernankvartalon. Do, ni veturis al muzeo. Ambaŭ Janoj diligente fotis, estis kelkfojeebleco perdi ilin. Sed ĉiam estis trovitaj. La muzeo al ni plaĉis.

Mi je la 12a horo kunvenis kun miaj karaj amikinoj Nicole kaj Anne Marie.Klárka kun infanoj daŭris en trarigardo de la muzeo eĉ urbo. Mi estis deamikinoj invitita en restoracion. Mi malmulte manĝas fiŝon. Kiam kelneroforportis normalan manĝilaron kaj alportis ian specialan por fiŝo, mipensis:“Mi, tiel maljuna virino ne konas manĝi kun tio. Mi devas rigardi, kielmanĝos kun tio Nicole.“ Nicole prenis tranĉilon per maldekstra mano, forkon perdekstra….Mi tre miris eĉ mi tion al ŝi diris…Sed ŝi ridis, ke ŝi normalepreferas maldekstran manon. …. .

Je la kvara posttagmeze ni kunvenis en hotelo. Infanoj iomete ripozis, posteiris kun Klárka viziti Eifelturon. Por miaj kruroj jam ne estas tro longajpromenadoj. Antaŭ noktomezo mi vekiĝis. Mi ektimis ne vidante iun. Sed ĝustealvenadis nia grupo kaj rapide enlitiĝis.


Sabato

Buson por vojaĝi el Parizo al Grezijono dediĉis urbo Bondy. La buso alveturis sabate matene. Ĉe nia hotelo atendis ĝin kun ni Fran el Brazilio, kiu havisdiversajn taskojn: instrui brazilajn kantojn, helpi en kuirejo, eduki infanojn,serĉi diversajn aĵojn en Grezijono, rakonti pri Brazilio….En la buso alveturis italagrupo, portugala grupo, ĉeforganizantino Elizabeth Barbay, kasisto Gerard / kiuunu nura estis flegisto, ankaŭ gvidisto eĉ ŝoforo por aĉetoj/,du francaj knabojkaj gaja kuiristo Bertrand.

Al tagmezo ni atingis Grezijonon. Jam en la buso anoncis Elizabeth, kie kiuloĝos. Sed ni eĉ ne sukcesis loĝiĝi, jam vokis nin gongo al tagmanĝo. Ekstereestis varma vetero, en la kastelo sen hejtado, dum longa tempo fermita, estismalvarme. Ni ankoraŭ ricevis malvarman manĝaĵon sonĝante pri io varma.

Niaj tri knabinoj loĝis en granda ĉambro kun tri italaj knabinoj. Unu el italaj knabinoj - Eliza - estis muta. Ermano, gvidanto de itala grupo, estis ŝia helpainstruisto. /En Italio ne estas specialaj lernejoj por handikapitaj infanoj.Ili vizitadas normalan lernejon, sed ili havas helpinstruiston./ Krome knabinojalveturis tri knaboj kaj geedzoj Luisa kaj Vittorio. La grupo alveturis ellernejo en Modena. La lernejo gajnis en tutŝtata konkurso pri la plej belalerneja himno. La himnon oni tradukis en Esperanton. Ermano ĝin instruis alĉiuj. Italoj konis ĝin tutan en signa lingvo. Refreno de la himno estis kantataen Esperanto, itala, portugala, ĉeĥa, franca kaj rusa lingvo. Kial ruse?Veliga, unu el francaj knaboj, estis filo de rusa politika fuĝinto. Dua,Mikael, estis nigruleto . Li aspektis kiel knabino. Ambaŭ francaj knaboj estissamaĝaj kun niaj Janoj. Ili kune loĝis en najbara ĉambro. Ĉiam ni de tie aŭdisgrandan bruon, tiradon de mebloj, batojn, sed post malfermo de pordo, ĉiujestis tre trankvilaj kaj obeemaj.

Sabate vespere jam vere malfrue komencis interkonatiĝa vespero. Ĉiu diris sian nomon, landon kaj hobion. Poste li vokis iun alian. Mi mem jam estis dormema.Infanoj alportis dormosakojn. Mi kun Klárka mendis kaj pagis littukojn. Ni ilinricevis, sed dum nokto ni kelkfoje ellitiĝis serĉante ion varman el niajvestaĵoj. Matene mi aspektis pli dika ol mi estas – mi surmetis ĉion, kion mitrovis en mia kofro. Du maldikaj kovriloj ne sufiĉis por varmigi nin. Infanojmale forĵetis iajn kovrilojn, dormosakojn al ili sufiĉis. Matene ni iris ŝanĝi kunili niajn maldikajn. Eĉ alie ni“batalis“ kontraŭ nokta malvarmo. Dum tuta tagorestis fenestro malfermita, antaŭ dormo ni duŝis en varmega akvo.


Dimanĉo

Ĝis sabata vespero mi vane klopodis ekscii, kiam estas en Baŭgé sankta meso.Do, mi post matenmanĝo iris al urbeto pensante, ke iam ĝistagmeze ĝi estos.Estis en monaĥa preĝejo je la deka. Fratulinoj tie zorgas pri mensehandikapitajvirinoj, iuj eĉ sur rulseĝoj. Unu svingis per branĉeto sanktigita dum procesiode Flora dimanĉo tutan meson. Mi sentis tie bone, kvankam mi nur malmultekomprenis france. Antaŭ tagmezo mi „marŝis“ al Grezijono portante miajnvestojn. Suno brilis, estis varmege. Mi timis, ke en Grezijono okazis io tregrava, kion mi ne ĉeestis. Estis fajra alarmo, poste kalkulado de homoj. Pri mioni sciis,“ke mi ne restis en fajro“


Lundo

Lunde Elizabeth skribis programon sur tabulon. Je la 9-a povis komenci„atelieroj.“.Infanoj povos elekti a – teatraĵeto „Grava kunsido“, kiun preparisLouis el Portugalio, b – lumteatraĵo kun Elizabeth , c- magiaĵo kun Gerard..Post paŭzo komencis dua ateliero: signa lingvo kun Ermano aŭ dancoj kun mi.Niaj knabinoj volis eklerni signan lingvon, danci ne povis Katka M, ĉar dolorisŝia kruro. Mi alportis nacian kostumon esperante, ke iu alia knabino helpos alni. Sed ni vane petis italajn knabinojn, neniu volis al ni helpi.

Posttagmeze komencis du kursojn de Esperanto. Komencantojn gvidis Louisa elItalio, progresintojn mi kun Klárka. La kurso tre al geknaboj plaĉis. Konkursisknaboj kaj knabinoj. Per pantomimo montris al si reciproke vortojn. Jen iuj:mortigita ŝafino, velkinta floro, malsata krokodilo, ege laboremadentisto…..Ankaŭ ni kantis.


Mardo

Mi ellitiĝos frumatene, ke mi preparu glazuron por ornami mielkukojn. Mi havisrecepton kun ovoblanko. Tio estas en Francio malpermesita! Grezijono povus estifermita! Mi provas uzi nur sukon el citrono. Feliĉe mi sukcesis.

Sed por ornamo ne estas speciala ateliero. Mi atendas en verando kaj kaptasinfanojn irantajn dum paŭzo ludi ekstere aŭ irantajn el unu al dua ateliero.Ĝis tagmezo mi kaptis 8 infanojn.

Posttagmeze post longa konsilado iras multaj al dolmenoj. Estis dua kaj duono.Jam ne estas eble iri tra arbaro, posedanto malpermesis tion, sed al urbetoBaŭgé kaj nur poste al dolménoj. Multaj restis en urbeto. Al ŝtonoj alvenis nurnia grupo, Bertrand, Louisa kun Vittorio, Gérard, kaj portugalaj knaboEdnilson. Dumvoje al Grezijono ludis nia grupo diversajn ludojn . El niaj duplej aĝaj knabinoj ekestis „Duo Kač, Kač.“

Mi en kastelo ne enuis, ĉar mi pentris diligente por fabelo pri ora fiŝeto domaĉon,belan domon, kastelon. Por legendo při emblemo de Česká Třebová kokon kun virakapo eĉ barilon kun amaso da sterko.


Merkredo

Merkredo-denove atelieroj. Mi kaptis lastajn infanojn por ornamo de mielkukoj.Kiu volas, povas pentri koverton por invitilo al nia teatro, eĉ plenkreskuloj.La plej diligenta ne estas iu infano, sed Vittorio. Li ornamis mielkukojn , liornamas multajn kovertojn.

Por knaboj estas granda tago - al tagmanĝo estas kokido. Ili ĝojas – sed eĉtion ili ne ekmanĝos. Posttagmeze ludis pilkajn ludojn, vespere diversajnludojn en salono. Antonio instruas al knabinoj miksi ludkartojn. Niaj Janojestas lacigitaj, ili volas dormi. Ili unuaj foriras en ĉambron. Sed kiamrevenos francaj knaboj estas aŭdebla grandega bruo. Jan Bo staras en koridoroen dormosako. Mi pelas lin en liton. Mi promesas al tiu, kiun mi ne trovos enlito, dormi en ĉambro, kie mi estas. Finfine estas senbruo.


Ĵaŭdo 

Ĵaŭdo – Elizabeth forveturas. Ni ekzercas programon por vendredo. Louis elPortugalio ekzercas kun siaj kvar knaboj kaj niaj tri knabinoj „Grava kunsido“.Post ĝi ekzercas ni. Je la 11-a horo volas Ermano ekzerci himnon. Sed ĉiujatendas vane. Posttagmeze ni volas viziti la urbeton, iu volas vidi kastelo, nipreferas apotekon tre malnovan. Nur antaŭ la 3-a horo ni iras al urbeto. Italajinfanoj estas tre malfortikaj. Unu knabino havis iksodon, unu knabo ligneron enpiedo –Gerarad estis kun li en malsanulejo. Nun la knabo preskaŭ rompis krurondum pilkludo. Ermanno eĉ Gerard veturis kun li trovi malsanulejon. Ĉiuj atendisGerardon, unu nura gvidisto. Mi anoncis al Elizabeth, ke ni povas ekskursi eĉsen Gérard. Antaŭ la tria ne nur, sed ĉiuj iras al Baŭgé. Aliaj iris enkastelon, nia grupeto en apotekon .Mi iris festi Verdan ĵaŭdon enpreĝejon.Poste ni kunvenis, aĉetis en sukeraĵejo dolĉaĵojn . Ĵuste estisnaskiĝtago de Jan Mo. Li ne konas kun aliaj disdividi. Li, do, ricevis grandajndolĉaĵojn. Ĉiuj el ili mordis. Al Katka Moni unu dolĉaĵon alportis. Ŝi ripozispor malsana kruro.


Vendredo

Ĝistagmeze atendis nin provo, de la 17-a akcepto de gastoj kaj je la 18- a lateatro. Programon komencis niaj knabinoj per dancoj /Klárka elektis nur kelkajnpaŝojn el 4 kantoj/, knaboj per kutimo de paska lundo – bati knabinojn, ke iliestu freŝaj kaj sanaj. La programo finis itala lerneja himno Ĝin kantis ĉiuj.Refrenon de la himno oni kantis Esperante, itale, portugale, france, ĉeĥe kajruse.

Ni krome dancojn preparis jam hejme fabelon „Ora fiŝeto“ kaj legendon pri urbaemblemo de nia urbo Česká Třebová.. Ora fiŝeto laŭ deziroj de avarafiŝkaptistino ŝanĝis domaĉon en belan domon, eĉ en kastelon kaj finfine denoveen domaĉon, kiam ŝi volis havi oran fiŝeton kiel servantinon./Por tiuj ŝanĝojmi bezonis grandan rolon da papero kaj tuta nia grupo estis okupita./ Enlegendo helpis al ni fenestreto sur scenejo. El ĝi rigardis tristemalliberigita skribisto. Ambaŭ Janoj estis en ĝi duoble okupitaj. Jan B estiskuriero kaj policano, Jan M krianta infano kaj koko elfosanta el sterkosignilon. Kun aliaj infanoj ankoraŭ prezentis sin knabinoj en Grava kunsido,knaboj en muzika pantomimo, en kantado, en magiaĵoj. Katka dum terura muzikoglutadis glavon.

Alvenis ĉirkaŭ 20 gastoj, inter ili Gewen de Paŭlette Naŭlet kun letero kajdonaceto. Li kaj du knabinoj komencis lerni Espernton, aliaj ne konis ĝin. Laekspozicio farita de Elizabeth al ili plaĉis, sed duonhora Grava kunsidoverŝajne ne estis por ili komprenebla.. Louis pensis, ke alvenos Esperantistoj.Dum semajno min vizitis Anne Marie, sed ŝi devis veturi al alia E-kunveno, ĝisvendredo ŝi ne restis.