Pollando 2008



13. 6. - 16. 6. 2008
Rybnik

Zdenka, Klára, 8 infanoj




Vendredo

Vendrede tagmeze kunvenis 8 infanoj el E-grupo ĉe E-rondeto AMIKECO el Česká Třebová, ilia instruistino Zdenka Novotná kaj ankaŭ helpantino Klárka en stacidomo. Ili tre ĝojis renkonti kun pola E-grupeto VERDA ARBETO en Rybnik. La vojaĝo ne estis tro agrabla, trajno estis tro plena. Sed je la 17-a horo ni jam estis en Rybnik kaj tie atendis nin geamikoj bonvenigante nin. Kunlaboro inter pola instruistino Teresa Konsek kaj gvidantino de ĉeĥa grupeto Zdenka Novotná daŭras jam 5 jarojn. Teresa preparis belan programon.


Sabato

Sabate matene ni kun ŝi kaj polaj E-infanoj veturis en urbon Ustroň sub monto Čantoryja. Čantoryja estas tre konata de Esperantistoj. Unufoje en jaro kunvenadas sur ĝia pinto Esperantistoj el Pollando, Slovakio kaj Ĉeĥio.

Ni iris al ZOO en arbaro sur ĝia deklivo. Ĉe enirejo eblas aĉeti manĝaĵon por bestoj. Ili estas tre malsovaĝaj, voras el infanaj manoj, kuras al la infanoj. Unu cervo estis malkontenta kun plenmaneto de la nutraĵo, ŝtelis de nia knabino tutan saketon kaj forkuris.

Je la 11-a horo komencas nutradon de rabobirdoj sur granda herbejo en arbaro. Du birdflegistoj rakontas pri la rabobirdoj kaj sinsekve nutras akcipitron, falkon, vulturon, neĝan strigon, aglon. Ili kaptas ĵetitajn viandopecojn flugante aŭ manĝegas sidante sur mano de la flegisto en ganto.

De herbrejo situas por la infanoj interesa fabela vojeto. Vi povas puŝi butonon de unu el 14 “vitroŝrankoj”. Tuj estas interne lumo kaj moviĝas figuroj el fabelo Ruĝa ĉapelo, Sep nanoj, Katviro en botoj, Křemílek a Vochomůrka kaj el aliaj. La fabela vojeto finas ĉe granda ludejo kun balanciloj, dekliva rondo, ŝnurego, saltbenko, trarampejo. Vi vidas, ke infanoj trovis tre belan, interesan lokon. Ili ne volis foriri, sed je la 14-a horo nin atendis tagmanĝo en restoracio. Post ĝi surprizis ĉiujn eĉ Teresa-n sinjorino el Vojaĝa oficejo, kiu veturis kun ni en buso. Ŝi donacis al ĉiuj senpage vojaĝon per kablotramo supren sur pinton de Čantoryja kaj reen. La infanoj estis entuziasmaj, sed por mi estis terura afero pendi sur labila seĝeto super altaj arboj. Post ludoj kaj ripozo sur monto ni trarigardis eĉ urbon Ustroň, kie estis folklora festivalo. Ni admiris sileziajn dancojn. Refreŝiĝitaj per glaciaĵo ni reveturis en Rybnik.


Dimanĉo

Dimanĉe restis antaŭtagmeze ĉeĥaj infanoj en polaj familioj kaj vizitis kun ili preĝejon. Posttagmeze ni kun pola grupeto promenis tra Rybnik. Teresa montris al ni la urbon el tegmento de nova vendejdomo. Iomete ni uzis pluvon. La pluvo vanigis planitan tendarfajron.


Lundo

Ni iris en lernejon, kie instruas Teresa. Ŝi montris al ni sian silezian muzeon, natursciencan klason kun bestoj kaj fiŝoj, gimnastikejon, kie ni kunvenis kun polaj E-infanoj. Ili montris al ni, kion ili el Esperanto konas. Ni aŭdis belajn E-kantojn. Ankaŭ la infanoj el Česká Třebová kantis, rakontis kaj ludis fabelon Esperante. Ambaŭ grupoj konkursis en Esperanto.

La tempo tro rapide kuris. Posttagmeze ni disadiaŭis kaj forveturis hejmen. En estonta jaro ni kunvenos kun polaj geamikoj en Česká Třebová. Nur ni timas, ke nia programo ne estos tiel interesa.