SES 2012




21. - 29. 7. 2012 

SES Nitra

Zdenka, Pavel, Katka M., Katka Ch., Denisa, Nikola

FOTOGALERIO


Somera Esperanta Studado en Nitra

Junaj slovakaj gesamideanoj jam sesan fojon aranĝis  SES. Al SES en slovaka Nitra de la 21 –a ĝis 29 –a de julio 2012 aliĝis 250 homoj el 30 landoj, inter ili nia grupeto: Katka Chudá, Katka Morkesová, Denisa Pavlišová, Nikola Dočkalová, mi – ilia instruistino Zdenka Novotná, mia frato Pavel Šplouchal kaj mia hundino Kati.

SES preparis 16 – ana organiza teamo  ne nur el junaj slovakoj, sed el gesamideanoj el Ĉeĥio, Litovio, Hungario, Germanio kaj Pollando. El tiuj ĉi landoj kaj el Francio, Ukrainio, Rusio, Slovakio kaj Hispanio alveturis geinstruistoj.

Kiam sabate atingis nia grupeto stacidomon en Nitra, ambaŭ Katarinoj rapide foriris aĉeti ion necesan …ni longan tempon atendis ilin…buso, kiun ni elektis, forveturis sen ni. Ni devis preni du taksiojn, kiuj nin veturigis al Studenta Hejmo sub Zobor. Knabinoj preparis tendojn en korto  inter du konstruaĵoj sub altaj arboj. Pavel, Kati kaj mi loĝis en dua etaĝo de Studenta Hejmo en ĉambro nr 213, el supro ni bone vidis la knabinojn kaj aliajn tendumantojn. Laŭ farita testo Esperantistoj estis dividitaj en 10 kursojn, komencantoj en du grupojn A kaj B. Niaj knabinoj estis en kurso nr 4, Pavel en nr 6 , mi kun Kati en nr 9, kiun gvidis Mártha Kováczc el Hungario.

Ĝistagmeze de la 9-a horo ĝis la 13-a horo estis kun unu duonhora „kafopaŭzo“ instruado de Esperanto en kursoj kaj grupoj. Posttagmeze ĉeestis gesamideanoj prelegojn, promenojn, sportojn, ludojn, konkursojn, tenison eĉ ekzamenojn.

Vesperaj programoj komencis je la 21-a horo, estis dediĉitaj al kulturo. Sabata vespero estis konatiĝa. Ĉeestis ĝin el nia grupeto nur mi kun pudelino Kati. Ĉeestantoj dum diversaj ludoj konatiĝis, Kati/don/  konis multaj.

Dimanĉe alvenis antaŭ Studentan Hejmon homoj, kiuj konis diversajn popolajn metiojn. Ni ekkonis dratistojn, puntistinon, lignoskulptistinon. Ili eĉ vendis siajn produktojn. Vespere prezentis sin folklora grupo VEREŜVA RAN el proksima vilaĝo. Ĝi kantis kaj instruis nin popolan dancon. Poste ni gustumis kvin specojn de vino el slovakaj vinaj entreprenoj.

Lunde ludis teatraĵon  “Historio de UK de Esperanto” Georgo Handzlik el Pollando kaj  Saša  Filipovič el  Serbio. Georgo ankoraŭ koncertis.

Marda vespero estis internacia. Nia grupeto proponis sceneton pri ekesto de urba signo en Česka Třebová -  Koko kun vira kapo.

Merkredo estis escepta tago. Gesamideanoj povis ĉeesti unu el du tuttagaj ekskursoj : Bratislava aŭ Banská Štiavnica. Niaj knabinoj veturis al Banská Štiavnica. Pavel, Kati  kaj mi restis en Nitra, ĉar jam marde alveturis nin viziti slovakaj amikinoj - 2 Anjoj. Kun ili, Pavol eĉ Jana ni vizitis kastelon en Nitra.Vespere ĝojigis gesamideanojn E - kantisto Jo Mo. Dum lia koncerto multaj dancis.

Ĵaŭdo estis granda E - festo “125 jaroj de ekesto de Esperanto”. Vespere oni kantis E -  himnon, tri kuraĝuloj solvis E - kvizon, estis elektita la plej multe verde vestita persono.  Mi havis nur verdan viŝtukon de Kati, verdan branĉeton en haroj, ventumilon el verdaj branĉoj. Mi ne povas gajni! Unu esperantisto algluis verdan barbon, esperantistino verde pentris sian vizaĵon, alia portis verdan krokodilon….Premion ricevis tute verde vestita juna knabino, kiu estis verde vestita ĉiutage. Post konkurso ĉiuj manĝis verdan deserton kaj trinkis verdan trinkaĵon.

Vendrede posttagmeze Pavel, mi kaj Kati iris viziti  Kalvarion, kie mi en pasinta jaro travivis kunvenon de IKUE. Laŭ konsilloj de civitanoj  ni alvenis el alia flanko, grimpis en rokoj. Kun timo post feliĉa atingo de pinto ni iris preĝante krucvojon male. Studentan Hejmon ni atingis malfacile, ni elbusiĝis tro frue kaj devis iri  perpiede. Vespere ludis E - muzikisto M Viese. Post kultura programo nokte estis ebleco rigardi filmojn  aŭ babili en knajpo.

Sabate posttagmeze ni prezentis nin kun helpo de Esperantistinoj el Ĉeĥio, kiuj ludis kaj kantis ĉeĥajn naciajn kantojn, nia grupeto ludis  du fabelojn eĉ du teatraĵetojn. Ne alvenis multaj rigardantoj, estis treege varme. Homoj preferis viziti banejon. Lasta estis preĝentado de Kati, kiu plej multe plaĉis al infanoj. Ĉiuj volis karesi mian pudelinon. Sabata vespero  estis disadiaŭa, rekompencojn ricevis  geinstruistoj, helpantoj, la plej juna kaj malplej juna ĉeestanto ktp.

Dimanĉe frumatene ni iris en preĝejon . Gvidis nin Pavol Petrik. Iris Jana, Pavel kaj mi. Sankta meso komencis jam je la sesa. Ĝustatempe ni “kaptis” matenmanĝon. Je la 9-a komencis lasta lernohoro. Mi eĉ Kati, simile kiel aliaj gelernantoj,  ricevis ateston pri nia lernado en kurso C1. Ĉar ni havis malbonajn spertojn kun taksioj, ni petis sinjorinon pordistinon voki por ni post tagmanzo du taksiojn. Tiel ni feliĉe atingis stacidomon kaj vespere ankaŭ hejmon.

En jaro 2013 estas planita SES en Martin.