Mirege 2009



22.10. - 1. 11. 2009
Paris - Baugé

Zdenka, Pavel, Nikola, Kateřina Ch., Kateřina M., Denisa

FOTOGALERIO


Ĵaŭdo - Vendredo

Nia grupeto –kvar knabinoj – Kateřina Morkesová, Kateřina Chudá /nomata Katarina dua/,Denisa Pavlišová  kaj  Nikola Dočkalová, mi kaj mia frato Pavel Šplouchal kun gitaro ekveturis  ĵaŭde la 22-an de oktobro 2009 el Prago alParizo je la 16-a horo. En Germanio starigis nin doganistoj kun hundo por serĉidrogojn. Al la hundo tre plaĉis mia granda sako kun mielkukoj. Sed la drogojn eniu valizo nek la hundo nek la doganistoj trovis. Por la serĉado nia buso tre malfruiĝis– pli ol du horoj. La busstacidomon en Parizo Gallieni atingis ne je la 6-a,sed post la 8-a horo. Tie nin atendis nia amikino Líba Gabalda kaj pensis, laŭinformo ĉe oficisto, ke buso ne veturas. Feliĉe, ke ŝi ne foriris.

Ŝituj gvidis nin per busoj trarigardi memorindaĵojn de Parizo. Posttagmeze mirestis kun miaj francaj amikinoj Nikol kaj Anne-Marie. La knabinoj kun Líba kajPavel vizitis Eiffel turon. Ili  vidis poste ĝin eĉ aliajn kostruaĵojnlumigitajn. Ni dormis en hotelo ETAP proksime de busa stacidomo. Kiam ni volisel la hotelo foriri, mi estis en koridoro kaj Pavel eliris tien  ankaŭ. Lapordo fermiĝis. Papereto kun „kodo“ restis ene kun ĉiuj niaj valizoj. Mi petispurigistinojn, ili helpis al ni malferminte la ĉambron. 


Sabato

Matene ni vestistrikojn kun signo de Česká Třebová, ĉar post alveturo al Baugé laŭ planoatendis nin je la 18-a kunveno kun urbestro de tiu urbeto. Posttagmeze nikunvenis kun grupoj el aliaj landoj en stacidomo Mont Parnas. Atendis nin tie Damienkun afiŝo MIREGE. Li nin gvidis al mendita buso verda ekstere eĉ interne, perkiu ni veturis al Muzika centro proksime de Baugé. Ĉi tie atendis nin Franjo,gvidantino de MIREGE, kaj ŝia amiko Guy.  Ili nin bonvenigis. Mia unuademando estis:“Kiam ni iros al urbestro?“ Franjo respondis.“Lunde, nun li nehavas tempon.“

EnMuzika centro ĉe Baugé ne kunvenis grupoj el 7 landoj, sed nur el 5 landoj.Mankis la grupo el  Slovenio /malsaniĝis/ kaj el Italio /gejunuloj nepovis foriri el lernejo./. Estis tie la grupoj el Bulgario, Ĉeĥio, Francio,Rumanio kaj Ukrainio – entute kunvenis kun gvidantoj 34 personoj. En tiel samatempo alveturis en Muzikan centron junaj francaj muzikistoj de aĝo 4 jaroj ĝis16 jaroj.

Celode MIREGE - Muzika Internacia Renkontiĝo Esperantista de Gejunuloj – estasekkono de kulturo kaj kutimoj de Eŭropaj nacioj,  respekto al aliaj.Ĉiutage André Demarque el Belgio rakontis de la 9-a  ĝis la 10.30 pri lavivo de sia ŝatata pentristo Vincent Van Gogh kaj montris liajn bildojn. Andrémem skribis pri Vincent libron ilustritan nur per bildoj de Vincent surpoŝtmarkoj el diversaj landoj. De la 11-a horo ĝis tagmezo ekzercis Franjo kunĉiuj kantadon de naciaj kantoj el landoj, kies gejunuloj alveturis.

Posttagmezepovis gejunuloj pentri, teatrumi, kanti, danci, sporti, ludi. La suna veteroallogis ilin al ludoj ekstere. Niaj kvar knabinoj  preferis pentradon.


Dimanĉo

Dimanĉe  mi kun Pavel volis ĉeesti diservon en Baugé. En Muzika centro tiam atendisfilmistoj el televido. Guy proponis al ni, ke je la 12-a alveturos por ni peraŭtomobilo, ke ni ne tro malfrŭiĝus al tagmanĝo.  Ni  foriris antaǔfino de diservo kaj atendis ekstere. Nia tendis, atendis… Post duonhoro ni irisperpiede al Muzika centro. Guy simple por gastoj el televido forgesis nin. Sed mi pensas, ke ili faris belan filmon pri MIREGE..

Ĉiutagepresentis sin unu el kvin landoj en  bela ronda Blua salono. Jam dimanĉetio estis Rumanio, ĉar ili rapidis. El Rumanio la grupo alveturigis specialankukon  kaj ili  timis, ke ĝi ne malboniĝus. Gvidantino da la grupo –Aurora – rakontis pri  la lando, knabinoj ludis teatraĵeton pri koloro dela neĝo, unu rakontas pri popola kostumo, en kiu ŝi estas vestita kaj prikutimoj. Ili ludis teatraĵeton. Poste knabinoj dancas  eĉ dancigas aliajn.


Lundo

Lunde estas tagode Bulgario. Bulgaraj knabinoj en belaj popolaj kostumoj montras paskajnkutimojn, kolorigon de ovoj kaj instruas al ĉeestantoj bulgarajn popolajndancojn. Du el ili dancas  profesie en folklora kolektivo, do, ili dancasvere belege. La grupon gvidas Mariana, kiu instruas la knabinojn en mezlernejo– ili ofte kunvenadas , Esperanton ili bone konas.

Antaŭ la 16-a horo ni foriras al Baugé debati kun urbestro kaj politikistino elregiono/departemento/. El ĉiu grupo iu demandas. El nia grupo Denisa volas sciipři subteno de senlaboruloj, ĉar ŝia panjo estas sen laboro.  Iu aliamontras diferencon inter vivnivelo en diversaj landoj EU helpe de bildoj dehamburgero,  tomato kaj ĉokolado.


Mardo

Marde estas Ĉeĥa tago. La knabinoj frumatene ellitiĝas kaj rapidas antaŭ matenmanĝo ekzerci nianprogramon en Bluan salonon. Posttagmeze alvenas surprizo. Ni ne povas ninprezenti en Blua salono, sed en klasĉambro!

Mi rakontas pri Ĉeĥio, pri nia regiona urbo Pardubice konata per mielkukoj kaj ĉevalajkonkursoj, pri nia urbo České Třebová. La knabinoj komencas ludi teatraĵetonpri ekesto urba signo – koko kun vira kapo. Tiam alvenas proksimume 20 francajinfanoj . Ne estas loko,  ili sidiĝas planken. Niaj knabinoj denovekomencas ludi pri urba signo kaj poste 2  fabelojn. Por  ke infanojpovus ludi kun ni, ili aldonas fabelon „Pri granda beto“. Infanoj helpas eltirila beton. Nun devas vesti niaj knabinoj popolajn kostumojn. /Nikola ne povastrovi antaŭtukon./ Franjo kantas kun infanoj atendante daŭrigon de programo.Finfine la knabinoj alvenas. Por danco estas malmulte da loko. Por ornamimielkukojn ne restis tempo. Ornami ilin povas nur tiuj ĉeestantoj, kiuj nebezonas pauzon. Malgrǔ tio plena sako de la mielkukoj estas baldaǔ for kajmultaj gejunuloj estas gluitaj per dolĉa glazuro. 


Merkredo

Merkrede ĉiuj „ekskurzis“ al Baugé, kie ni travivis posttagmezon en la kastelo ĉe artistino,kiu konas ornami mezepokajn librojn kaj prepari kolorojn laŭ tiama kutimo kunaldono de ovoblanko, ovoflavo kaj speciala oleo.  Gejunuloj kolorigasdrakon.

Merkredoestis la tago de Francio, sed  Xavier kun franca grupo permesis al ni fini nian mardan programon - poemon „Kristnaska tago„ kun danco.  Francagrupo poste ludis per muzikinstrumentoj, dancis dancon el Bretonio kaj modernandancon de Jo Mo, eĉ  dancigis homojn.


Ĵaŭdo

Ukrainio havassian tagon ĵaude. Infanoj el tiu lando tre malmulte konas Esperanton. Sed ilibele kantas, ludas pri ekesto de urbo Kiev,  ilia gvidanto Michal montraspri ĝi la filmon.

Jamde mardo MIREGanoj preparas en festa salono de Baugé ekspozicion. Ĉiu volasplej bele prezenti sian landon  kaj urbon. Mi sendis al Franjo perkomputilo du receptojn kun bildoj, nian flagon  ktp…Sed nun mi eksciis, kene estas eble kopii tion, Feliĉe, ke André al mi pruntis nian flagon kaj maponmi alportis.


Vendredo

Vendredeposttagmeze estis en festa salono ekzercado de vespera programo.  Vespereprezentos sin  MIREGanoj komune kun junaj francaj muzikistoj. Por vidi laprovon alveturis mia amikino Paulette Naulet kun infanoj, jam trian fojon entiu ĉi semajno. Vespere alveturis multaj gesamideanoj  /eĉ tiuj, kiujalveturis en Česká Třebová post UK en Bialistoko/, alvenis civitanoj el Baugé.

Antaŭeĉiuj vidis teatraĵeton, aŭskultis muzikon  kaj  naciajn kantojn. El ili  plej multe plaĉis nia kanto: “Dancu, dancu…“ Poste estis la paŭzo,dum kiu la grupoj ĉe siaj paneloj respondis demandojn. Ni disdonadis mielkukojnkaj bonbonojn el Ĉeĥio. /En aliaj landoj ne sciis pri tiu decidu de Franjo. / Verŝajne por tio estis ĉe nia panelo multaj gastoj /sen demandoj/.

Postla paŭzo dancis ĉeĥaj, rumanaj kaj plej bele bulgaraj  knabinoj. Niajestis nudpiedaj, ĉar la planko estis tro glata, ili timis, ke ili falus.Bulgaraj knabinoj dancigis ĉiujn.


En Muzikan centron ni revenis je la 23-a horo. Iu el malgrandaj francaj infanojkaj nia Katarina II. festis ĝuste la 30-an de oktobro sian naskiĝtagon. Enmanĝejo atendis nin granda torto por cent personoj. Ĉiuj al festantoj kantisbelan kanton. Mi pensas, ke Katarina neniam festis sian naskiĝtagon kun tielmultaj homoj.


Gejunuloj preparis por Franjo surprizon. Grandan afiŝon kun vortoj:DANKON FRANJO kaj kun subskriboj de MIREGanoj. Franca knabo Manolo verkis pri MIREGE kaj Franjo poemon. Kvankam estis noktomezo, geknaboj volis danci en Ruĝasalono. Nur niaj knabinoj preferis dormon pensante vojaĝon hejmen per buso enestonta nokto..


Sabato

Sabate matenegejunuloj interŝanĝis adresojn kaj disadiaŭis kun novaj geamikoj larmante. Dumvoje ni vizitis faman E-kastelon Grezijonon por duonhoro. Poste la buso ninveturigis al busa stacidomo en Parizo-Gallieni. De tie ni jam trankvile enplena buso de Euroline veturis al Prago.



Polaj infanoj 2009



23. - 25. 5. 2009 
Česká Třebová - Svitavy - Opatovec


Lunde ni disadiaŭis kun polaj E-infanoj kaj iliaj instruistinoj Teresa kaj Ela. Niaj gastoj estis tie ĉi de vendredo. Kunveno al polaj kaj ĉeĥaj infanoj tre plaĉis.

Polaj infanoj travivis vendredan posttagmezon en familioj de ĉeĥaj E-infanoj en Opatovec, Rybník, Ústí n/Orlicí kaj en Česká Třebová.

Sabate atendis ilin samideanino Líba Dvořáková kaj oferemaj Esperantistinoj el Svitavy, kie por ili kaj por aliaj E-infanoj preparis interesan Infanan E-tagon. Ĝi komencis per trarigardo de E-muzeo, kie iuj el polaj kaj ĉeĥaj infanoj ekkonis sin sur fotoj el pasintaj kunvenoj, ĉar parto de lasta ekspozicio estis dediĉita al E-junularo kaj infanoj. Ĝemeliĝo inter E-infanoj el Rybnik en Pollando kaj ĉeĥaj el Česká Třebová kaj ĉirkaǔaĵo komencis jam en jaro 2005.

El muzeo ni promenis trans longa urboplaco kaj floranta parko ĝis monumento de O.Schindler, savinto de Judoj. De tiu loko ni iris al konstruaĵo de fajrobrigadistoj. De ili ni multe eksciis pri ilia deĵoro, pri skipo de fajrobrigadista aŭtomobilo por akcidentoj, fajroj, karambolo, savo sur akvo…… Dum 24 horoj de la servo de la teamo elveturis ili iam 8 foje. Ni trovis bonan tempon, nenio fariĝis. La infanoj povis vidi ĉian ekipon , tragrimpi spacon por la teamo kaj provi ,kiel sidas la teamestro en la aŭtomobilo. Poste la fajrobrigadistoj montris al ni je unu oferema panjo,kiel savi homon el karambolita aŭtomobilo. La tempo rapide kuris. Antaŭ tagmezo ni rapidis en konstruaĵon „SERVO AL LERNEJO“. Ni ekkonis, ke tie tre bone funkcias /alarmo/sekurigo. Nia gastigantino Marie Minářová malbone malkodis kaj eksonis „alarmo“, kiu alvokis policanojn. Sed infanoj en momento estis supre en salono , konkursis, presentis sin,, gajnis belajn premiojn. Polaj infanoj bele kantis kaj montris al ni nacian kostumon el Silezio. Grupo el Opatovec devis frue forveturi, en la vilaĝo oni festis Tagon de patrinoj. La infanoj tie dancis.

Dimanĉe pola grupo ĉeestis sanktan meson en preĝejo de sankta Jakobo en Česká Třebová. Nun estas ĉi tie pola pastro Patro Adam. Li bonvenigis ilin pole kaj invitis dum meso kun ĉeĥaj infanoj al altaro.

Ni tre rapide tagmanĝis kaj jam je la 12.14 ni forveturis per trajno al Dlouhá Třebová en ĉevalejon KARLEN. Ni trarigardis ĉevalojn, jungaĵojn, jugojn, selojn, rigardis ekzercon de saltoj de junaj ĉevaloj, povas manĝigi ĉevalojn kaj karesi ĉevalidon. Ĉiuj infanoj rajdis ĉevalojn kaj post ili proponis ĉevalejestro rajdon al instruistinoj kaj panjoj. Unu panjo kaj instruistino Teresa rifuzis.

Mi ne volas tre fanfaroni, sed verŝajne mi estis la plej granda allogaĵo. Mi estas 76jara kaj pezas 80 kg. Al geposedantoj , kiuj volis al mi helpi sidiĝi ĉevalinon, mi diris, ke nur kun ŝtupareto. Sinjoro Kašpar estis tiel oferema, ke li vere alportis ŝtupareton. Mi kiel lasta el nia grupo rajdis brunan ĉevalinon.

Poste ni sur fajro rostis kolbasojn kaj forveturis per buso al kovrita baseno en Česká Třebová. Tie infanoj tre uzadis toboganon.Jam antaŭ alveturo polaj infanoj deziris iri en basenon kun ĝi.

Lunde 25.5.2009 ni kunvenis en lernejo en Opatovec. Tio estas malgranda duklasa lernejo, kiu entute havas malpli ol 30 gelernantoj. Helpe de 6 E-infanoj ĝemeliĝis kun granda pola lernejo en Rybnik. Lunde estis en la lernejo en Opatovec“projekta tago“ pri Ĉeĥio kaj Pollando interese preparita. 7 jak 8 jaraj gelernantoj eltrovis kaj elpentris la plej konatajn aĵojn el Ĉeĥio kaj niaj la plej…./granda, alta, profunda, konata…/ Infanoj 9 kaj 10 jaraj parolis při Pollando kaj polaj infanoj kontrolis, ĉu ili ne eraras. Eksonis pola kaj ĉeĥa himno. Dum interparolado pri lernejo ĉeĥaj infanoj miris al sesoj, polaj ne povis kompreni, kial ĉeĥaj infanoj ĝojas el unuo, kiu estas la plej malbona noto en pola lernejo. Poste kantis komune E-infanoj E-kantojn. Teresa preparis belan kanton pri Marĵorie Boulton /Bo/ kaj pri ŝiaj katinoj. Kacper montris sur tabulo kanton, aliaj faris katojn , kantis kaj montris, kion katinoj faris.

Post tagmanĝo iris ĉiuj en ĝardenon antaŭ la lernejo. Tie dancis infanoj el Opatovec parton de sia programo por Tago de patrinoj sur verda herbo en suna brilo..Polaj instruistinoj admiris, kion eblas en tiel malgranda lernejo prepari. Sed ili vidis nur seponon de tuta programo, ĉar alveturis pola ŝoforo kaj komencis disadiaŭo.

Ĝis la revido en Pollando post unu jaro!


IKUE kongreso Italio 2008


29. 8. - 6. 9. 2008 
Rimini

Zdenka, Jitka, Michaela, Kateřina, Denisa

FOTOGALERIO



De la 29-a de augusto ĝis la 6-a de septembro 2008 realiĝis kun temo „PAROLO DE DIO“ 62-a IKUE kongreso en Rimini – ITALIO. Inter 14 ĉeĥaj ĉeestantoj estis ankaǔ kun mi 4 knabinoj /Jitka, Míša, Denisa kaj Katka / el grupeto ĉe Esperanta rondelo AMIKECO kaj ĝiaj 3 geanoj. En Rimini ni kunvenis kun kvardeko gesamideanoj el Austrio, Brazilio, Bulgario, Germanio, Italio, Kamerunio, Kongo, Kroatio, Litovio, Madagaskaro kaj Nederlando.


Vendredo

Gekongresanoj loĝis en tri hoteloj, ni en unu el ili – en la hotelo Villa Dina. Ni bezonis helpon de itale parolanta Marija, ĉar por 9 personoj proponis tie al ni nur tri dulitajn ĉambrojn. Poste ni ricevis ankoraǔ unu trilitan. Ni estis kontentaj povinte ripozi en hotelo, el nia buso ni sabate eliris jam antaǔ sesa matene. Kiam ni enloĝigis en la ĉambron, mi vidis tie du poŝtelefonoj. Ho, iu forgesis ilin tie! Mi tuj kuris al akceptejo redoni ilin. Kia skandalo! Tio estis iloj por regi per televidaparato kaj per klimatizacio.


Sabato

Sabate estis granda soleno en dokoj. Civitanoj el Rimini festis datrevenon de vizito de papo Johano Paǔlo II en urbo. Ludis muziko, parolis inter aliaj prezidanto de IKUE Miloš Šváček el.Ĉeĥio. Niaj knabinoj en naciaj kostumoj el orienta Bohemio kantis kelkajn kantojn, sed tro mallaŭte.


Dimanĉo

Dimanĉe estis solene la kongreso malfermita per sankta meso kun episkopo Francesko Lambiasini en „E – katedralo“ / tiel oni nomas la preĝejon en Rimini, ĉar pastro Magnani donis tien multajn surskribojn en Esperanto / kaj per prelego eĉ invito en salonego. Post ili salutis la kongreson Esperantistoj el diversaj landoj. El Ĉeĥio salutia ĝin knabinoj per kanto „Ruĝa pomo….Kiam ili kantis ,ke bruna urso estas besto, ĉiuj en la salonego komencis ridi kaj pastro Bruno el Madagaskaro protestis, ke li ne estas besto! Posttagmeze ni iris al maro kaj vespere en dokoj estis „Populara festo“.


Lundo

Ĉiutage matene estas en E-katedralo je la 9-a horo sankta meso kuncelebrita de tri nigraj kaj du blankaj pastroj el diversaj landoj. Poste ĝistagmeze prelegoj al kongresa temo. En tiu tempo mi plejparte kun knabinoj ekzercas programon. Tuj lunde vespere ili sin prezentas. Mi ne konas bone magnetofonon, estas pruntita de Katka, ŝi mem devas alveni zorgi pri ĝi. Sed Katka devas danci, ludi fabelon, diri enigmojn, kanti…kun aliaj knabinoj. Al lasta kanto ni bezonas helpon. Niaj“infanoj“ estas nur 4, ni bezonas 10.Ni kantas „10 Esperantaj infanetoj“. Plenkreskuloj ofereme al ni helpas. Nia prezentado finis sukcese. Nun Carlo Sarandrea rakontas spritaĵojn. Knabinoj rigardas mian nomslipon :“Vi nomiĝas Carlo Sarandrea!“ Tio ne estas eble. Mi vere havas la nomslipeton kun tiu nomo. Mi iras scenejon kaj volas, ke Carlo donu al mi mian propran nomslipon. Sed li ne havas ĝin. Homoj pensas, ke tio estas unu el ŝercoj de Carlo kaj ridis. Mi poste en la hotelo trovis mian nomslipon en mia mansako……


Mardo

Marde postagmeze mi kun knabinoj iris al delfenarejo. Por neprecizaj informoj ni atendis du horojn ĝian malfermon. Sed knabinoj estis tre kontentaj, admiris ekzercon de la delfenoj kaj ni ĉiuj diligente fotis. Unu mia foto de delfeno, kiu saltas tenante pilkon ricevis premion en gazeto.


Merkredo

Merkrede estas ĉiutaga pilgrimo al Osimo. Tie vivis en 17- a jarcento sankta Jozefo el Kupertino, patrono de studentoj. En monaĥejo estas fotoj de gestudentoj eĉ kopioj de diplomoj,pro kiuj ili dankas al la sanktulo. Tagmanĝon ni havis en papersaketo kaj manĝis ĝin en parko. Ni havis du bulkojn kun salamo, pomon kaj akvon. Esperantistoj el hotelo MARSELLI ricevis unu bulkon kun ŝinko, unu kun butero kaj marmelado. Sed P Gabrielo ricevis unu sekan, duan kun butero, marmelado eĉ kun ŝinko. Bonan apetiton! Post „tagmanĝo la knabinoj interbabilas kun Bruno el Madagaskaro.Li aspektas kiel 15 jara knabo, sed jam estas 39 jara. Li respondas knabinajn demandojn kaj rakontas ankaŭ pri tio, kiel li laboris dum 10 jaroj en granda paroĥo. Li ĉiutage iradis de unu al alia preĝejo distancon 10, 20 aŭ 30 km perpiede. De vilaĝo al vilaĝo gvidas nur perpieda vojeto. Antaŭ forveturo en urbon Rimini estis en Madagaskaro tutlanda E-kongreso, Bruno montris al ni fotojn el ĝi. Kiam Bruno volis forflugi , iris li disadiaǔi kun sia patrino 27 km piede. P Bruno estas malgranda kaj bruna, male P Gabrielo estas granda kaj sufiĉe nigra. Dumvoje reen el pilgrimo li preparis kanton pri IKUE. Refreno kantis gaje tuta buso:“IKUE mia, mi amas vin.“Gabrielo elpensis multajn strofojn pri kongreso, pri danco de knabinoj, pri ronkado de kun - loĝantoj, pri bruo de traveturantaj aŭtomobiloj ……Li kantigis kaj ridigis ĉiujn en buso.


Ĵaŭdo

Ĵaŭde allogis knabinojn eĉ min San Marino. De stacidomo veturas buso al ĝi ĉiun horon, Por ni ne!Ni atendis 2 horojn. Por trarigardo de San Marino ne estis sufiĉe da tempo kaj malgraǔ tio ni malfruiĝis al vespermanĝo. Feliĉe bona virino en hotelo kaŝis ĝin por ni. Vespere knabinoj kantis kaj dancis por pastro Duilio Magnani, kiu estas „ĉefa motoro „ de Esperanto en Rimini. Li estis 80 jara.


Vendredo

Vendrede eblis viziti „Etan Italion.“Sed al la knabinoj jam mankis eurojn. Simon Smits el Nederlando aĉetis por ili enirbiletojn. Ni admiris konstruaĵojn el Italio en etaj modeloj, eĉ el Eŭropo paŝante ĉirkaŭ ili, eĉ veturante supre en speciala trajneto. Interesa estis ŝipveturado en „Venezio“.La ŝipeto estis portita per akvofluo sen ŝipestro kaj ni vidis belajn veneziajn domojn, aŭdis muzikon eĉ bruon el restoracio. La knabinoj preferis ŝipan vojon en tobogano, kiun ili ripetis kelkfoje. Tiun ĉi interesan tagon kaj tutan kongreson finigis koncerto de itala ĥoro en E-katedralo kaj E- kantoj de Cecilio- kantistino el Brazilio.


Sabato

Sabate ni ankoraŭ eluzis maron. Vespere ni atendis nian ruĝan buson. Vane.Trifoje traveturis čirkau ni blanka buso – etaĝa. Ĝi nin serĉis kaj veturigis nin hejmen plenajn de impresoj.






Pollando 2008



13. 6. - 16. 6. 2008
Rybnik

Zdenka, Klára, 8 infanoj




Vendredo

Vendrede tagmeze kunvenis 8 infanoj el E-grupo ĉe E-rondeto AMIKECO el Česká Třebová, ilia instruistino Zdenka Novotná kaj ankaŭ helpantino Klárka en stacidomo. Ili tre ĝojis renkonti kun pola E-grupeto VERDA ARBETO en Rybnik. La vojaĝo ne estis tro agrabla, trajno estis tro plena. Sed je la 17-a horo ni jam estis en Rybnik kaj tie atendis nin geamikoj bonvenigante nin. Kunlaboro inter pola instruistino Teresa Konsek kaj gvidantino de ĉeĥa grupeto Zdenka Novotná daŭras jam 5 jarojn. Teresa preparis belan programon.


Sabato

Sabate matene ni kun ŝi kaj polaj E-infanoj veturis en urbon Ustroň sub monto Čantoryja. Čantoryja estas tre konata de Esperantistoj. Unufoje en jaro kunvenadas sur ĝia pinto Esperantistoj el Pollando, Slovakio kaj Ĉeĥio.

Ni iris al ZOO en arbaro sur ĝia deklivo. Ĉe enirejo eblas aĉeti manĝaĵon por bestoj. Ili estas tre malsovaĝaj, voras el infanaj manoj, kuras al la infanoj. Unu cervo estis malkontenta kun plenmaneto de la nutraĵo, ŝtelis de nia knabino tutan saketon kaj forkuris.

Je la 11-a horo komencas nutradon de rabobirdoj sur granda herbejo en arbaro. Du birdflegistoj rakontas pri la rabobirdoj kaj sinsekve nutras akcipitron, falkon, vulturon, neĝan strigon, aglon. Ili kaptas ĵetitajn viandopecojn flugante aŭ manĝegas sidante sur mano de la flegisto en ganto.

De herbrejo situas por la infanoj interesa fabela vojeto. Vi povas puŝi butonon de unu el 14 “vitroŝrankoj”. Tuj estas interne lumo kaj moviĝas figuroj el fabelo Ruĝa ĉapelo, Sep nanoj, Katviro en botoj, Křemílek a Vochomůrka kaj el aliaj. La fabela vojeto finas ĉe granda ludejo kun balanciloj, dekliva rondo, ŝnurego, saltbenko, trarampejo. Vi vidas, ke infanoj trovis tre belan, interesan lokon. Ili ne volis foriri, sed je la 14-a horo nin atendis tagmanĝo en restoracio. Post ĝi surprizis ĉiujn eĉ Teresa-n sinjorino el Vojaĝa oficejo, kiu veturis kun ni en buso. Ŝi donacis al ĉiuj senpage vojaĝon per kablotramo supren sur pinton de Čantoryja kaj reen. La infanoj estis entuziasmaj, sed por mi estis terura afero pendi sur labila seĝeto super altaj arboj. Post ludoj kaj ripozo sur monto ni trarigardis eĉ urbon Ustroň, kie estis folklora festivalo. Ni admiris sileziajn dancojn. Refreŝiĝitaj per glaciaĵo ni reveturis en Rybnik.


Dimanĉo

Dimanĉe restis antaŭtagmeze ĉeĥaj infanoj en polaj familioj kaj vizitis kun ili preĝejon. Posttagmeze ni kun pola grupeto promenis tra Rybnik. Teresa montris al ni la urbon el tegmento de nova vendejdomo. Iomete ni uzis pluvon. La pluvo vanigis planitan tendarfajron.


Lundo

Ni iris en lernejon, kie instruas Teresa. Ŝi montris al ni sian silezian muzeon, natursciencan klason kun bestoj kaj fiŝoj, gimnastikejon, kie ni kunvenis kun polaj E-infanoj. Ili montris al ni, kion ili el Esperanto konas. Ni aŭdis belajn E-kantojn. Ankaŭ la infanoj el Česká Třebová kantis, rakontis kaj ludis fabelon Esperante. Ambaŭ grupoj konkursis en Esperanto.

La tempo tro rapide kuris. Posttagmeze ni disadiaŭis kaj forveturis hejmen. En estonta jaro ni kunvenos kun polaj geamikoj en Česká Třebová. Nur ni timas, ke nia programo ne estos tiel interesa.


Fringoj 2007



5. - 17. 4. 2007 
Paris - Baugé - Gresillon
 
Zdenka, Pavel, Denisa, Kateřina Ch., Kateřina M., Veronika, Hedvika, Žaneta, Jitka, Michaela, Marie kaj Aniko 

FOTOGALERIO

En tiu ĉi jaro mi aliĝis miajn E-infanojn, kiuj promesis al mi ĉiutage lerni po kvaronhoro Esperanton, por ĉeesti FRINGOJN en Grezijono de la 7-a ĝis la 14-a de aprilo 2007. /F-esta R-enkoto IN-ternacia de G-eknab-OJ/. Veturis kun mi ankoraŭ mia frato Pavel/60/ kun gitaro. De januaro ni ekzercis kantojn, dancojn, fabelojn kaj precipe ankaŭ Esperanton. Knabinoj Denisa Pavlišova, Kateřina Chudá, Kateřina Morkesová, Veronika Rerychová, Hedvika Švendová, Žaneta Janďourková, Jitka Rybková, Michaela Hanušová kaj Marie Sejkorová estis ne nur el Česká Třebová, sed ankaŭ el vilaĝo Opatovec, Třebovice, eĉ el urbeto Brandýs n/Orlicí. Multaj malfacilaĵoj nin renkontis. Ni planis veturi en Parizon kaj reen per buso. Malgraǔ mendo de biletoj por ĵaǔdo la 5-a de aprilo jam en decembro, ni ne ricevis ilin. Ni devis uzi trajnon duoble pli kostan, ĉar buso por ni estis nur en vendredo. Kiam mi elspiris, ke mi jam ĉiujn vojaĝbiletojn aĉetis, alvenis el Hungario peton, ke mi kunprenu 11jaran knabinon Hegedus Aniko Lilla, ĉar hungara 20 persona grupo ne alveturos. Ni denove devis serĉi, ĉu estas sidloko por ŝi en la trajno, ĉu estas vojaĝbileto en buso reen.


Ĵaŭdo

Ni forveturas el Česká Třebová je la 15-a horo, patro kun Aniko alveturis ĉirkaŭ 11-a horo. Aniko havis jam ĉiujn biletojn, nur la bileto de Prago al Frankfurto al ŝi mankis kaj patro volis aĉeti ĝin kun sia bileto en Hungarion en Česká Třebová. Mi forgesis peti bileton por Aniko de li, ĉar en stacidomo estis por adiaǔi kun infanoj ne nur gepatroj, sed ankaǔ avinoj, gefratoj eĉ hundoj. Krome la hundoj demandis al mi aliaj je multaj aferoj. Ke mi ne havas la bileton por Aniko mi rimarkis en trajno el Prago al limo. Mi esperis, ke ĝin havas Aniko. Sed ŝi serĉis ankaŭ vane. Mi devis pagi 204 kronojn. „En Germanio de limo al Frankfurto vi pagos pli multe!“ ĝojigis nin konduktorino. Mi estis iomete maltrankvila, Aniko preskaŭ ploris. De limo ni veturis jam nokte. Kvankam alvenis unu post alia 3 konduktoroj, ili ne kalkulis infanojn kaj ne volis pagi monpunon. Ni estis feliĉaj.



Vendredo

En najbara kupeo mi jam vespere trovis Jules, francan konatulon de mia bofilino Dáša. Li promesis al ni trovi en Frankfurto trajnon al Parizo, ĉar per tiel sama trajno li veturis al Metz. Vere tie ni en ordo trovis la trajnon, mi eniris unua tirante valizon. Mi volis montri al knabinoj iliajn sidlokojn. Ili estis al fino de vagono. Kiam mi demandis mian kofron, iu el knabinoj al mi diris, ke zorgos pri ĝi. Sed kiam mi kalkulis valizojn, mia mankis. Ĝi staris ĉe relo antaŭ pordo de vagono. Pavel rapidis ĝin preni, sed nur li eliris el la vagono, la trajno fermis pordojn kaj forveturis. Tiel mia frato Pavel sen ĉio restis nur kun mia kofro en Frankfurto. Mi demandis Jules, kion fari. Li iris al trajnestro kaj alvenis kun propono, ke ni cxiuj restu en esonta stacidomo kaj sendu unu knabinon kun bileto al Pavel. Sed mi ne jesis. La knabino povus perdiĝi. Ni povas nur ĉiuj kune reveturi. Jam estas tie unua stacidomo. Ni rapide eliras. Mi vidas kofron. Tio estas mia! Kun kies kofro restis Pavel en Frankfurto? Mi prenas ĝin kaj eliras, sed en lasta momento krias Jules, ke mi prenas lian kofron. De la konduktorino ni ricevas bileton kun la skribo. Ni ĉiuj povas veturi Frankfurton senpage. La trajno al Frankfurto veturos sur alia relo. Knabinoj volis uzi lifton-nefunkciis. Ili piediris ŝtuparon supren kaj malsupren. Post kelkaj minutoj ni reveturas Frankfurton. Tie ni trovis Pavel en unua atendejo, kien ni eniris. Volante sendi e-mailon al Líba, Joelle kaj ĉeforganizantino Elizabeth, ni „perdis“ monon ĉe du komputiloj en stacidomo kaj du en interreta kafejo, kie mi fine kun knabinoj sukcesis./Sed ĉiuj tri ricevontinoj poste al mi diris, ke ili nenion ricevis./

Parizon ni atingis je la 17-a horo. Antaŭ nia elvagoniĝo ni devis purigi kupeon, ĉar Hedvika manĝis tro da oranĝoj kaj ŝia stomako protestis. En Parizo nin fidele atendis Líba kaj Joelle. Kun ilia helpo ni atingis “Centre d´herbergment Kellermann“ 17-75013 PARIS. Ni ricevis ĉambron por 8 kaj por 4 personoj. Joelle helpis al mi pagi, sed la prezo ŝajnis al mi nekredebla alta./ Elizabeth al mi pli poste klarigis, ke ni pagis ankaŭ por ne alveturinta hungara grupo kaj monon al mi redonis./


Sabato

Matene ni trankvile manĝis nesciante, ke jam atendas nin buso antaǔ nia tranoktejo. Iomete nin malfruigis nefunkcianta lifto. Finfine ni sidis kun Luis kaj 3 knabinoj el Portugalio, kun Mihai kaj 6 knabinoj el Rumanio, kun Elizabeth kaj Gerard kun francaj geknaboj en buso el Bondy al Gresiljono. Kiam ni atingis Baugé, buso restis en mallarĝa strateto. Dum longa tempo ĝi liberigadis sin. En kastelo atendis nin tre oferemaj homoj: Francine, Jeanik kaj geedzoj André kaj Brigitte. Jeanik filmis, falĉis herbon, riparis kaj kun Francine ili zorgis pri ĉio. André kun Brigitte zorgis pri manĝo kaj ordo. Ili atendis nin kun bongusta tagmanĝo. Poste ni estis loĝigitaj en la kastelo. Knabinoj sentis sin kiel princinoj. Ankaŭ al ili plaĉis bona manĝaĵo kaj bela programo.

Ĝistagmeze ili povis elekti el du atelieroj. En oranĝa estis: “Kleraj Strutoj“ kun Elizabeth, „Cindrulino“-fabelo kun Louis, “Kvar sezonoj“ danco kun mi. Post duonhora pauzo estis en verda ateliero:“Dancoj kantataj“ kun Elizabeth, “Zozo“-teatraĵo kun Gerard, „Ĉeĥaj dancoj“ kun mi. Tiuj ĉi atelieroj daŭris dum tuta semajno. Post tagmanĝo estis tempo por ludoj aŭ ripozo kaj de 14.30 estis du posttagmezaj atelieroj, ne por tuta semajno. En unua povos infanoj fari meblaron por pupetoj kun Pavel, ludi fabeletojn kun mi, kanti kun Luis aŭ Mihái, lumĝongladi kun Elizabeth. En dua estis ebleco fari kun Luis ĉokoladajn kolbasojn, pentri kun Mihái, danci „Inspektora enketo“ kun Elizabeth, ornami mielkukojn kun mi, fari bestetojn el koraletoj kun Ĵaneta, fari gazeton, prepari ekspozicion ktp. Inter miaj dancoj ĝistagmeze alvenadis Pavel kun gitaro instrui kantojn.

Post vespermanĝo kunvenadis infanoj por ludi kaj kanti. Ili ellitiĝis al la 23-a horo. Unuan nokton mi por malvarmo ne povis dormi. En la kastelo estis malvarme. Sed la vetero estis varma, ni varmigis dum tago la ĉambron per malfermita fenestro.

Dum tagmezo kunvenadis plenkreskuloj por kafepauzi kaj plani kun Elizabeth aǔ solvi problemojn. Mia problemo estis, ke mi puŝis malbonan butonon ĉe magnetofono. Malaperis parton de muziko el miaj dancoj. Mi devis tiun parton kanti.


Lundo

Marie kuris sen ŝuoj en kastela ĉambro kaj en piedon pikis ligneron. Pavel eltiris ĝin.


Mardo

Vespere havis Marie febron. Francine vokis al kuracisto. Poste veturigis Marie kaj min en hospitalon 20 km de la kastelo. Kuracistan helpon tie atendis multaj homoj. Al Marie devis la kuracisto distranĉi piedon, eltiri kaŝitan pecon de lignero kaj kudri vundeton. Poste ni serĉis apotekon por medikamentoj. Tie ĉi ne estis malfermita, en Baugé ankaŭ ne, servis alia apoteko en mala direkto 15-20 km de Baugé. Sed vane Francine sonoris. Neniu malfermis. Francine vokis al policanoj, vane. Ni restis sen kuracilo.


Merkredo

Marie restis en lito kaj Francine havigis la kuracilon. Matene vomis Denisa kaj estis pala. Ankaŭ ŝi restis en kastela lito. Ambaŭ knabinoj dormis ĝis tagmezo. Sed poste jam estis freŝaj kaj povis esti inter aliaj infanoj.

Elizabeth estis tre diligenta. Kvankam ŝi malbone vidas, dum nokto kudris teatrajn kostumojn. Ankaŭ mi ricevis „noktan“ taskon: flavan jupon por Marie al „Kantoj dancantaj“.


Ĵaŭdo

Mi jam ne havis atelieron, ĉiuj mielkukoj jam estis ornamitaj. Mi vizitis kun Hedvika, du Katarinoj, Aniko, Jitka, Denisa kaj Mariana el Portugalio urbeton Baugé. Al Aniko tie riparis okulvitrojn kaj al mi fotoaparaton. Ni admiris Domon de grafino Anna kaj belan floran ornamon.


Vendredo

Ĝistagmeze estis planita provo de festa vespera programo. Kiel ĉiam, ni ne sufiĉis tion fari. Alveturis gastoj. Inter ili mia amikino Paulette, kiu antaŭ 12 jaroj gvidis infanajn kunvenojn en kastelo Grezijono. Ŝi alveturis kun E-infanoj. Miaj infanoj babilis kun ili kaj iuj infanoj trovis gekorespondantojn.

Post la 18-a horo komencis programo antaŭ la kastelo. Por bonvenigo ĉiuj kantis kanton kaj poste knabinoj dancis en tri sespersonaj rondetoj. En meza rondo estis 6 ĉeĥaj knabinoj en naciaj kostumoj, dekstre Ĵaneta kun rumanaj kaj francaj knabinoj, maldekstre Veronika kaj Jitka kun rumanaj knabinoj. Alvenis iaj ĵurnalistoj, eble aperis foto en franca gazeto. Poste miaj knabinoj rapide ŝanĝis vestojn dum kanto de rumanaj knabinoj. Ili povis komenci ludi fabelon „Pri knabeto Bubeto“. Tion ili ludis antaŭ la kastelo. Poste ĉiuj iris en salonon Zamenhof. Tie daŭris programo: Beleckonkurso de Strutoj, fabelo “Katideto“, Inspektora enketo, teatraĵo „Zozo“.

Iomete malfrue komencis bufedo por ĉiuj. Al la 21-a horo komencis dua parto de programo per nia danco „Kvar jarsezonoj“. Publiko povis audi dialogojn, kantojn, vidi dancojn, lumĝongladon kaj teatraĵon „Cindrulino“. Miaj knabinoj estis preskaŭ en ĉio. Ekzemple en Cindrulino ludis malbonajn fratinojn Kateřina M. kaj Denisa, feinon Hedvika, princon Veronika. Aniko, kiu tre bone konas Esperanton, ludis ĉefan rolon en Zozo. La programo finis per kanto „Dek Esperantaj infanetoj“.


Sabato

Ni pakis, post tagmanĝo ni disadiaŭis kaj forveturis. Vespere ni jam estis en Bondy gastitaj en klubejo de Esperantistoj. Ni al ili kantis. Ni tranoktis en Bobigny proksime de hospitalo Avicenum kun portugala grupo. Ili forflugis dimanĉe posttagmeze.


Dimanĉo

Rumana grupo kun Mihái estis ĉe Elizabeth, kun kiu ili vizitis Parizon. Ni veturis al fontano de s. Michel, kie nin atendis Líba. Ŝi nin gvidis al Sacre Couer, kiun vizitis mi, Pavel, Denisa, Jitka, Hedvika kaj Veronika. Aliaj iris kun Líba al placo de pentristoj. Poste ŝi devis forveturi, sed la placon vizitis Pavel kun interesantinoj denove, Ĵaneta estis pentrita. Poste ni volis atingi Eiffel turon. Líba montris al ni bushaltejon, sed la buso ne veturis. Turon ni atingis per metroo. Knabinoj preferis bani sin en bazeno sub turo, nur du Katerinoj, Míĥaela kaj Ĵaneta volis viziti la turon kun mi. Bedaŭrinde, ni elektis tiun „piedon“, kien supreniras homoj perpiede. Mi mem atingis nur 1-an etaĝon kaj estis treege laca, tri knabinoj estis en dua. Reveninte al fontanoj, ni de longe ne povis trovi grupon kun Pavel. Al Notre Dame, kie atendis nin Elizabeth, ni alvenis kun pli ol hora malfruiĝo. Ni kunvenis kun grupo de Mihái. Infanoj admiris artistojn, sed mi kun Elizabeth iris trovi panon por vespermanĝo. En vendejo estis nur unu pano, ni bezonis almenaŭ 6. Oni proponis atendi kvaronhoron por baki. Kvaronhoro daŭris unu horon kaj mi poste en varma vetero portis panojn eltiritajn el forno.

Vespere ni atingis nian tranoktejon, ĉiuj rapide duŝis kaj poste ni planis, kion rigardi lunde ĝistagmeze.


Lundo

Ni vizitis Les Halles kaj vidis Pompideau centrum, muzeon de moderna arto kaj akvo kun ludiloj. Infanoj aĉetis tie lastajn memorindaĵojn por gefamilianoj eĉ geamikoj. Ni revenis, prenis valizojn. Elizabeth bonege al ni skribis, kiel atingi busstacidimon Gallieni. Sed kun valizoj ne estis bona veturado. Kateřina M, Marie kaj aliaj du knabinoj estis „kaptitaj“ per pordoj de metroo. Kaj la plej belan „teatraĵon“ prepa- ris por homoj en la metroo mi antaŭ eliro el ĝi. Pavel tiris krome du dorsosakojn grandan sakon kun niaj teatraĵoj. Mi havis lian gitaron, dorsosakon, mansakon, sakon kun donaco por miaj amikinoj Anne-Marie kaj Nikol kaj mi tiris propran kofron. Mi ne povis teni, La kofro verŝajne saltis suben kaj mi falis dorsen. Pavel estis lasta, rapide serĉis ion por halti moveblan ŝtuparon. Li vidis nenion. Rapidis supren per normala ŝtuparo helpi al mi stari. Malantaŭe mi suprenveturis 3-4 infanoj. Aliaj kun dislarĝitaj okuloj restis sub ŝtuparo. Pavel finfine supre helpis al mi kaj alkurinta dungito el metroo, kiu portis por si kafon, haltis la ŝtuparon. Rapide forportis la kafon, kiam mi volis apude meti la gitaron.

Rezulto-disŝirita mansako, iomete batita kofro, dispecigita ceramiko por amikinoj. Sed nenia vundo. La amikinoj helpis al ni enbusiĝi kaj mi povis kun ili babili dum unu horo. Nia buso atendis la buson el Londono. Al infanoj treege plaĉis tiu ĉi aranĝo kaj ni feliĉe atingis hejmon marde 17.4.2007, Aniko merkrede.





IKUE kongreso Velehrad 2006



8. - 15. 7. 2006 
Velehrad

Zdenka, Jitka

FOTOGALERIO


De la 8-a ĝis la 15-a de julio 2006 realiĝis 59-a kogreso IKUE en Velehrad. Kongresa temo estis: EŬKARISTIO – RENKONTO KUN JESUO KRISTO. Tiu temo estis ankaŭ en kongresa emblemo. Mi estis kun du aliaj gerondetanoj – Maruška jak Lojza – en Kongresa organiza komitato. La plej multe da laboro ol ĉiuj aliaj 7 gekomitatanoj por la kongreso faris mem prezidanto de la komitato kaj ankaŭ przidanto de Ĉeĥa sekcio eĉ monda IKUE Miloš Šváček. Lojza kaj Maruška veturis al Velehrad jam vendrede helpi kun preparo, sed mi volis kunpreni 3 infanojn, do mi devis alveturi nur sabate. Sed du el ili por malsano restis hejme kaj mi veturis nur kun unu, okjara Jitka.

En programo estis ĉiutage preĝo de rozario kaj sankta meso. Al kongresa temo estis multaj prelegoj precipe ĝistagmeze. Mi ne ĉeestis ilin, ĉar mi ĉiam ĝistagmeze zorgis pri infanoj. En la grupo estis nur du ĉeĥaj knabinoj-Jitka kaj Eliška- kaj 5 hungaraj infanoj el familio de diakono Kirsch János. En akcepteja salono, kie ni kunvenadis, alvenis iam panjo de infanoj Agota kaj belajn kantojn al la infanoj instruis Elizabeth el Pollando.



Mi ĝuis belan atmosferon de baziliko en Velehrad. Tuj dimanĉe je la deka komencis solena inaŭgura sankta meso kun ĉefcelebranto ĉefepiskopo Jan Graubner el Olomouc. Ĉe altaro estis kun li ses pastroj-Esperantistoj kaj diakono el kvin diversaj landoj. / Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Litovio, Pollando /. E-vortojn al konataj kantoj ricevis ĉiuj, kiuj alvenis en la bazilikon, kaj la preĝejo tondris per E-kanto.Simile tio estis vendrede, kiam per s. meso finis kongreson ĉefepiskopo K.Otčenášek el Hradec Králové. En pilgrima domo Stojanov estis kongresejo kaj tie kunvenis pli ol 100 gesamideanoj el 10 landoj. Estas multaj eblecoj paroli esperante.

Tuj lunde ni konatiĝis kun pilgrimloko Velehrad kaj  ĝia historio, aŭdis při sanktuloj Cirilo jak Metodio, patronoj de Eŭropo. Marde posttagmeze ni vizitis grandmoravian preĝejon de sankta Johano, ni admiris azenon, kiu el proksima ĝardeno „kriis“, kiam nia gvidanto Jan Kalný rakontis pri konstruado de la preĝejo. De tie ni iris en Arĥeologian Skansenonen Modrá, kiu estis kiel preĝejo nur 2 km de Velehrad. Sed homoj portis pluvombrelojn kontraŭ tro akra suno. En skanseno staris nobela palaco kaj ene statuoj el bapto de princo Bořivoj. En iuj aliaj domoj ni vidis metiistoj –forĝistoj, potistoj-/ne statuoj /, kiuj laboris kiel en estintaj tempoj.

Senĉese estis tre varmega vetero, mi devis tage kvarfoje duŝi min. Iam ni eluzis naĝadon en fajrobrigadista baseno, de kie elpelis nin minaco de fulmotondro. Jaŭde ni veturis per du busoj  en preĝejon kaj kastelon en Valtice, en kastelon kun belega parko en Lednice kaj en Templanajn Vinkelojn en Čejkovice. En la parko ĉe la kastelo Lednice „kaptis“ nin forta  pluvego kaj multaj gesamideanoj estis malsekaj.Nur kelkaj sufičis kaŝi sin en busoj. Mi feliĉe havis pluvmantelon kaj Jitka, pri kiu mi zorgis, prenis ankoraŭ alian pantalonon . Ni veturis al Čejkovice ,kie esta Templanaj Vinkeloj. Tie ni trarigardis ilin, gustumis diversajn specoj de vino, kantis, vidis la plej grandan barelon en nia lando. Tie estis agrable malvarme, sed iuj restis ekstere por sekigi sin per suno.

E-geedzoj Milan jak Jaqueline Sveda el Kanado volis viziti skulptiston Otmar Oliva,kiu ornamis kapeleton por papo Johano Paŭlo II en Vatikano. La skulptisto loĝas en Velehrad. Jaqueline ankaǔ faras statuetojn el duonjuvel-ŝtonoj. Mi povis iri kun ili viziti hejmon de familio Oliva. Ni en ilia domo estis bone akceptitaj de Otmar jak lia edzino, ni sentis tie nin bone. Ni vidis tie laborejon, fornelon, vakson, statuojn, sonorilojn jak multajn interesajn aĵojn. Otmar Oliva montris al ni laboron kun statuo de komenco ĝis fino.. Mi estis feliĉa vidi tion.

Vespere ĝojigis nin koncertoj. Dimanĉe kantis kun orgeno en baziliko M.Smyčka, merkrede en kapeleto de Stojanov Anjo Amika, marde alveturis folklora grupo kun muziko, dancoj kaj kantoj. Alveturis ankaŭ infanoj el Ratíškovice, kun kiuj ĝemeliĝis miaj E-infanoj, ĉi tie kanti kaj danci.

Dum kongreso realiĝis kunveno de E-junularo. El Praha alveturis studento kun trimonata bebo. Knabeto nomiĝis Tobiáš kaj patro lin portadis alligitan sur brusto senĉese kune kun si. La paĉjo tre bone zorgis pri la fileto. Panjo tuj post nasko de Tobiáš malsaniĝis kaj zorgo pri bebo restis por la paĉjo. Tobiáš kun li ĉeestis sanktan meson, koncerton, filmon. Pli aĝa estis dekmonata Elizabeth, kiu alveturis kun gepatroj el Francio. Sed la kongreson ĉeestis ankaŭ gesamideanoj pli aĝaj. Fratulino Hedvika estas 86 jara. Dum bunta adiaŭa vespero ŝi kantis tre gaje.Kiam ŝi ne povis ekkanti „altecon“, montris per mano alte. Ĉiuj ridis al tiu prezentado. Ankaŭ aliaj gesamideanoj preparis prezentadon. Kantis  kelkaj kantoĥorj naciaj / pola, litova, itala, germana / eĉ internaciaj. Mi iam ne sciis, kion anonci. Inter prezentado ludis infanoj el  Familio Studený diversajn muzikilojn. Mi enkondukis programon. Ankau infanoj prezentis sin. Ili montris, kiel ili konas kolorojn, kantis: Koboldeto, koboldeto…kaj Patro Laurenco havis cent infanoj……Infanoj devis fari ĉion kiel patro, kun infanoj faris tion ankaŭ publiko. Poste la infanoj ludis fabelojn: Domo, dometo kaj Granda beto. Al lasta fabelo mankis geaktoroj, mi devis fari avon, Agota avinon.

Ni sidis sur korto, jam estis mallumo. Estis malfrue, restis nur lastaj numeroj de programo. Sian poemon volis deklami samideanino el Litovio. Mi rapidigis ŝin, sed poste mi bedaŭris. Ŝi diris, ke poemo estas mallonga, sed antaŭparolo longa. Ŝi „perdis“ du filojn. Pli aĝa ĉion vendis, monon disdonis kaj foriris Finnlandon al la plej severa ordeno.Monaĥoj tie ne povas kune paroli, ofte fastas, malmulte manĝas kaj vivas en tre simplaj vivkondiĉoj. Post nelonga tempo foriris pli juna filo kiel misionulo en Afrikon. /Rwanda/  Al panjo skribis:“Ĉirkaŭrigardu, en mondo Vi trovos multajn junajn homojn, kiuj anstataŭos Viajn filojn!“ La panjo ne kredis.Sed dum la kongreso ŝi ekkonis, ke la filo ne mensogis. Per la poemo ŝi dankis al juna familio el Francio, al du ĉeĥaj jak al unu slovaka junulo.



Anglio 2006



23. 6. - 4. 7. 2006 
London - Stroud - Oxford

Zdenka, Pavel, Klára, Matouš, Miluška, Iveta, Anežka, Markéta, Veronika, Nikola, Eliška, Karolina 

FOTOGALERIO



La 23-a de junio kunvenis en Praha nia E-grupo. Nun veturis pli aĝaj geanoj de grupo ĉe E-rondeto AMIKECO en Česká Třebová iuj, iuj estas miaj gelernantoj per skriba kurso: Klára, Matouš, Miluška, Iveta, Anežka, Markéta, Veronika, Nikola, Eliška, Karolina. Kun ili mi -Zdenka + mia frato Pavel.


Vendredo - Sabato

Ni enbusiĝis je la 18.30. La buso estis preskaŭ plena, ni sidis tute malantaŭe. Nokton ni travivis en buso, matene la buso veturis en trajno sub maro en Kanalo La Manche. Antaŭ tagmezo ni atingis Londonon. Tie nin jam atendis Helen Fantom kaj Belonia Gabalda. Mi restis kun Helen ĉe valizoj-ni havis ilin entute 26-kaj Belonia gvidis grupon por unua promeno en Londono. Estas sufiĉe da tempo. Nia buso al Stroud forveturas je la 16a horo. Ĉiuj revenis en ordo, nur Pavel gajnis kelkajn cistojn/hautvezikojn/ sur piedojn.

Stroud ni atingas je la 18.35. Neniu nin atendas. Pavel kaj mi rigardas ĉirkaŭaĵon: kinejon, etaĝan parkejon. Ne-niu nenie! Post duonhoro alvenas Elizabeth kun edzo David. Ili atendis en trajna stacidomo. Kiam alveturis trajno sen ni, Elizabeth telefonis al Helen per poŝtelefono. De ŝi eksciis, ke ni veturas per buso. David prenas la plej pezajn valizojn en aŭton kaj ni iras kun aliaj al hotelo Dawnfield. Tie ni loĝas en ĉambretoj de subtera etaĝo ĝis subtegmento .

Dimanĉo

Matenmanĝo estis je la oka kaj duono. Ĝi estas vere “angla”: ovoj, fungoj, viandoŝ, ŝinko, kornflakoj, lakto, marmelado, kafo, teo. Je la 10 horo Pavel, Zdena, Verunka kaj Markéta ĉeestis kun Ellizabeth sanktan meson en katolika preĝejo. Pastro bonvenigis nin. Elizabeth kunprenis E-biblion kaj montris al ni, kion legas pastro. Al ni plaĉis, ke tie estis multaj infanoj, kiuj pentris kaj poste alportis al altaro siajn desegnojn.

Alia parto de nia grupo iris ĉirkaǔ kanalo kaj trarigardis urbon STROUD. Posttagmeze ni piknikas kun Elizabeth, David kaj ilia filo Stefano. Poste ni iras rigardi feston de vaporo en parko. Malgranda vaportrajneto veturigas en parko infanojn eĉ plenkreskulojn. En urba muzeo ni vidas, kiel vivis loĝantaro en Stroud antaŭe. Post reveno en hotelon ni sur korto diligente ekzercas por prezentado en lernejoj.

Lundo

Post bongusta matenmanĝo ni veturas kun Ian Fantom, edzo de Helen –nia tradukisto- per lerneja buso en Stroud. En la lernejo, kie laboras Elizabeth, ni montras dancojn, fabelojn, kutimojn. Elizabeth poste montras al ni la lernejon, parolas pri programo Comenius en Esperanto kun Pollando, Turkio, Afriko kaj aliaj landoj, kiujn mi forgesis. En la lernejo ni vidas diversajn interesajn aĵojn. Dum tagmezo por ni lernejservisto preparis per ”unu svingo” tablon kun 12 seĝoj kaj ni ricevas manĝaĵon.

Jam konata buseto veturigas nin al alia lernejo. Ni estas en muzika ĉambro ĉe gimnastikejo. Instruistino alvenas kaj demandas, ĉu ŝi povas algvidi ankoraŭ pluajn infanojn. En tiu ĉi lernejo estas infanoj pli malgrandaj, sed tre interesas pri nia prezentado. Ili volas al ni helpi dum kutimoj / dancas dum antaŭfasta festo / kaj fabelo /tiras grandan beton/. Fabelon pri granda beto ni devas ludi dufoje, ĉar ĉiuj volas helpi. Tre sincere infanoj kun ni disadiaŭas. La lernejo situas supre kaj ni iras suben al haltejo de buso numero 20. Ne konante lokajn kutimojn, ni traveturas ĉirkaŭ hotelo Dawnfield sen halti kaj tre miras. Kial? Ni ne puŝis butonon. Klárka parolis kun ŝoforo kaj li decidis veturigi nin en STONENHAUS –fina haltejo-kaj dum vojo reen halti ĉe nia hotelo. Ian iomete ekdormis kaj poste treege miris, ke ni veturas en STROUD kaj ne el STROUD.
Niaj valizoj jam de mateno nin atendis preparitaj en televida ĉambro. Mi diris al infanoj, ke en Anglio ofte pluvas, ke ili prenu pluvombrelojn. Nun komencas pluvi. Alveturas Elizabeth kun David, kiu denove veturigas niajn la plej pezajn valizojn en pli malproksiman hotelon OAKFIELD. Nur mi ne komprenas, kiu pensis, ke mia pluvombrelo estas tre peza valizo kaj donis ĝin en aǔtomobilon. Kiam mi almenaǔ unufoje povus ĝin uzi, mi iras kun mia kofro en pluvo. OAKFIELD al ni tre plaĉas, aspektas kiel bela kasteleto en ĝardeno. Ĉiu ĉambro estas en ia koloro. Nia estas viola, kiel miaj hejmpantalonoj. En la domo estas ankoraŭ kvin koloraj ĉambroj, granda kuirejo, loĝoĉambro, ĉambro por ludoj, manĝejo, ejo por lavi tolaĵojn. Tion ni eluzas. Ĉiuj alportas malpurajn aĵojn al Klárka, kiu lavas. Elizabeth alportas nutraĵojn por vespermanĝo kaj knabinoj kuiras kun ŝi.


Mardo

Al la naŭa alveturas buseto kaj en ĝi virino-instruistino de danca klaso. Ŝi havas 35 lernantinojn kaj tre bone ilin instruas. Ni estas en danca salono kaj ili volas vidi nur dancojn. Nenio alia el nia programo interesas ilin. Ili volas eklerni de ni naciajn dancojn kaj la instuistino pensas, ke bezonos niajn kvar dancantinojn dum tuta tago. Aliaj estas sen “okupo”, Klárka,Iveta,Anežka kaj Eliška senĉese denove montras unuan kaj duan dancon el Orienta Bohemio. Ili jam ne sentas piedojn. Mi vane petas Ian, ke li traduku, ke ni ne estas danc-grupo, sed precipe E-grupo kaj dancojn ni montras nur “rande”. Vane. Ian estis tre laca kaj ĉiam forgesis tion diri. Vizito en la lernejo finis je la tria. La instruistino verŝajne ne estis kun ni kontenta, sed estis tio miskompreno. Ni iomete trarigardis urbeton Stonenhaus kaj plaĉis al ni. Vespere vizitis nin Elizabeth.

Merkredo

Alveturas buseto el Glouchestro. Pri ni zorgas ĝia ŝoforo el lernejo de Thomas Rich”s. Li veturigas nin en Gloster, el la buseto ni vidas malnovajn burgajn barilojn ĉirkaŭ urbo, kanalon, ŝipojn kaj vizi-tas katedralon kun la plej granda preĝeja fenestro en Anglio. Ni veturas al unua lernejo, kiun mi jam konas el vizito antaŭ kvar jaroj. Tie estas tre “buntaj” gelernantoj /nigruloj, muslimoj, hindoj, judoj /. Por la lernejo restis malmulte da tempo, nur duonhoron. Tie nia grupo prezentas nur dancojn, fabelon pri Peĉuleto kaj pri Granda beto kun helpo de gelernantoj eĉ kantojn. La ŝoforo poste veturigas nin en lernejon de s. James. En tiu lernejo oni atendis ĉeĥan grupon kaj alvokis ĉeĥan patron de unu angla instruistino Otto Zeman. Kun li alvenis lia amikino el Ĉeĥio Lenka. Ili kun ni babilis kaj promesis al ni post prezentado montri ilian urbon. Ni formanĝis niajn provizojn. Alvenis tri infanoj, kiuj lernas Esperanton kaj montras al junularo la lernejon. Ni preparas nin por prezentado en gimnastikejo. Nia grupo al gelernantoj montras dancojn, kutimojn kaj unu fabelon. Ankaŭ Pavel ludas kaj kantas kun Miluška kaj Markéta. Dum kutimoj kaj fabelo infanoj al ni helpas kaj estas kontentaj. Kiel donacon kantas al ni sian lernejan himnon. Al ni la himno plaĉas. Poste alvenas Otto kun Lenka. Ŝoforo ilin kaj nin veturigas al busa stacidomo, sed ni ne tuj forveturas. Ni en grupetoj iras trarigardi urbon. Min, Pavel kaj Verunka gvidis ĉeĥa duopo. Ni denove vidis ŝipojn, kie normale vivas homoj, turnon eĉ levon de ponto, malnovan velŝipon, ŝipon levigatan en kamerkluzo, maristan preĝejeton, maliberejon por infanoj, malnovan levmaŝinon en dokoj. Vespere ni pakis valizojn.

Ĵaŭdo

Ni forveturas per buso je la 11a horo el ŝatata bela “kasteleto”. De haltejo ni iras al stacidomo, iujn la plej pezajn valizojn denove veturigas al stacidomo edzo de Elizabeth –David. La trajno alveturos post pli ol duonhoro. Ian jam ne estos kun ni. Sed mi uzas lian helpon eĉ tie. Mi sidigas al Ian du neparolemajn knabinojn, ke ili ekzercu Esperanton. Karolina tre malfacile kolektas vortojn kaj volante diri:”Tiu ĉi stacidomo estas verŝajne la plej malnova en Anglio.” Diris al Ian, ke “ĝi estas la plej malpura el ĉiuj en Anglio.” En DIDCOT ni ŝanĝas vagonaron, sed Ian daǔrigas rekte hejmen. Ni svingas al li. En Oxford atendas nin jam doktorino Kataline Hall. Ŝi gvidas nin en proksiman hotelon, kie ni lasas valizojn. Tie estis menditaj du seslitaj ĉambroj. Ni tuj iras kun Kataline en urbon viziti natursciencan muzeon kaj rigardi, “Hilda‘s kolegion”, kie la grupo prezentos sin vendrede matene. En la muzeo al ĉiuj plaĉis, nur kun varmega vetero ni ne estas kontentaj. 30 gradoj estas por Anglio tro. Vespermanĝon por ni preperis doktorino Marĵorie Boulton, eminenta kuiristino kaj E-verkistino. Ni atendas en ŝia ĝardeneto kaj laŭ ekzemplo de Kataline iuj eltiras herbaĉon. La vespermanĝo estis tre bongusta kaj babilado kun Marĵorie interesa. Ni admiras Kataline kaj Marĵorie, ke en sia aĝo estas tiel viglaj.

Vendredo

Ni riĉe en hotelo matenmanĝas kaj donas en aŭton de Kataline la plej pezajn valizojn. Mi ankaŭ estas al ili alkalkulita. Kataline en 82 jaroj bone ŝoforas. Post ne longa tempo ni kunvenadas en la universitata kolegio de Hilda kun nia grupo. Tie oni montras al ni bibliotekon kaj preĝejeton. Poste nia grupo dancas sur herbo sub granda arbo. En magnetofono estas baterioj pruntitaj de doktorino Boulton. Niaj gekantistoj kantas kaj el kutimoj montras Matouš kaj Verunka paskan kutimon. Mi transdonas donacon al Kataline kaj al aliaj alme naŭ marcipanojn, kiel en ĉiuj lernejoj. Post ripozo de iuj en parko kaj trarigardo de urbo de aliaj ni iras al bushalttejo kun valizoj kaj forveturas Londonon. Tie jam nin fidele atendas Helen kaj Belonia. Komune ni trovas hotelon, donas tien niajn valizojn en oklitan ĉambron. Ni kunprenas nur aĵojn por prezentado en Londona E-klubo. Ĝi estas en tre bela domo. Ĝuste tie oni ŝmiras necesejon. Sed nur unu el nia grupo algluis. Nia E-grupo montris naciajn dancojn, pantomimon Bono kaj Malbono, dancojn al jarsezonoj. Geklubanoj aŭdis kantojn kaj ludis kun ni fabelon pri Granda beto por du infanoj, kiuj estis en la klubo. Ni transdonis donacojn, sed pli multe ricevis. Poste ni sidis kun geklubanoj ĉe tabloj kaj komune babilis. Ni tie nin sentis agrable. Al hotelo ni alveturis al noktomezo. En oklita ejo restis Matouš, Iveta, Klára, Miluška, Markéta, Nikola, Anežka kaj Eliška. En seslitan ĉambron iris Pavel, Helen, mi,Verunka kaj Karolina. Tie do restis nur unu libera lito. Je la dua nokte alvenis du junuloj, kiuj volis tie dormi. Helen klarigis al ili, ke estas loko nur por unu .Ili foriris.

Sabato

Matenmanĝo tie ĉi ne estas tiel riĉa kiel en tri estintaj hoteloj. Helen estas kun ni, aĉetis tuttagajn biletojn por metroo kaj busoj. Ni veturas al Greenwich, sed pli frue ni vizitas barierojn en rivero Tamizo. En informejo ni ekscias pri granda inundo en 1953 kaj vidas modelon de la bariero kaj ĝian funkciadon. Oni al ni projekcias filmon pri konstruado de barieroj. Ni veturas al Greenwich, vizitas malnovan observatorion. Tie ni iuj staras sur meridiano nul de Greenwich. Post mallonga ripozo kaj manĝo en parko ni trarigardas maristan muzeon. Kiu volas, povas mem fari ondojn aŭ vidi maristajn vestaĵojn, vojon al norda poluso k.t.p.Post refreŝiĝo per glaciaĵo ni iomete admiras malnovan velŝipon. Helen al ni montras, kie ŝi laboris kaj londonajn dokojn el trajno. Ni veturas al hotelo. De tie iuj iras al stacidomo disadiaŭi kun Helen, aliajn serĉas vojon al giganta rado nomata Londona okulo. Post forveturo de Helen restis en nia ĉambro du liberaj litoj. Denove miskompreno! Vespere alvenis tri knabinoj. Mi ne konas angle, Helen estis for. Du knabinoj restis, unu foriris.

Dimanĉo

Nia hodiaŭa gvidantino estas Belonia, kiu estas el Francio, sed nun en Anglio studas. Ŝi nin gvidas tra parkojn al diversaj memorindaĵoj, al fontano de princino Diana, Albert Memorial, Royal Albert Hall, Welingtona pintarko kaj poste al reĝa palaco. Tie estas je la 11.30 ŝanĝo de gardiastoj kaj muzikistoj. Ni estas antaǔ Buckinghama kastelo longan tempon, la suno brilas tre aktive, ni estas ruĝaj. Poste ni marŝas al abatejo Westminster, al Trafalgara placo. Ni refreŝiĝas ĉe la fontano, kelkaj infanoj estas vestitaj en akvo, ĉar estas varmege. Poste ni serĉas katolikan preĝejon. Ho, ve, unu tie estas! Post unu horo komencos diservo. Ni vizitas ankoraŭ merkaton kaj kvaronhoron antaŭ la sesa ni atendas ĉe preĝejo. Neniu alvenas. Unu maljunulo anoncas al Belonia, ke sankta meso estas alie. Li mem forveturas per buso, ni sen biletoj restas sur strato. Fine ni iras piede. Belonia gvidas nin laǔ mapo. Kompreneble ni alveturas malfrue. Aliaj el nia grupo sukcesis ĝui Londonan okulon kaj estis feliĉaj. Ankaŭ ili trarigardis multe en Londono.

Lundo

Ni jam kun pakaĵoj de 9.30 ĝis 10.45 vane atendas nian hodiaǔan gvidanton Philip, ĉar Belonia laboris-sed vane. Ni portas la pakaĵojn en parkon kontraŭ la hotelo Royal Baysway Hotel sub tri grandajn arbojn. Pavel, mi kaj Karolina gardas ilin. Matouš kaj Eliška naĝas, Iveta kun Miluška promenas, Klárka, Anežka, Verunka,Nikola kaj Markéta aĉetas por vojo kaj tagmanĝo. Je la 16a ni forveturas al busa stacidomo -iomete komplike-kaj poste hejmen. Dankon al Elizabeth, David, Helen, Ian, Kataline, Marĵorie, Belonia jak al Londona E-klubo. Sen ilia helpo ni ne povus renkonti kun multaj afablaj homoj kaj ekkoni memorindaĵojn de Anglio.