Fringoj 2007



5. - 17. 4. 2007 
Paris - Baugé - Gresillon
 
Zdenka, Pavel, Denisa, Kateřina Ch., Kateřina M., Veronika, Hedvika, Žaneta, Jitka, Michaela, Marie kaj Aniko 

FOTOGALERIO

En tiu ĉi jaro mi aliĝis miajn E-infanojn, kiuj promesis al mi ĉiutage lerni po kvaronhoro Esperanton, por ĉeesti FRINGOJN en Grezijono de la 7-a ĝis la 14-a de aprilo 2007. /F-esta R-enkoto IN-ternacia de G-eknab-OJ/. Veturis kun mi ankoraŭ mia frato Pavel/60/ kun gitaro. De januaro ni ekzercis kantojn, dancojn, fabelojn kaj precipe ankaŭ Esperanton. Knabinoj Denisa Pavlišova, Kateřina Chudá, Kateřina Morkesová, Veronika Rerychová, Hedvika Švendová, Žaneta Janďourková, Jitka Rybková, Michaela Hanušová kaj Marie Sejkorová estis ne nur el Česká Třebová, sed ankaŭ el vilaĝo Opatovec, Třebovice, eĉ el urbeto Brandýs n/Orlicí. Multaj malfacilaĵoj nin renkontis. Ni planis veturi en Parizon kaj reen per buso. Malgraǔ mendo de biletoj por ĵaǔdo la 5-a de aprilo jam en decembro, ni ne ricevis ilin. Ni devis uzi trajnon duoble pli kostan, ĉar buso por ni estis nur en vendredo. Kiam mi elspiris, ke mi jam ĉiujn vojaĝbiletojn aĉetis, alvenis el Hungario peton, ke mi kunprenu 11jaran knabinon Hegedus Aniko Lilla, ĉar hungara 20 persona grupo ne alveturos. Ni denove devis serĉi, ĉu estas sidloko por ŝi en la trajno, ĉu estas vojaĝbileto en buso reen.


Ĵaŭdo

Ni forveturas el Česká Třebová je la 15-a horo, patro kun Aniko alveturis ĉirkaŭ 11-a horo. Aniko havis jam ĉiujn biletojn, nur la bileto de Prago al Frankfurto al ŝi mankis kaj patro volis aĉeti ĝin kun sia bileto en Hungarion en Česká Třebová. Mi forgesis peti bileton por Aniko de li, ĉar en stacidomo estis por adiaǔi kun infanoj ne nur gepatroj, sed ankaǔ avinoj, gefratoj eĉ hundoj. Krome la hundoj demandis al mi aliaj je multaj aferoj. Ke mi ne havas la bileton por Aniko mi rimarkis en trajno el Prago al limo. Mi esperis, ke ĝin havas Aniko. Sed ŝi serĉis ankaŭ vane. Mi devis pagi 204 kronojn. „En Germanio de limo al Frankfurto vi pagos pli multe!“ ĝojigis nin konduktorino. Mi estis iomete maltrankvila, Aniko preskaŭ ploris. De limo ni veturis jam nokte. Kvankam alvenis unu post alia 3 konduktoroj, ili ne kalkulis infanojn kaj ne volis pagi monpunon. Ni estis feliĉaj.



Vendredo

En najbara kupeo mi jam vespere trovis Jules, francan konatulon de mia bofilino Dáša. Li promesis al ni trovi en Frankfurto trajnon al Parizo, ĉar per tiel sama trajno li veturis al Metz. Vere tie ni en ordo trovis la trajnon, mi eniris unua tirante valizon. Mi volis montri al knabinoj iliajn sidlokojn. Ili estis al fino de vagono. Kiam mi demandis mian kofron, iu el knabinoj al mi diris, ke zorgos pri ĝi. Sed kiam mi kalkulis valizojn, mia mankis. Ĝi staris ĉe relo antaŭ pordo de vagono. Pavel rapidis ĝin preni, sed nur li eliris el la vagono, la trajno fermis pordojn kaj forveturis. Tiel mia frato Pavel sen ĉio restis nur kun mia kofro en Frankfurto. Mi demandis Jules, kion fari. Li iris al trajnestro kaj alvenis kun propono, ke ni cxiuj restu en esonta stacidomo kaj sendu unu knabinon kun bileto al Pavel. Sed mi ne jesis. La knabino povus perdiĝi. Ni povas nur ĉiuj kune reveturi. Jam estas tie unua stacidomo. Ni rapide eliras. Mi vidas kofron. Tio estas mia! Kun kies kofro restis Pavel en Frankfurto? Mi prenas ĝin kaj eliras, sed en lasta momento krias Jules, ke mi prenas lian kofron. De la konduktorino ni ricevas bileton kun la skribo. Ni ĉiuj povas veturi Frankfurton senpage. La trajno al Frankfurto veturos sur alia relo. Knabinoj volis uzi lifton-nefunkciis. Ili piediris ŝtuparon supren kaj malsupren. Post kelkaj minutoj ni reveturas Frankfurton. Tie ni trovis Pavel en unua atendejo, kien ni eniris. Volante sendi e-mailon al Líba, Joelle kaj ĉeforganizantino Elizabeth, ni „perdis“ monon ĉe du komputiloj en stacidomo kaj du en interreta kafejo, kie mi fine kun knabinoj sukcesis./Sed ĉiuj tri ricevontinoj poste al mi diris, ke ili nenion ricevis./

Parizon ni atingis je la 17-a horo. Antaŭ nia elvagoniĝo ni devis purigi kupeon, ĉar Hedvika manĝis tro da oranĝoj kaj ŝia stomako protestis. En Parizo nin fidele atendis Líba kaj Joelle. Kun ilia helpo ni atingis “Centre d´herbergment Kellermann“ 17-75013 PARIS. Ni ricevis ĉambron por 8 kaj por 4 personoj. Joelle helpis al mi pagi, sed la prezo ŝajnis al mi nekredebla alta./ Elizabeth al mi pli poste klarigis, ke ni pagis ankaŭ por ne alveturinta hungara grupo kaj monon al mi redonis./


Sabato

Matene ni trankvile manĝis nesciante, ke jam atendas nin buso antaǔ nia tranoktejo. Iomete nin malfruigis nefunkcianta lifto. Finfine ni sidis kun Luis kaj 3 knabinoj el Portugalio, kun Mihai kaj 6 knabinoj el Rumanio, kun Elizabeth kaj Gerard kun francaj geknaboj en buso el Bondy al Gresiljono. Kiam ni atingis Baugé, buso restis en mallarĝa strateto. Dum longa tempo ĝi liberigadis sin. En kastelo atendis nin tre oferemaj homoj: Francine, Jeanik kaj geedzoj André kaj Brigitte. Jeanik filmis, falĉis herbon, riparis kaj kun Francine ili zorgis pri ĉio. André kun Brigitte zorgis pri manĝo kaj ordo. Ili atendis nin kun bongusta tagmanĝo. Poste ni estis loĝigitaj en la kastelo. Knabinoj sentis sin kiel princinoj. Ankaŭ al ili plaĉis bona manĝaĵo kaj bela programo.

Ĝistagmeze ili povis elekti el du atelieroj. En oranĝa estis: “Kleraj Strutoj“ kun Elizabeth, „Cindrulino“-fabelo kun Louis, “Kvar sezonoj“ danco kun mi. Post duonhora pauzo estis en verda ateliero:“Dancoj kantataj“ kun Elizabeth, “Zozo“-teatraĵo kun Gerard, „Ĉeĥaj dancoj“ kun mi. Tiuj ĉi atelieroj daŭris dum tuta semajno. Post tagmanĝo estis tempo por ludoj aŭ ripozo kaj de 14.30 estis du posttagmezaj atelieroj, ne por tuta semajno. En unua povos infanoj fari meblaron por pupetoj kun Pavel, ludi fabeletojn kun mi, kanti kun Luis aŭ Mihái, lumĝongladi kun Elizabeth. En dua estis ebleco fari kun Luis ĉokoladajn kolbasojn, pentri kun Mihái, danci „Inspektora enketo“ kun Elizabeth, ornami mielkukojn kun mi, fari bestetojn el koraletoj kun Ĵaneta, fari gazeton, prepari ekspozicion ktp. Inter miaj dancoj ĝistagmeze alvenadis Pavel kun gitaro instrui kantojn.

Post vespermanĝo kunvenadis infanoj por ludi kaj kanti. Ili ellitiĝis al la 23-a horo. Unuan nokton mi por malvarmo ne povis dormi. En la kastelo estis malvarme. Sed la vetero estis varma, ni varmigis dum tago la ĉambron per malfermita fenestro.

Dum tagmezo kunvenadis plenkreskuloj por kafepauzi kaj plani kun Elizabeth aǔ solvi problemojn. Mia problemo estis, ke mi puŝis malbonan butonon ĉe magnetofono. Malaperis parton de muziko el miaj dancoj. Mi devis tiun parton kanti.


Lundo

Marie kuris sen ŝuoj en kastela ĉambro kaj en piedon pikis ligneron. Pavel eltiris ĝin.


Mardo

Vespere havis Marie febron. Francine vokis al kuracisto. Poste veturigis Marie kaj min en hospitalon 20 km de la kastelo. Kuracistan helpon tie atendis multaj homoj. Al Marie devis la kuracisto distranĉi piedon, eltiri kaŝitan pecon de lignero kaj kudri vundeton. Poste ni serĉis apotekon por medikamentoj. Tie ĉi ne estis malfermita, en Baugé ankaŭ ne, servis alia apoteko en mala direkto 15-20 km de Baugé. Sed vane Francine sonoris. Neniu malfermis. Francine vokis al policanoj, vane. Ni restis sen kuracilo.


Merkredo

Marie restis en lito kaj Francine havigis la kuracilon. Matene vomis Denisa kaj estis pala. Ankaŭ ŝi restis en kastela lito. Ambaŭ knabinoj dormis ĝis tagmezo. Sed poste jam estis freŝaj kaj povis esti inter aliaj infanoj.

Elizabeth estis tre diligenta. Kvankam ŝi malbone vidas, dum nokto kudris teatrajn kostumojn. Ankaŭ mi ricevis „noktan“ taskon: flavan jupon por Marie al „Kantoj dancantaj“.


Ĵaŭdo

Mi jam ne havis atelieron, ĉiuj mielkukoj jam estis ornamitaj. Mi vizitis kun Hedvika, du Katarinoj, Aniko, Jitka, Denisa kaj Mariana el Portugalio urbeton Baugé. Al Aniko tie riparis okulvitrojn kaj al mi fotoaparaton. Ni admiris Domon de grafino Anna kaj belan floran ornamon.


Vendredo

Ĝistagmeze estis planita provo de festa vespera programo. Kiel ĉiam, ni ne sufiĉis tion fari. Alveturis gastoj. Inter ili mia amikino Paulette, kiu antaŭ 12 jaroj gvidis infanajn kunvenojn en kastelo Grezijono. Ŝi alveturis kun E-infanoj. Miaj infanoj babilis kun ili kaj iuj infanoj trovis gekorespondantojn.

Post la 18-a horo komencis programo antaŭ la kastelo. Por bonvenigo ĉiuj kantis kanton kaj poste knabinoj dancis en tri sespersonaj rondetoj. En meza rondo estis 6 ĉeĥaj knabinoj en naciaj kostumoj, dekstre Ĵaneta kun rumanaj kaj francaj knabinoj, maldekstre Veronika kaj Jitka kun rumanaj knabinoj. Alvenis iaj ĵurnalistoj, eble aperis foto en franca gazeto. Poste miaj knabinoj rapide ŝanĝis vestojn dum kanto de rumanaj knabinoj. Ili povis komenci ludi fabelon „Pri knabeto Bubeto“. Tion ili ludis antaŭ la kastelo. Poste ĉiuj iris en salonon Zamenhof. Tie daŭris programo: Beleckonkurso de Strutoj, fabelo “Katideto“, Inspektora enketo, teatraĵo „Zozo“.

Iomete malfrue komencis bufedo por ĉiuj. Al la 21-a horo komencis dua parto de programo per nia danco „Kvar jarsezonoj“. Publiko povis audi dialogojn, kantojn, vidi dancojn, lumĝongladon kaj teatraĵon „Cindrulino“. Miaj knabinoj estis preskaŭ en ĉio. Ekzemple en Cindrulino ludis malbonajn fratinojn Kateřina M. kaj Denisa, feinon Hedvika, princon Veronika. Aniko, kiu tre bone konas Esperanton, ludis ĉefan rolon en Zozo. La programo finis per kanto „Dek Esperantaj infanetoj“.


Sabato

Ni pakis, post tagmanĝo ni disadiaŭis kaj forveturis. Vespere ni jam estis en Bondy gastitaj en klubejo de Esperantistoj. Ni al ili kantis. Ni tranoktis en Bobigny proksime de hospitalo Avicenum kun portugala grupo. Ili forflugis dimanĉe posttagmeze.


Dimanĉo

Rumana grupo kun Mihái estis ĉe Elizabeth, kun kiu ili vizitis Parizon. Ni veturis al fontano de s. Michel, kie nin atendis Líba. Ŝi nin gvidis al Sacre Couer, kiun vizitis mi, Pavel, Denisa, Jitka, Hedvika kaj Veronika. Aliaj iris kun Líba al placo de pentristoj. Poste ŝi devis forveturi, sed la placon vizitis Pavel kun interesantinoj denove, Ĵaneta estis pentrita. Poste ni volis atingi Eiffel turon. Líba montris al ni bushaltejon, sed la buso ne veturis. Turon ni atingis per metroo. Knabinoj preferis bani sin en bazeno sub turo, nur du Katerinoj, Míĥaela kaj Ĵaneta volis viziti la turon kun mi. Bedaŭrinde, ni elektis tiun „piedon“, kien supreniras homoj perpiede. Mi mem atingis nur 1-an etaĝon kaj estis treege laca, tri knabinoj estis en dua. Reveninte al fontanoj, ni de longe ne povis trovi grupon kun Pavel. Al Notre Dame, kie atendis nin Elizabeth, ni alvenis kun pli ol hora malfruiĝo. Ni kunvenis kun grupo de Mihái. Infanoj admiris artistojn, sed mi kun Elizabeth iris trovi panon por vespermanĝo. En vendejo estis nur unu pano, ni bezonis almenaŭ 6. Oni proponis atendi kvaronhoron por baki. Kvaronhoro daŭris unu horon kaj mi poste en varma vetero portis panojn eltiritajn el forno.

Vespere ni atingis nian tranoktejon, ĉiuj rapide duŝis kaj poste ni planis, kion rigardi lunde ĝistagmeze.


Lundo

Ni vizitis Les Halles kaj vidis Pompideau centrum, muzeon de moderna arto kaj akvo kun ludiloj. Infanoj aĉetis tie lastajn memorindaĵojn por gefamilianoj eĉ geamikoj. Ni revenis, prenis valizojn. Elizabeth bonege al ni skribis, kiel atingi busstacidimon Gallieni. Sed kun valizoj ne estis bona veturado. Kateřina M, Marie kaj aliaj du knabinoj estis „kaptitaj“ per pordoj de metroo. Kaj la plej belan „teatraĵon“ prepa- ris por homoj en la metroo mi antaŭ eliro el ĝi. Pavel tiris krome du dorsosakojn grandan sakon kun niaj teatraĵoj. Mi havis lian gitaron, dorsosakon, mansakon, sakon kun donaco por miaj amikinoj Anne-Marie kaj Nikol kaj mi tiris propran kofron. Mi ne povis teni, La kofro verŝajne saltis suben kaj mi falis dorsen. Pavel estis lasta, rapide serĉis ion por halti moveblan ŝtuparon. Li vidis nenion. Rapidis supren per normala ŝtuparo helpi al mi stari. Malantaŭe mi suprenveturis 3-4 infanoj. Aliaj kun dislarĝitaj okuloj restis sub ŝtuparo. Pavel finfine supre helpis al mi kaj alkurinta dungito el metroo, kiu portis por si kafon, haltis la ŝtuparon. Rapide forportis la kafon, kiam mi volis apude meti la gitaron.

Rezulto-disŝirita mansako, iomete batita kofro, dispecigita ceramiko por amikinoj. Sed nenia vundo. La amikinoj helpis al ni enbusiĝi kaj mi povis kun ili babili dum unu horo. Nia buso atendis la buson el Londono. Al infanoj treege plaĉis tiu ĉi aranĝo kaj ni feliĉe atingis hejmon marde 17.4.2007, Aniko merkrede.





IKUE kongreso Velehrad 2006



8. - 15. 7. 2006 
Velehrad

Zdenka, Jitka

FOTOGALERIO


De la 8-a ĝis la 15-a de julio 2006 realiĝis 59-a kogreso IKUE en Velehrad. Kongresa temo estis: EŬKARISTIO – RENKONTO KUN JESUO KRISTO. Tiu temo estis ankaŭ en kongresa emblemo. Mi estis kun du aliaj gerondetanoj – Maruška jak Lojza – en Kongresa organiza komitato. La plej multe da laboro ol ĉiuj aliaj 7 gekomitatanoj por la kongreso faris mem prezidanto de la komitato kaj ankaŭ przidanto de Ĉeĥa sekcio eĉ monda IKUE Miloš Šváček. Lojza kaj Maruška veturis al Velehrad jam vendrede helpi kun preparo, sed mi volis kunpreni 3 infanojn, do mi devis alveturi nur sabate. Sed du el ili por malsano restis hejme kaj mi veturis nur kun unu, okjara Jitka.

En programo estis ĉiutage preĝo de rozario kaj sankta meso. Al kongresa temo estis multaj prelegoj precipe ĝistagmeze. Mi ne ĉeestis ilin, ĉar mi ĉiam ĝistagmeze zorgis pri infanoj. En la grupo estis nur du ĉeĥaj knabinoj-Jitka kaj Eliška- kaj 5 hungaraj infanoj el familio de diakono Kirsch János. En akcepteja salono, kie ni kunvenadis, alvenis iam panjo de infanoj Agota kaj belajn kantojn al la infanoj instruis Elizabeth el Pollando.



Mi ĝuis belan atmosferon de baziliko en Velehrad. Tuj dimanĉe je la deka komencis solena inaŭgura sankta meso kun ĉefcelebranto ĉefepiskopo Jan Graubner el Olomouc. Ĉe altaro estis kun li ses pastroj-Esperantistoj kaj diakono el kvin diversaj landoj. / Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Litovio, Pollando /. E-vortojn al konataj kantoj ricevis ĉiuj, kiuj alvenis en la bazilikon, kaj la preĝejo tondris per E-kanto.Simile tio estis vendrede, kiam per s. meso finis kongreson ĉefepiskopo K.Otčenášek el Hradec Králové. En pilgrima domo Stojanov estis kongresejo kaj tie kunvenis pli ol 100 gesamideanoj el 10 landoj. Estas multaj eblecoj paroli esperante.

Tuj lunde ni konatiĝis kun pilgrimloko Velehrad kaj  ĝia historio, aŭdis při sanktuloj Cirilo jak Metodio, patronoj de Eŭropo. Marde posttagmeze ni vizitis grandmoravian preĝejon de sankta Johano, ni admiris azenon, kiu el proksima ĝardeno „kriis“, kiam nia gvidanto Jan Kalný rakontis pri konstruado de la preĝejo. De tie ni iris en Arĥeologian Skansenonen Modrá, kiu estis kiel preĝejo nur 2 km de Velehrad. Sed homoj portis pluvombrelojn kontraŭ tro akra suno. En skanseno staris nobela palaco kaj ene statuoj el bapto de princo Bořivoj. En iuj aliaj domoj ni vidis metiistoj –forĝistoj, potistoj-/ne statuoj /, kiuj laboris kiel en estintaj tempoj.

Senĉese estis tre varmega vetero, mi devis tage kvarfoje duŝi min. Iam ni eluzis naĝadon en fajrobrigadista baseno, de kie elpelis nin minaco de fulmotondro. Jaŭde ni veturis per du busoj  en preĝejon kaj kastelon en Valtice, en kastelon kun belega parko en Lednice kaj en Templanajn Vinkelojn en Čejkovice. En la parko ĉe la kastelo Lednice „kaptis“ nin forta  pluvego kaj multaj gesamideanoj estis malsekaj.Nur kelkaj sufičis kaŝi sin en busoj. Mi feliĉe havis pluvmantelon kaj Jitka, pri kiu mi zorgis, prenis ankoraŭ alian pantalonon . Ni veturis al Čejkovice ,kie esta Templanaj Vinkeloj. Tie ni trarigardis ilin, gustumis diversajn specoj de vino, kantis, vidis la plej grandan barelon en nia lando. Tie estis agrable malvarme, sed iuj restis ekstere por sekigi sin per suno.

E-geedzoj Milan jak Jaqueline Sveda el Kanado volis viziti skulptiston Otmar Oliva,kiu ornamis kapeleton por papo Johano Paŭlo II en Vatikano. La skulptisto loĝas en Velehrad. Jaqueline ankaǔ faras statuetojn el duonjuvel-ŝtonoj. Mi povis iri kun ili viziti hejmon de familio Oliva. Ni en ilia domo estis bone akceptitaj de Otmar jak lia edzino, ni sentis tie nin bone. Ni vidis tie laborejon, fornelon, vakson, statuojn, sonorilojn jak multajn interesajn aĵojn. Otmar Oliva montris al ni laboron kun statuo de komenco ĝis fino.. Mi estis feliĉa vidi tion.

Vespere ĝojigis nin koncertoj. Dimanĉe kantis kun orgeno en baziliko M.Smyčka, merkrede en kapeleto de Stojanov Anjo Amika, marde alveturis folklora grupo kun muziko, dancoj kaj kantoj. Alveturis ankaŭ infanoj el Ratíškovice, kun kiuj ĝemeliĝis miaj E-infanoj, ĉi tie kanti kaj danci.

Dum kongreso realiĝis kunveno de E-junularo. El Praha alveturis studento kun trimonata bebo. Knabeto nomiĝis Tobiáš kaj patro lin portadis alligitan sur brusto senĉese kune kun si. La paĉjo tre bone zorgis pri la fileto. Panjo tuj post nasko de Tobiáš malsaniĝis kaj zorgo pri bebo restis por la paĉjo. Tobiáš kun li ĉeestis sanktan meson, koncerton, filmon. Pli aĝa estis dekmonata Elizabeth, kiu alveturis kun gepatroj el Francio. Sed la kongreson ĉeestis ankaŭ gesamideanoj pli aĝaj. Fratulino Hedvika estas 86 jara. Dum bunta adiaŭa vespero ŝi kantis tre gaje.Kiam ŝi ne povis ekkanti „altecon“, montris per mano alte. Ĉiuj ridis al tiu prezentado. Ankaŭ aliaj gesamideanoj preparis prezentadon. Kantis  kelkaj kantoĥorj naciaj / pola, litova, itala, germana / eĉ internaciaj. Mi iam ne sciis, kion anonci. Inter prezentado ludis infanoj el  Familio Studený diversajn muzikilojn. Mi enkondukis programon. Ankau infanoj prezentis sin. Ili montris, kiel ili konas kolorojn, kantis: Koboldeto, koboldeto…kaj Patro Laurenco havis cent infanoj……Infanoj devis fari ĉion kiel patro, kun infanoj faris tion ankaŭ publiko. Poste la infanoj ludis fabelojn: Domo, dometo kaj Granda beto. Al lasta fabelo mankis geaktoroj, mi devis fari avon, Agota avinon.

Ni sidis sur korto, jam estis mallumo. Estis malfrue, restis nur lastaj numeroj de programo. Sian poemon volis deklami samideanino el Litovio. Mi rapidigis ŝin, sed poste mi bedaŭris. Ŝi diris, ke poemo estas mallonga, sed antaŭparolo longa. Ŝi „perdis“ du filojn. Pli aĝa ĉion vendis, monon disdonis kaj foriris Finnlandon al la plej severa ordeno.Monaĥoj tie ne povas kune paroli, ofte fastas, malmulte manĝas kaj vivas en tre simplaj vivkondiĉoj. Post nelonga tempo foriris pli juna filo kiel misionulo en Afrikon. /Rwanda/  Al panjo skribis:“Ĉirkaŭrigardu, en mondo Vi trovos multajn junajn homojn, kiuj anstataŭos Viajn filojn!“ La panjo ne kredis.Sed dum la kongreso ŝi ekkonis, ke la filo ne mensogis. Per la poemo ŝi dankis al juna familio el Francio, al du ĉeĥaj jak al unu slovaka junulo.



Anglio 2006



23. 6. - 4. 7. 2006 
London - Stroud - Oxford

Zdenka, Pavel, Klára, Matouš, Miluška, Iveta, Anežka, Markéta, Veronika, Nikola, Eliška, Karolina 

FOTOGALERIO



La 23-a de junio kunvenis en Praha nia E-grupo. Nun veturis pli aĝaj geanoj de grupo ĉe E-rondeto AMIKECO en Česká Třebová iuj, iuj estas miaj gelernantoj per skriba kurso: Klára, Matouš, Miluška, Iveta, Anežka, Markéta, Veronika, Nikola, Eliška, Karolina. Kun ili mi -Zdenka + mia frato Pavel.


Vendredo - Sabato

Ni enbusiĝis je la 18.30. La buso estis preskaŭ plena, ni sidis tute malantaŭe. Nokton ni travivis en buso, matene la buso veturis en trajno sub maro en Kanalo La Manche. Antaŭ tagmezo ni atingis Londonon. Tie nin jam atendis Helen Fantom kaj Belonia Gabalda. Mi restis kun Helen ĉe valizoj-ni havis ilin entute 26-kaj Belonia gvidis grupon por unua promeno en Londono. Estas sufiĉe da tempo. Nia buso al Stroud forveturas je la 16a horo. Ĉiuj revenis en ordo, nur Pavel gajnis kelkajn cistojn/hautvezikojn/ sur piedojn.

Stroud ni atingas je la 18.35. Neniu nin atendas. Pavel kaj mi rigardas ĉirkaŭaĵon: kinejon, etaĝan parkejon. Ne-niu nenie! Post duonhoro alvenas Elizabeth kun edzo David. Ili atendis en trajna stacidomo. Kiam alveturis trajno sen ni, Elizabeth telefonis al Helen per poŝtelefono. De ŝi eksciis, ke ni veturas per buso. David prenas la plej pezajn valizojn en aŭton kaj ni iras kun aliaj al hotelo Dawnfield. Tie ni loĝas en ĉambretoj de subtera etaĝo ĝis subtegmento .

Dimanĉo

Matenmanĝo estis je la oka kaj duono. Ĝi estas vere “angla”: ovoj, fungoj, viandoŝ, ŝinko, kornflakoj, lakto, marmelado, kafo, teo. Je la 10 horo Pavel, Zdena, Verunka kaj Markéta ĉeestis kun Ellizabeth sanktan meson en katolika preĝejo. Pastro bonvenigis nin. Elizabeth kunprenis E-biblion kaj montris al ni, kion legas pastro. Al ni plaĉis, ke tie estis multaj infanoj, kiuj pentris kaj poste alportis al altaro siajn desegnojn.

Alia parto de nia grupo iris ĉirkaǔ kanalo kaj trarigardis urbon STROUD. Posttagmeze ni piknikas kun Elizabeth, David kaj ilia filo Stefano. Poste ni iras rigardi feston de vaporo en parko. Malgranda vaportrajneto veturigas en parko infanojn eĉ plenkreskulojn. En urba muzeo ni vidas, kiel vivis loĝantaro en Stroud antaŭe. Post reveno en hotelon ni sur korto diligente ekzercas por prezentado en lernejoj.

Lundo

Post bongusta matenmanĝo ni veturas kun Ian Fantom, edzo de Helen –nia tradukisto- per lerneja buso en Stroud. En la lernejo, kie laboras Elizabeth, ni montras dancojn, fabelojn, kutimojn. Elizabeth poste montras al ni la lernejon, parolas pri programo Comenius en Esperanto kun Pollando, Turkio, Afriko kaj aliaj landoj, kiujn mi forgesis. En la lernejo ni vidas diversajn interesajn aĵojn. Dum tagmezo por ni lernejservisto preparis per ”unu svingo” tablon kun 12 seĝoj kaj ni ricevas manĝaĵon.

Jam konata buseto veturigas nin al alia lernejo. Ni estas en muzika ĉambro ĉe gimnastikejo. Instruistino alvenas kaj demandas, ĉu ŝi povas algvidi ankoraŭ pluajn infanojn. En tiu ĉi lernejo estas infanoj pli malgrandaj, sed tre interesas pri nia prezentado. Ili volas al ni helpi dum kutimoj / dancas dum antaŭfasta festo / kaj fabelo /tiras grandan beton/. Fabelon pri granda beto ni devas ludi dufoje, ĉar ĉiuj volas helpi. Tre sincere infanoj kun ni disadiaŭas. La lernejo situas supre kaj ni iras suben al haltejo de buso numero 20. Ne konante lokajn kutimojn, ni traveturas ĉirkaŭ hotelo Dawnfield sen halti kaj tre miras. Kial? Ni ne puŝis butonon. Klárka parolis kun ŝoforo kaj li decidis veturigi nin en STONENHAUS –fina haltejo-kaj dum vojo reen halti ĉe nia hotelo. Ian iomete ekdormis kaj poste treege miris, ke ni veturas en STROUD kaj ne el STROUD.
Niaj valizoj jam de mateno nin atendis preparitaj en televida ĉambro. Mi diris al infanoj, ke en Anglio ofte pluvas, ke ili prenu pluvombrelojn. Nun komencas pluvi. Alveturas Elizabeth kun David, kiu denove veturigas niajn la plej pezajn valizojn en pli malproksiman hotelon OAKFIELD. Nur mi ne komprenas, kiu pensis, ke mia pluvombrelo estas tre peza valizo kaj donis ĝin en aǔtomobilon. Kiam mi almenaǔ unufoje povus ĝin uzi, mi iras kun mia kofro en pluvo. OAKFIELD al ni tre plaĉas, aspektas kiel bela kasteleto en ĝardeno. Ĉiu ĉambro estas en ia koloro. Nia estas viola, kiel miaj hejmpantalonoj. En la domo estas ankoraŭ kvin koloraj ĉambroj, granda kuirejo, loĝoĉambro, ĉambro por ludoj, manĝejo, ejo por lavi tolaĵojn. Tion ni eluzas. Ĉiuj alportas malpurajn aĵojn al Klárka, kiu lavas. Elizabeth alportas nutraĵojn por vespermanĝo kaj knabinoj kuiras kun ŝi.


Mardo

Al la naŭa alveturas buseto kaj en ĝi virino-instruistino de danca klaso. Ŝi havas 35 lernantinojn kaj tre bone ilin instruas. Ni estas en danca salono kaj ili volas vidi nur dancojn. Nenio alia el nia programo interesas ilin. Ili volas eklerni de ni naciajn dancojn kaj la instuistino pensas, ke bezonos niajn kvar dancantinojn dum tuta tago. Aliaj estas sen “okupo”, Klárka,Iveta,Anežka kaj Eliška senĉese denove montras unuan kaj duan dancon el Orienta Bohemio. Ili jam ne sentas piedojn. Mi vane petas Ian, ke li traduku, ke ni ne estas danc-grupo, sed precipe E-grupo kaj dancojn ni montras nur “rande”. Vane. Ian estis tre laca kaj ĉiam forgesis tion diri. Vizito en la lernejo finis je la tria. La instruistino verŝajne ne estis kun ni kontenta, sed estis tio miskompreno. Ni iomete trarigardis urbeton Stonenhaus kaj plaĉis al ni. Vespere vizitis nin Elizabeth.

Merkredo

Alveturas buseto el Glouchestro. Pri ni zorgas ĝia ŝoforo el lernejo de Thomas Rich”s. Li veturigas nin en Gloster, el la buseto ni vidas malnovajn burgajn barilojn ĉirkaŭ urbo, kanalon, ŝipojn kaj vizi-tas katedralon kun la plej granda preĝeja fenestro en Anglio. Ni veturas al unua lernejo, kiun mi jam konas el vizito antaŭ kvar jaroj. Tie estas tre “buntaj” gelernantoj /nigruloj, muslimoj, hindoj, judoj /. Por la lernejo restis malmulte da tempo, nur duonhoron. Tie nia grupo prezentas nur dancojn, fabelon pri Peĉuleto kaj pri Granda beto kun helpo de gelernantoj eĉ kantojn. La ŝoforo poste veturigas nin en lernejon de s. James. En tiu lernejo oni atendis ĉeĥan grupon kaj alvokis ĉeĥan patron de unu angla instruistino Otto Zeman. Kun li alvenis lia amikino el Ĉeĥio Lenka. Ili kun ni babilis kaj promesis al ni post prezentado montri ilian urbon. Ni formanĝis niajn provizojn. Alvenis tri infanoj, kiuj lernas Esperanton kaj montras al junularo la lernejon. Ni preparas nin por prezentado en gimnastikejo. Nia grupo al gelernantoj montras dancojn, kutimojn kaj unu fabelon. Ankaŭ Pavel ludas kaj kantas kun Miluška kaj Markéta. Dum kutimoj kaj fabelo infanoj al ni helpas kaj estas kontentaj. Kiel donacon kantas al ni sian lernejan himnon. Al ni la himno plaĉas. Poste alvenas Otto kun Lenka. Ŝoforo ilin kaj nin veturigas al busa stacidomo, sed ni ne tuj forveturas. Ni en grupetoj iras trarigardi urbon. Min, Pavel kaj Verunka gvidis ĉeĥa duopo. Ni denove vidis ŝipojn, kie normale vivas homoj, turnon eĉ levon de ponto, malnovan velŝipon, ŝipon levigatan en kamerkluzo, maristan preĝejeton, maliberejon por infanoj, malnovan levmaŝinon en dokoj. Vespere ni pakis valizojn.

Ĵaŭdo

Ni forveturas per buso je la 11a horo el ŝatata bela “kasteleto”. De haltejo ni iras al stacidomo, iujn la plej pezajn valizojn denove veturigas al stacidomo edzo de Elizabeth –David. La trajno alveturos post pli ol duonhoro. Ian jam ne estos kun ni. Sed mi uzas lian helpon eĉ tie. Mi sidigas al Ian du neparolemajn knabinojn, ke ili ekzercu Esperanton. Karolina tre malfacile kolektas vortojn kaj volante diri:”Tiu ĉi stacidomo estas verŝajne la plej malnova en Anglio.” Diris al Ian, ke “ĝi estas la plej malpura el ĉiuj en Anglio.” En DIDCOT ni ŝanĝas vagonaron, sed Ian daǔrigas rekte hejmen. Ni svingas al li. En Oxford atendas nin jam doktorino Kataline Hall. Ŝi gvidas nin en proksiman hotelon, kie ni lasas valizojn. Tie estis menditaj du seslitaj ĉambroj. Ni tuj iras kun Kataline en urbon viziti natursciencan muzeon kaj rigardi, “Hilda‘s kolegion”, kie la grupo prezentos sin vendrede matene. En la muzeo al ĉiuj plaĉis, nur kun varmega vetero ni ne estas kontentaj. 30 gradoj estas por Anglio tro. Vespermanĝon por ni preperis doktorino Marĵorie Boulton, eminenta kuiristino kaj E-verkistino. Ni atendas en ŝia ĝardeneto kaj laŭ ekzemplo de Kataline iuj eltiras herbaĉon. La vespermanĝo estis tre bongusta kaj babilado kun Marĵorie interesa. Ni admiras Kataline kaj Marĵorie, ke en sia aĝo estas tiel viglaj.

Vendredo

Ni riĉe en hotelo matenmanĝas kaj donas en aŭton de Kataline la plej pezajn valizojn. Mi ankaŭ estas al ili alkalkulita. Kataline en 82 jaroj bone ŝoforas. Post ne longa tempo ni kunvenadas en la universitata kolegio de Hilda kun nia grupo. Tie oni montras al ni bibliotekon kaj preĝejeton. Poste nia grupo dancas sur herbo sub granda arbo. En magnetofono estas baterioj pruntitaj de doktorino Boulton. Niaj gekantistoj kantas kaj el kutimoj montras Matouš kaj Verunka paskan kutimon. Mi transdonas donacon al Kataline kaj al aliaj alme naŭ marcipanojn, kiel en ĉiuj lernejoj. Post ripozo de iuj en parko kaj trarigardo de urbo de aliaj ni iras al bushalttejo kun valizoj kaj forveturas Londonon. Tie jam nin fidele atendas Helen kaj Belonia. Komune ni trovas hotelon, donas tien niajn valizojn en oklitan ĉambron. Ni kunprenas nur aĵojn por prezentado en Londona E-klubo. Ĝi estas en tre bela domo. Ĝuste tie oni ŝmiras necesejon. Sed nur unu el nia grupo algluis. Nia E-grupo montris naciajn dancojn, pantomimon Bono kaj Malbono, dancojn al jarsezonoj. Geklubanoj aŭdis kantojn kaj ludis kun ni fabelon pri Granda beto por du infanoj, kiuj estis en la klubo. Ni transdonis donacojn, sed pli multe ricevis. Poste ni sidis kun geklubanoj ĉe tabloj kaj komune babilis. Ni tie nin sentis agrable. Al hotelo ni alveturis al noktomezo. En oklita ejo restis Matouš, Iveta, Klára, Miluška, Markéta, Nikola, Anežka kaj Eliška. En seslitan ĉambron iris Pavel, Helen, mi,Verunka kaj Karolina. Tie do restis nur unu libera lito. Je la dua nokte alvenis du junuloj, kiuj volis tie dormi. Helen klarigis al ili, ke estas loko nur por unu .Ili foriris.

Sabato

Matenmanĝo tie ĉi ne estas tiel riĉa kiel en tri estintaj hoteloj. Helen estas kun ni, aĉetis tuttagajn biletojn por metroo kaj busoj. Ni veturas al Greenwich, sed pli frue ni vizitas barierojn en rivero Tamizo. En informejo ni ekscias pri granda inundo en 1953 kaj vidas modelon de la bariero kaj ĝian funkciadon. Oni al ni projekcias filmon pri konstruado de barieroj. Ni veturas al Greenwich, vizitas malnovan observatorion. Tie ni iuj staras sur meridiano nul de Greenwich. Post mallonga ripozo kaj manĝo en parko ni trarigardas maristan muzeon. Kiu volas, povas mem fari ondojn aŭ vidi maristajn vestaĵojn, vojon al norda poluso k.t.p.Post refreŝiĝo per glaciaĵo ni iomete admiras malnovan velŝipon. Helen al ni montras, kie ŝi laboris kaj londonajn dokojn el trajno. Ni veturas al hotelo. De tie iuj iras al stacidomo disadiaŭi kun Helen, aliajn serĉas vojon al giganta rado nomata Londona okulo. Post forveturo de Helen restis en nia ĉambro du liberaj litoj. Denove miskompreno! Vespere alvenis tri knabinoj. Mi ne konas angle, Helen estis for. Du knabinoj restis, unu foriris.

Dimanĉo

Nia hodiaŭa gvidantino estas Belonia, kiu estas el Francio, sed nun en Anglio studas. Ŝi nin gvidas tra parkojn al diversaj memorindaĵoj, al fontano de princino Diana, Albert Memorial, Royal Albert Hall, Welingtona pintarko kaj poste al reĝa palaco. Tie estas je la 11.30 ŝanĝo de gardiastoj kaj muzikistoj. Ni estas antaǔ Buckinghama kastelo longan tempon, la suno brilas tre aktive, ni estas ruĝaj. Poste ni marŝas al abatejo Westminster, al Trafalgara placo. Ni refreŝiĝas ĉe la fontano, kelkaj infanoj estas vestitaj en akvo, ĉar estas varmege. Poste ni serĉas katolikan preĝejon. Ho, ve, unu tie estas! Post unu horo komencos diservo. Ni vizitas ankoraŭ merkaton kaj kvaronhoron antaŭ la sesa ni atendas ĉe preĝejo. Neniu alvenas. Unu maljunulo anoncas al Belonia, ke sankta meso estas alie. Li mem forveturas per buso, ni sen biletoj restas sur strato. Fine ni iras piede. Belonia gvidas nin laǔ mapo. Kompreneble ni alveturas malfrue. Aliaj el nia grupo sukcesis ĝui Londonan okulon kaj estis feliĉaj. Ankaŭ ili trarigardis multe en Londono.

Lundo

Ni jam kun pakaĵoj de 9.30 ĝis 10.45 vane atendas nian hodiaǔan gvidanton Philip, ĉar Belonia laboris-sed vane. Ni portas la pakaĵojn en parkon kontraŭ la hotelo Royal Baysway Hotel sub tri grandajn arbojn. Pavel, mi kaj Karolina gardas ilin. Matouš kaj Eliška naĝas, Iveta kun Miluška promenas, Klárka, Anežka, Verunka,Nikola kaj Markéta aĉetas por vojo kaj tagmanĝo. Je la 16a ni forveturas al busa stacidomo -iomete komplike-kaj poste hejmen. Dankon al Elizabeth, David, Helen, Ian, Kataline, Marĵorie, Belonia jak al Londona E-klubo. Sen ilia helpo ni ne povus renkonti kun multaj afablaj homoj kaj ekkoni memorindaĵojn de Anglio.



Hungario 2005



16. - 23. 7. 2005 
Piliscaba, Hungario

Zdenka, Hana, Aleš, Honza, Nikola, Eliška


La 17-a Esperanta Ekumena kongreso okazis de la16-a ĝis la 23-a en Hungario en urbeto Piliscaba. Mi veturis tien kun kvar infanoj, du knaboj Aleš kaj Honza eĉ kun du knabinoj Nikola kaj Eliška. Dumvoje envagoniĝis ankaŭ mia amikino Hana. Laŭ konsilo de rondetano el Česká Třebová Jiří Vencl ni volis malplilongigi nian volaĝon (je proksimume 80 km), ne veturi ĝis Budapesto, sed elvagoniĝi jam en Štůrovo. Tie laŭ konsilo veturis buso de stacidomo trans ponto super rivero Danubo al stacidomo en hungara urbo Estergom. Bedaŭrinde ĝuste estis libertempo kaj la buso nefunkciis. Feliĉe ni kunvenis en Štůrovo kun slovakaj samideaninoj, kiuj helpis al ni. Per urba buso ni atingis urban placon. Ĝi estis ĝuste riparata. Nia piedirado trans la placo kun valizoj kaj precipe tirado de kofroj kun ruletoj en sablo kaj trans ŝtonoj al ponto ne estis facila. Ni eĉ ne rigardis, kiel bele aspektis rivero kaj katedralo super Estergom iranre trans la ponto. Trairante ponton ni denove vidis nenian buson. Slovaka samideanino Alice konis hungare, do ŝi mendis taksion, kiu veturigis nin kun niaj valizoj al stacidomo en Estergom. Per nekredeble moderna vagonareto ni atingis Pazmaneum, univerzitatan parton de Piliscaba. En studenta hejmo Josefinum kunvenis tie ĉirkaŭ 120 gesamideanoj el 14 landoj.


Sabato

Sabate vespere je la 20-a horo okazis oficiala malfermo de la kongreso. Ĝia temo estis „Por libereco Kristo nin liberigis“.

Dimanĉo

En Piliscaba kunvenis al Ekumena kongreso katolikoj kaj evangelikoj. Dimanĉe diservo de evangelianaj gekongresanoj estis en la kapelo. Dimanĉa Sankta meso okazis en granda salono. Ĉefcelebranto estis novpastro Attila Szép, kiu kun hungara kaj franca pastro kuncelebris sian primican Sanktan Meson en Esperanto. Attila estas bone konata al tendaranoj el Sebranice en Ĉeĥio, ĉar li multfoje ĉeestis KET. Posttagmeze ni admiris konstruaĵojn de Katolika Universitato de Pázmány Péter, novstile kontruitaj en arbara regiono, kie studas 2500 gestudentoj el diversaj landoj. Antaŭe estis tie rusa armeo, kiu ekokupis Hungarion en la jaro 1956 kaj foriris en la jaro 1990. Por rememoro restis sur rondaj konstruaĵoj sen tegmento herbo kaj arbetoj, ie disrompita parto de muro eĉ budo kun figurino de rusa gardisto. Ni vidis konstruaĵojn ne nur ekstere, sed ankaŭ interne. Ni admiris kolonojn, kiuj aspektis kiel arboj kaj „italajn stratetojn“ ene  konstruaĵo. Vespere estis kun ni belega folklora muziko fare de universitata ensemblo, kiu movigis ankaŭ spektantajn kongresanojn.

Lundo

Preakaŭ ĉiutge matene antaŭ sepa horo povis gekongresanoj en la kapelo preĝi rozarion kaj ĉeesti sanktan meson kaj poste matenan preĝon. Dum la kongreso estis ebleco aŭskulti interesajn prelegojn pri historio de Hungario, de Estergom, de Budapesto kaj pri agado de kristanaj Esperantistoj. Mi ne povis ĉeesti prelegojn, ĉar infanoj havis propran programon kun Ingeborg el Nederlando kaj Julie el Rumanio kaj mi estis kun ili.

Mardo

Marde posttagmeze okazis belega vizito de urbo Estergom. Ni vidis katedralon super Danubo, muzeon kaj urbajn vidindaĵojn. Estergom estis iam ĉefa urbo de Hungario, kie loĝis reĝo, kaj ĝis nun sidejo de hungara katolika primaso. Mi povus pri la urbo skribi pli multe, sed ne estas sufiĉe da loko.

En Estergom ni veturis per tri busoj. Post trarigardo antaŭ la sesa horo du busoj forveturis kaj unu restis. Ĝi estis por tiuj kongresanoj, kiuj volis trairi ponton al Slovakio kaj bani sin en varma banejo Štůrovo. Hana, mi, Aleš kaj Honzík estis inter ili. Promeno sur la ponto estis pli agrabla ol kun valizoj kaj ni povis admiri ĉirkaŭaĵon de Danubo. Je la sesa ni estis ĉe banejo. Rapide ni prenis bankostumojn kaj uzadis agrablan varman akvon. Laŭ plano ni povis resti en banejo ĝis la oka. Sed je la sepa komencis blovi forta vento, aperis nigraj nuboj, komencis pluvi eĉ pluvegi. Ni devis eksalti el agrabla akvo kaj forporti niajn vestojn ol forportus ilin ventego kaj malsekigus pluvo. Al vestejo estis longa distanco, ni kuri al vendjetoj kun biero kaj manĝaĵo kaj tie sub tegmento inter aliaj homoj sekigis kaj vestis nin. Kiam finis pluvo ni iris reen al buso en Estergom, ni ne devis rapidi kaj vidis lumigitan katedralon eĉ svingis al tiuj, kiuj veturis per luksa ŝipo kun baseno sub la ponto.

Merkredo

La tuta merkredo estis dediĉita al ĉefurbo Budapesto, kie vivas kvinono de landa loĝantaro. Estis tie iam Paonio, Romia provinco. Sur ambaŭ flankoj de Danubo miksiĝas antikvaj, mezepokaj, turkaj kaj modernaj aspektoj. Kongresanoj vizitis fortikaĵ-kvartalon. Mi admiris fabelecan Fiŝistan Bastionon kaj ĉeestis Sanktan Meson, kiu estis por ni celebrita en la gotika Matias-preĝejo. Dum dua mondmilito pastro kaŝis belegajn vitrojn el fenestroj antaŭ bombado en kelo. Post Sankta Meso ni de  fortikaĵ-monto povis ĝui belegan panoramon kaj admiri Parlamentejon, kiun ni ankaŭ poste vizitis eĉ interne. Hungaraj esperantistoj rakontis al ni, ke ili dum Universala Kongreso estis tie ĉi solene akceptitaj de ŝtatestro. Dum liberaj posttagmezaj horoj, ĉiu el gekongresanoj povis elekti laŭ sia deziro viziton de diversaj muzeoj, de urba parko aŭ banejo, kiuj estas en Budapesto multaj. Mi kun Hana kaj knaboj denove elektis "varman akvon" kaj vizitis Szeczeny banejon. Kelkaj basenoj estis sub tegmento, iuj ekstere kaj ni eĉ povis elekti varmecon de akvo, ĉar en la basenoj estis varmeco diversa. Ni estis ekstere, la suno bele brilis, ni uzadis por piedoj kaj dorso akvokirlilojn en granda baseno ornamita per statuoj. Por varmigi ni iris en pli malgrandan, kie iuj homoj ludis ĉe rando ŝakojn. Mi kaptis ideon foti belan medion, sed mia fotoaparato estis en komuna vestejo. Mi vane serĉis kaj serĉis ĝin. Sen sukceso mi devis rapidi al mia grupeto ĉar tempo de foriro proksimiĝis. Je la sesa forveturis buso al Pazmaneum. Kontentaj kun promeno en parko estis eĉ knabinoj.

Ĵaŭdo

Ĵaŭde antaŭtagmeze estis apartaj kunvenoj de IKUE kaj KELI. Por mi estis el raportoj de landaj reprezentantoj interesa, ke itala samideano estas el loko proksima de Milano kaj Agrate Brianza, kun kiu ĝemeliĝis nia loĝloko Česká Třebová. Mi vane serčis tie ian Esperantiston, eble landa reprezentanto helpos al ni. Alia interesa anonco estis, ke estonta IKUE kongreso en jaro 2006 realiĝos en Ĉeĥio, en Velehrad. Jam dum la nuna kongreso aliĝis dudek personoj el ok landoj.

Vespere okazis belega koncerto de kantista ensemblo el Etyek, prezentanta la spiritajn kantojn en kelkjn lingvojn. Infanoj jam antaŭtagmeze ekzercis komune kun aliaj Esperantan kanton pri urso kaj kun ĉeĥaj preparadis programon por lasta vespero.

Vendredo

Vendrede mi aŭdis ian bruon en koridoro. Kio fariĝis? Unu knabo el familio Studený – Jirka (helpe de Aleš) restis en lifto. Ne eblas lifton malfermi. Ĉirkaŭamasiĝis Esperantistoj, vokis sinjorinon, kiu zorgas pri domo...ili volis trovi helpon. La riparisto ne estis hejme. La sinjorino akre kaj rapide parolis al mi hungare kaj mi ne komprenis. La edzino de diakono Kisch tradukis al mi. Sed finfine sen helpo de riparisto ion Jirka puŝis kaj estis libera. La lifto ne funkciis plu. Mi estis malfeliĉa kaj demandis al organizantoj, kiel kostos riparo. Ili ne sciis.

Malgraŭ tio ni neekzercis por vespera prezentado. Ankaŭ aliaj gesamideanoj preparis programon. La lasta vespero estis bunta. Hungaraj infanoj bele kantis, Anjo Amika ankaŭ, eĉ Ilona Biksadi. Violonludis Jan Kovařík el Ĉeĥio. Miaj infanoj ludis teatraĵeton pri ŝipdronuloj, kiuj nesciis, kiamaniere forlasi insuleton. Kiel helpon, ricevis ili nur ŝipeton en botelo. Publiko konsilis fornaĝi, do ili tion faris. Kun ĉeĥaj infanoj el familio Studený ili ludis fabelon pri bestetoj kaj lasta estis fabelo pri Ora fiŝeto. Nikola estis ora fiŝeto, kiu plenumadis dezirojn. Eliška estis avara edzino de malriĉa fiŝkaptisto. Ŝi devis dum la fabelo ofte ŝanĝi vestojn, ĉar el malriĉa fiŝkaptistino fariĝis riĉa urbanino kaj eĉ noblulino. Ne estis por tio multe da tempo kaj loko. Ŝi havis sian vestejon malantaŭe de piano. Knaboj devis teni kulisojn pentritajn sur littukoj kaj fari grandan bruon, kiam ruiniĝis la kastelo. Por mi restis rolo de malriĉa  fiŝkaptisto, kvankam mia figuro ne aspektas taŭge. Ankoraŭ mankis al mi reton, sed knabinoj al mi helpis preninte kurtenon el fenestro. Inter la fabeloj kaj teatraĵetoj ludis Jirka, Vojtik kaj Pavla el familio Studený flaŭtojn. La prezentado de ĉeĥaj infanoj al publiko estis sukcesa. La publiko aplaŭdis ankaŭ al plenkreskuloj, kiuj prezentis sin en teatraĵetoj. Lasta en la programo estis tombolo.


Sabato

Sabate matene post lasta sankta meso estis mallonga solena fermo de la kongreso kaj ni jam rapidis tra arbaro al matenmanĝo en restoracio kaj al stacidomo. La stacidomo estis fermita kaj ni kaŝis nur sub rando de tegmento ĉe muro. Ni pensis, ke ni denove veturos per moderna trajno. Sed alveturis malnova ŝmirdesgnaĝita kaj kraketanta vagonareto, ni nur malfacile trovis lokon por sidi. Kiam ni atingis Estergom, atendis nin jam ekskursa trajneto mendita de Hana anstataŭ taksio. Ni kun valizoj traveturis trankvile urbon trarigardante memorindaĵojn. Ni havis pli ol kvar horojn por nia vojo al stacidomo en Štůrovo kaj volis ili eluzi. Iomete pluvis. Ni nin eĉ niajn vlizojn kaŝis sub ponton. Iuj gardis valizojn, aliaj promenis en Estergom kaj elspezis lastajn forintojn. Poste ili fariĝis gardistoj kaj unuaj promenis. Post tagmezo maltrankvile ni iris tra ponto al Slovakio ĝuante belan elrigardon. La placo en Štůrovo jam estis post semajno parte riparita. Ni sidis en ĝardeneto de sukeraĵejo, iuj trarigardis la placon. Kvankam Honzík sufiĉis perdiĝ, post ne longa tempo estis li trovita kaj per buso ni atingis stacidomon. Kiam ni jam sidis en trajno, knaboj diris, ke ili estas kontentaj, ĉar tiu ĉi aranĝo estis sufiĉe aventura.




Bretonio 2004



12. 9 - 15. 10. 2004 
Bretonio

Zdenka, Klára, Helenka, Anežka
La 12-an de septembro 2004 mi veturis kun mia nepino Klárka en Bretonio (parto de Francio). Atendis nin vojaĝo al diversaj E-kluboj kaj lernejoj en Nantes, Vannes, Morlaix, Lirré kaj en aliaj lokoj, kiuj ni nekonis. Vi jam certe scias, kiel bona afero estas Esperanto. Kvankam ni lunde 13.9. en Parizo nur ŝanĝis buson, du amikinoj el Parizo alvenis, ke nin salutu kaj diru al ni kelkajn vortojn.

El Parizo ni daŭrigis en Rennes, kie ni estis pli frue ol laŭ horaro. Ni ne sciis kiu nin atendos. Tiamaniere mi timigis kelkajn maljunajn virinojn parolante al ili Esperante. Fine aperis Josette, kiu organizis nian vojaĝadon, kaj unuan nokton ni dormis en komforta domo de ŝia familio en Iffendic. Antaŭ tempo gesinjoroj Josette kaj Jean Pierre Ducloyer (gajnintoj de letervespero al datrevenode nia E-rondeto) travivis semajnon en Česká Třebová.

Marde veturigis nin Nikole, kiun mi konis nur laŭ voĉo el komuna kaseda rondo, en urbon Morlaix. Nikol estas severa vegetaranino kaj volas esti proksime de naturo. Ŝia domo estas verŝajne el 10-a jarcento, ŝi neniam ŝlosas, eĉ ne fermas pordon, ĉiam ni en domo trovis iajn ŝiajn geamikojn. Ŝi estas treege oferema kaj volas al ni montri ĉion interesan en Morlaix kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ni vidis la plej antikvajn domojn en la urbo, interesajn preĝejojn kaj tajdon. 15 km al la maro ni veturis tri foje. Merkrede ni alveturis tro malfrue, asfalta ŝoseo al insuleto jam estis sub akvo kaj aŭtomobilo de unu virino ankaŭ. Ĵaŭde ni alveturis ĝustatempe kaj iris al la insuleto. Nikol diris, ke ni havas antaŭ tajdo sufiĉe da tempo. Sed post mallonga promeno ŝi ekiris, ke tajdo jam alvenas, ke ni devas rapidi al marbordo. En unu loko jam akvo atingis niajn genuojn, niaj pantalonoj estis malsekaj, sed feliĉe ni atingis marbordon. Tie volis lasi Nikol ŝuojn, kiuj ni trovis. Sed post 10 km ekvidis, ke ili restis en aŭtomobilo. Do ni veturis kun ŝuoj reen al maro. Tiel ni vizitis trifoje unu lokon sur marbordo.

Vespere ni kunvenis kun Esperantistoj, bone kun ili babilis, kune vespermanĝis kaj eĉ ion ili aŭdis el nia preparita rakonto. Klárka preparis CD kun fotoj de naciaj kostumoj, ni kunprenis ornamitajn ovojn, iajn naciajn kostumojn, videokasedon kun mia infana E-grupo, muzikon al dancojn, marcipanojn por ornami.
El Morlaix veturigis nin Nikol en belegan dometon de Gaby en vilaĝon St.Quay Perros. Kvankam Gaby estas jam 84 jara, senĉese instruas Esperanton en kelkaj kursoj. Dům nia kunveno kun gesamideanoj ĉe ŝi alvenis tri geĵurnalistoj kaj při nia vizito estus eble legi in tri ĵurnaloj.

Mi ne povas skribi při tuta mia vojaĝo, ĉar ne sufiĉus al mi eĉ tuta numero de Informilo. Sed almenaŭ při kunvenoj  kun geamikoj. Ni kunvenis en La Palet en muzeo de vino kun gesinjoroj Ménard, kiuj Jarmila kaj min en jaro 1988 invitis viziti Francion. Ni vizitis kun Esperantista grupo gesinjoroj Robineau, de kiuj vi nun povas legi ĉeĥe libron Osm let na cestách po naší planetě tradukitan de J. Drahotová. Mi ekkonis ilin en jaro 1995 en Grésillon, kiam ili havis trijaran adoptitan filon Vincent. Li nun ĝuste biciklis el lernejo. Nun  ni ekkonis eĉ filineton Sára.

Kun Gudule kaj Laurent Cuenot ni ankaŭ renkontis kaj restis ĉe ili dům du tagoj. Eble iu de vi rememoros, ke ili travivis vintron 1998-99 en Ĉeĥio kaj festis edziĝfeston en Fulnek. Ili vetruis en ruldomo tirita de ĉevalino Kamila ĉirkaŭ Europo. En Česká Třebová montris diapozitivojn el sia vojaĝado kaj en aliaj diversaj lokoj ankaŭ. Kun ili tiam estis trijara filino Lola, en Grekio poste naskiĝis filo Romain. Nun knabo estas trijara, Lola vizitas lernejon. Kaj ni povis visi sur diapozitivoj tutan vojaĝon de familio Cuenot ĝis fino. Eĉ ĉevalinon Kamila, kiu nun veturas nur al bazaro kun legomoj, kiujn Lorent produktas.


Mi devis admiri oferemecon de bretonaj Esperantistoj. Ili kunvenadas por kanti Esperantajn kantojn en Bretona Esperanto-Koruso MEVEN. Kantojn ekzercas en urbo Pontivy, iuj veturas por provi 200 km. Jam eldonis CD kun E-kantoj. Mi ankaŭ devis admiri, ke iu komencas lerni Esperanton kaj tuj instruas aliajn. Ni aŭdis , ke en regiono, kie estis antaŭ sep karoj kvar E-kluboj nun estas 15. Multaj el ili batalas por Esperanto kiel lingvo de EU.

Kun Klárka ni traveturis ok E-klubojn, sed ŝi devis komence de oktobro reveturi en altan lernejon. Mi tiel perdis kundancantinon kaj spertulinon por komputilo. Mia parencino Helenka Šplouchalová, anino de AEH, alvetruis kun Anežka, unu el mia infana E-grupo. Triope ni traveturis aliajn lokojn kaj ekkonis novajn geamikojn. Multfoje ni admiradis maron, fortikaĵon ĉirkaŭ St. Malo, malnovajn preĝejojn en malgrandaj vilaĝoj, ventajn muelilejon, sed ankaŭ en St. Brieuc kaprinon Clopette, karuletino de sinjoro doktoro Clopeau.

Kvankam al ni multe plaĉis vilaĝoj kaj urbetoj de Bretonio ornamitaj per floroj, ni disadiaŭis kun geamikoj kaj la 15-a de oktobro ni jam alvetruis hejmen.



IKUE kongreso Kretinga 2004



3. - 10. 7. 2004 
Kretinga, Litovio

Zdenka, Šárka, Klára, Tereza, Hana, Iveta, Anežka, Kamila, Dominik, Jan kaj Aleš

FOTOGALERIO


De la 3-a ĝis la 10-a de julio 2004 realiĝis la 57-a kongreso de IKUE en Kretinga – Litovio. Mi ĝin ĉeestis ku 10-ana grupet. Veturis 3 knaboj: Dominik, Jan kaj Aleš. 5 knabinoj: Tereza, Hana, Iveta, Anežka, Kamila jak 2 fraŭlinoj: Klárka jak Šárka. 



Vendredo

Ni antaŭe atingis per trajno urbon olomouc. Per buso, kiun mendis prezidanto de IKUE sekcio ĉeĥa eĉ tutmonda Miloš Šváček, ni agrable veturis. Infanoj, kiel eĉ ĉiam, sidis en malantaŭa parto de la buso kaj bone babilis aŭ dormis. En la buso veturis krome pastro Lájoš Kobor el Hungario kaj Pavol Petrik el Slovakio. El Olomouc ni forveturis post 13-a horo vendrede, en Kretinga ni estis sabate ĝistagmeze.


Sabato

Buso starigis ĉe kongresejo, sur kiu oni eblas legi surskribon: „Venku malbonon per bono.“ (Rom 12/21) Proksime pendis du flagoj: Esperanta kaj litova. Ni iris al akceptejo. Ĝi estis en franciskana gimnazio, kie iuj kongresanoj loĝis. Mi serĉis korespondamikon Vladislavas Virŝila, kiu promesis al mi jam antaŭ duonjaro trovi kontakojn por prezentado de infanoj. Li venis en akceptejon. Li ne povis al mi respondi per letero, li estis malsana. Li ne volis vidi nian programon, al kiu ni bezonis lian tradukon. Li ĉion konis. Iuj infanoj jam estis aliĝitaj, vladislavas rapide kun ili forirismontri al ili loĝejon en studenta hejmo (ĝi ne estis tro bone ekipita). Al mi restis krome miaj ankoraŭ komunaj valizoj pro prezentado kaj du kanbinoj. Ni ne sciis kien iri. Al mi ne sufiĉis manoj por valizoj. Oferema ŝoforo al ni helpis kaj studentan hejmon ni fine trovis. Nova serĉado komencis vespere. Esperantistoj serĉis maĝejon. Ĝi situis inter akceptejo kaj studenta hejmo bone kaŝita. Enirejo estis el antaŭa parto de konstruaĵo kaj aspektis kiel pordo de kelo.

Post vespermanĝo estis en kulturdomo prezentado de pola folklora ensemblo. Iuj knabinoj ĝin vizitis kaj plaĉis al ili. Sed du knabinoj alvenis tute malsekaj. Aŭtomobilo malpurigis ilin per akvo. Mi ne povis ĉeesti ĉiujn aranĝojn, ĉar doloris min maldekstra piedo.


Dimanĉo

Post matenmanĝo ekzercis la grupo nian prezentadon. Kun knabinoj mi estis kontenta, knaboj sciis praskaŭ nenion. Ili devis lerni siajn rolojn. Post la 10-a horo gesamienanoj ekskursis por ekkoni kongresan urbon. Ni vidis 2 tombejojn, intereseajn lignajn statuojn, sed poste mi jam devis fini mian promenadon. Je la 12.30 estis solena sankta meso, poste tagmanĝo kaj posttagmeze solena malfermo de la 57-a IKUE kongreso. Al ĝi kantis ĥoroj sub gvidado de muzikestro Aloyzas Žilys. Al ĉiuj la koncerto tre plaĉis, akoraŭ forirante ĥoroj kaj muzikestro kun  granda bukedo eĉ esperantistoj kantis. En kantado daurigis marista ĥoro eĉ antaŭ salonego.
Interkona vespero en salono de akceptejo estis vere gaja. Litova folklora virina grupo al danco altiris multajn ĉeestantojn eĉ miajn infanojn. Ili bone babilis.


Lundo

Ni denove ekzercis post matenmanĝo. Je la 10.30 komencis tuttaga ekskurso. Ni vizitis Žemaičia Kalvariji. Antaŭe ni ĉeestis sanktan meson en plenplena preĝejo. Post ĝi eliris la procesio al 20 kapeletoj de krucvojo. Senĉese pluvis. Mi finis jam ĉe kvina kapeleto. Kapeletoj staris sur diversaj montetoj ĉirkau urbo. En bela vetero estas 7 km, kiuj oni bezonas por tuta vojo, certe agrablaj. Sed en densa pluvo de kvara kapeleto forkuris eĉ blanke vestitaj litovaj festoknabinetoj. Sed multaj pilgrimantoj restis sur vojo ĝis fino.

Ni estis surprizitaj serĉante en tiu pilgrimloko necesejon. Ni vidis grandan garbejon kun planko el lignotabuloj kun truoj en ĝi ĉe muro.

Estis planita piknika tagmanĝo ĉe belega lago. Por pluvo ni piknikis en buso preskaŭ vespere kaj lagon ni vizitis nur por momento. Sed vespero en Kulturdomo estis neforgesebla – dancis por ni ĉirkau 50 malgrandaj infanoj el Kaŭnas.


Mardo

Estis tago de litova nacia festo. Posttagmeze je la 14-a komencos soleno. Nia grupeto laŭ Vladislavas estis aliĝita al programo kaj povos prezenti sin eĉ dům du horoj au pli. Sed marde ni ne povis lin trovi, ke li montru al mi precizan lokon kaj diru tempon. Fine li estis trovita kaj nenion li sciis. Mi iradis el kulturdomo al urboplaco kaj reen nenion eksciante. Mi jam nepovas marŝi. Infanoj en tiu tempo ekzercis programon sen mi. Nur post 13-a horo alportis Vladislavas sciigon – Alvenu al Kulturdomo je la 15-a horo. Via programo povos dauri 15 minutojn. Do ni rapidis alveni al kulturdomo. Tie sin prezentis litovaj ensembloj en longaj jupoj, bele kantis sur herbejo „sub tilioj“. Malgraŭ ĉiuj antaŭaj malfacilaĵoj aspektis niaj dancoj kaj kutimoj bele kaj al homoj ili plaĉis. Vespere veturis gekongresanoj per tri busoj en proksiman apudmaran banlokon Palanga. Niaj gvidantoj tiel rapide iris, ke ni malbone marŝantaj restis solaj. Kvar el miaj knabinoj alvenic min serĉi kaj kun tri malbone irantaj virinoj ni mem trarigardis vidindaĵojn. En parko al ni plaĉis bronza statuo de mara reĝino kun serpento, longa moleo en maro, fontano, ĉevaloj kun faetonetoj kaj precipe maro mem.

Je la 21-a horo estis en loka preĝejo sankta meso. Al ĝi kaj post ĝi kantis ĥoro de maristoj. Nur promesitan sunsubiron en la maron ni ne vidis.


Merkredo

Matenmanĝo estis jam je la 7-a. Mi volis vekigi miajn infanojn, sed mi eraris kaj vekigis aliajn gejunulojn. Je la 8-a ni jam forveturis. Unu e ni vizitis preĝejon de Ŝiliuva plenan de trabaĵoj. Mi timis, ke iu pastro eĉ episkopo ĉe altaro vundos. Post sankta meso ni vizitis interesan kapelon aspektantan kiel kastelo. En ĝi kuŝas granda ŝtono, sur kiu montriĝis sin Virgulino Maria pli frue ol en Lourdes ol en Fatima. En kapelo ni vidis belan statuon de Dipatrino. Ni veturis Ŝialai, tie ni en monaĥa preĝejo audis ekzercantan knabinan ĥoron, vidis riparejon de antikvaj bildoj kaj statuoj kaj aŭdis kiamaniere jam en malgranda carisma epoko devis litovoj protekti sian litovan lingvon, kiam ĝi estis malpermesita. En preĝejo estis diservo en rusa lingvo, en malgranda ejo malantaŭe altaro infanoj lernis litove.

Post la 14-a ni elbusiĝis en Tytuvenai kaj sur korto de restoracio ni ĉiuj el tri busoj komune tagmanĝis. Ni daŭrigis al Monto de krucoj. Laŭ legendo en estintaj jarcentoj estis granda batalo sur ebenaĵo, amikoj de pafitaj sodatoj ilin entombigis kaj en helmoj alportis argilon sur ilian tombon. Starigis tien krucojn. Nun staras kaj pendas tie nektedebla multeco de krucoj kaj krucetoj. Ilin alportis homoj dům perdo de siaj proksimuloj aŭ en alia sia sufero. Tiuj ĉi krucoj estis dum komunisma periodo kelkfoje ruinigitaj per buldozoj, sed la homoj denove starigis ilin. Proksime situas monachejo de franciskanoj, kiun ni ankaŭ vizitis. Ĝi havas interesan altaran bildon - fenestro tra kiu estas videbla monto de krucoj.


Ĵaudo

Je la 10-a promesis nin niaj ĉeĥaj ŝoforoj en Hejmon de gepensiuloj. Niaj knabinoj iomete malfruiĝis, Vladislavas koleris, ke gepensiuloj jam de longe sidas en salono kaj atendas nin. Sed ĉio pasis bone. Knabinoj dancis, kun knaboj ludis pantomimon kaj fabeloj. Nur cervo lasis hejmen kornaron, alie ĉio estis en ordo. Grandan beton helpis al ni eltiri publiko. Ni disdonis marcipanojn kaj ricevis bildon kaj refreŝiĝon. Infanoj supiris por maro. Do, ni veturis tien per pola buso denove kaj travivis posttagmezon en Palanga. Iuj naĝis , iuj promenis kaj komune ni ĝuis glaciaĵon. En Kretinga ni veturis je la 6-a.
Je la 21-a estis nacia litova vespero en Kulturdomo. El nia grupo iris kun mi nur Šárka kaj Tereza. La vespero al ili plaĉis. Ni vidis dancojn de du folkloraj ensembloj, aŭdis flaŭton kaj operajn ariojn eĉ modernan muzikon.


Vendredo

Post matenmanĝo infanoj ekzercis novan programon – 4 jarsezonoj. Ili ekzercis en larĝa koridoro de studenta hejmo, nia nuna loĝejo. Magnetofono estis en alia etaĝo. Posttagmeze estis interesa ekskurso. Sed ni volis alveturi baldaŭ, ke ni povu provi nian prezentadon en Kulturdomo. Ni ekskursis al vilaĝo, kie naskiĝis kaj loĝis episkopo Motiejus Valanĉius, kiu batalis kontraŭ ebriuloj kaj malpermeso de litova skribo. Ĉirkau lia naskiĝdometo staris statuoj el arbaj trunkoj, kiujn ni vidis ankaŭ en aliaj lokoj. Poste ni vizitis muzeon de ŝtonoj en malnova muelilejo. En ĝardeno estis krome muelilŝtonoj el grandaj ŝtonoj faritaj seĝoj, tabloj, benkoj, ponto eĉ boto. El tiu ĉi muzeo ni veturis en muzeon de „sensencaĵoj“. Nia buso estis lasta kaj kiam ni aŭdis, ke enirbileto kostas 3 litojn kaj ni havas por trarigardo nur 15 minutojn, ni rezignis kaj aĉetis bildkarton de tie. Mi faris almenau foton de tanko staranta antaŭ la muzeo kaj knaboj tragrimpigis ĝin.


IKUE kongreso Italio 2003



30. 8. - 6. 9. 2003 
Rimini, Italio

Zdenka, Pavel, Šárka, Anežka, Gábi, Hana, Lucka, Marcela, Nikola, Aleš, Kamila, Michaela, Renata, Eliška, Vojtěch, Dominik

Preĝejo en Rimini estas nomata Esperanta katedralo por multaj belaj mozaikoj kun Esperantaj surskriboj. Tiel ornamis preĝejon de sanktaj Pavlo kaj Johano pastro Duilio Magnani, longjara prezidanto de monda IKUE kaj paroĥestro en jam nomita preĝejo. El preĝejo al barilo pendas koloraj rubandoj, antaŭ la preĝejo svingas flagoj de 17 landoj kaj supre sur paroĥa domo estas granda surskribo: 16-a Ekumena Esperanto Kongreso, 30.8. - 6.9. 2003 en Rimini.

Tiun ĉi kongreson ĉeestis ĉirkaŭ 300 homoj el 17 landoj. Komune kun EEK realiĝis ankaŭ Junulara Esperantista Tendaro (JET). Mi veturis ĝin ĉeesti kun grupo de miaj E-infanoj. Šárka jam estis mia helpantino. El Česká Třebová veturis Anežka Hordějčuková, el Brandýs nad Orlicí Gábi Šilarová, Hana Štusáková, Lucka Doležalová, Marcela Síglová, Nikola Janoušková, Aleš Řehák kaj Kamila Menšíková el Opatovec. Krome ili mi kunprenis Michaela kaj Renata el nia ĝemela E-rondeto En Ratíškovice, knabinon Eliška kaj knabojn Vojtěch kaj Dominik el mia parencaro. Kun ni veturis kiel kutime eĉ Pavel kun sia gitaro. Nia E-grupeto veturis per buso kun ĉeĥaj kaj slovakaj gesamideanoj.


Vendredo

Post tagmezo ni elveturis el Olomouc. Gvidanto de buso Miloš Šváček planis viziton de pilgrimloko Mariazell en Austrio. Sed en Brno, kie haltis buso por parto de gevojaĝantoj, mankis samideanino el Slovakio. Ŝia serĉado malfruigis nin. Mariazell ni atingis en mallumo antaŭ la 9-a horo vespere kaj la preĝejo jam estis fermita. Ni do staris ĉe preĝejo sub volba trapasejo, kantis tie kaj preĝis rozarion. Dum tiu tempo komencis pluveti, poste pluvi kaj kun fino de rozario jam tre pluvegis. Ni kuris al buso, sed atendis ĝin tute malsekaj. Ĉiu volis sekigi vestaĵojn kaj buso aspektis interese kun "diverskoloraj kurtenoj" ene. Al Udine ni ne povis plu veturi. La ŝoseo estis ŝtopita. Ni ne sciis, kial.  Ni atendis tie de la 3-a ĝis la 9-a horo matene. Poste ni eksciis, ke pluvego kaŭzis falo de grundo sur ŝoseon. Neniu sciis, kiam denove ŝoseo estos uzebla. Ni devis veturi reen tra Slovenio kaj nia vojo plilongiĝis je 400 km. Aliaj ŝoforoj ankaŭ decidis fari ion similan. Al Rimini ni veturis treege malrapide. La buso devis ofte stari. Kiam ĝi staris, geveturantoj elkuradis el buso trovi ĉe vojo ian arbuston, ĉar mankis necesejo.

Dum tiu plilongigita vojo ni preparis dezirkanton por pastro Duilio Magnani, kiu festis sian 50 pastriĝon kaj 75 datrevenon de naskiĝo. Li multe zorgis pri nuna kongreso.


Sabato

Ni veturis kaj veturis. Rimini ni atingis iam antaŭ noktomezo. La vespermanĝo atendis nin en hotelo Anna staranta ĝuste kontraŭ preĝejo de sanktaj Johano kaj Paulo kaj kongresejo situanta malantaŭe la  preĝejo. Sed tuj post alveturo estis unu problemo. Miaj du fratinoj kaj nevino ricevis  ĉambron, kie jam loĝis unu viro. Mi devis kapti pastron Eichkorn, kiu disdividis homojn en ĉambrojn. Li ne volis kredi, k li eraris. Do mi alkondukis viron al li. Tiam li diris, ke eraris kaj laŭ nomo pensis ke temas pri virino. Mi kun infanoj loĝis en la plej alta subtegmenta etaĝo en kvar ĉambroj. Estis sufiĉe varme. Ni malfermis fenestron kaj pordon por tuta nokto.


Dimanĉo

Antaŭ la preĝejo kunvenis je la 9-a horo gejunuloj kaj infanoj el JET. Ili reciproke ekkonatiĝis kaj ludis ludon Zip-zap. Pri JETanoj zorgis samideanoj Hatto von Hatzfeld kaj doktoro Ulrich Mathias. Je la 11-a horo estis solena snakta meso, kiun kuncelebris pastroj el Germanio, Italio, Hungario, Pollando, Francio.


Post tagmezo mi atendis kaj atendis antaŭ fermita kongresejo, ke mi pagu kongreskotizon. Infanoj jam tre ĝojis, ke ili uzu maron. Iuj ankoraŭ ĉe maro neestis. Rapidis al ĝi kun Pavel, Šárka kaj aliaj plenkreskuloj. Je la 17-a horo ili devis reveni, estis solena malfermo de EEK kaj JET. Ĉeestis ĝin eĉ episkopo el Rimini kaj gastoj. Ni aŭdis pri kunlaboro de IKUE kaj KELI, eĉ aŭdis salutojn de diversaj homoj. Kiam oni parolis pri pastro Duilio Magnani, ĉeĥoj, slovakoj kaj infanoj en naciaj kostumoj staris antaŭ li, kantis al li dezirkanton, bondeziris kaj transdonis donacon el aĵoj de naj landoj. Li estis kortuŝita.


Vespere ni ekzercis nian programon supre en ne tro larĝa koridoro.


Lundo

Matene estis ebleco ĉeesti sanktan meson kaj mi tion eluzis. Je la 9-a horo kunvenis junularo antaŭ  preĝejo kaj ludis diversajn ludojn. Poste estis disdividitaj JETanoj en tri diversaj kursojn. Ankaŭ mi ricevis unu kurson, kie estis 9 ĉeĥajn infanojn (sep el tio el mia grupo) kaj 8 estis junularo el Rumanio. Ni lernis, kantis, konkursis. Posttagmeze ni denove iris al maro, kvankam pluvetis. Poste komencis pluvi kaj ni kuris al hotelo. Vespere mi parolis pri nia programo preparita por italaj civitanoj kun mia longjara korespondanto Gionfranco Polerani, kiu estis kompleza helpi al ni kaj traduki dum programo.


Mardo

Mia ĉeĥa amikino Jitka jam antaŭ komenco de kongreso gajnis por mia grupeto permeson prezenti sin en Casa Colonica, sed mi de dimanĉo ne vidis ŝin kaj ne sciis kie ŝi loĝas, kie troviĝas Casa Colonica. Do, Giofranco iris kun mi trovi tiun kostruaĵon. Neniu nenie. Post longa telefonado promesis estro alveturi. Li alveturis aŭtomobile, enveturis, nin ne bonvenigis kaj nin atendis kaj atendis pensante, ke li malfermos. Post longa atentado demandis Giofranco al viro balaanta en ĝardeno, kie estas estro. Ni aŭdis, ke li jam sidas en sia oficejo. Fine ni kun li kunvenis. Li montris al ni la ĝardenon kaj salonon, kie laŭ vetero infanoj sin prezentos. Li diris, ke li atendos nin vespere je la oka kaj duono. Ni rapidis al la kongresejo, tie instruis mian kurson Martina. Alvenis nur ĉeĥaj infanoj.

Posttagmeze estis ekskurso al San Marino. Giofranco iris kun ni kaj klarigis al ni multajn aferojn. Ni vidis urbodomon, kie ŝanĝis gardantoj, fermitan katedralon, balkonon kun falgoj de San Marino kaj de Esperanto. El supro ni vidis ĉirkaŭaĵon de Sanmarina monto. Nia buso veturis reen pli frue ol aliaj tri kaj ni ĝustempe atingis domon Casa Colonica.

Estis bela vetero, alvenis multaj homoj. Infanoj prezentis sin en granda ĝardeno. Ili ludis flaŭtoj, ludis fabeloj, kantis, dancis. Lucka prezentis sin en du roloj: Kiel dancantino kaj kiel reĝo. Ŝi kaŝis longajn pantalonojn sub jupon por ŝpari tempon dum ŝanĝo de vestaĵo. Sed dum danco pantalonoj malrulis kaj Lucka aspektis ridinde. La infanoj ne estis sen mikrofono en granda  ĝardeno bone aŭdeblaj. Sed almenaŭ io al gastoj plaĉis pantomimo pri Bono kaj Malbono, antaŭfasta festo, kiam infanoj dancis laŭ muziko kun vizitantoj kaj eltirado de granda beto.


Merkredo

Realiĝis tutaga ekskurso al Ravena. Ĉiaj mozaikoj estas interesaj. Ni trairis multajn muzeojn kaj preĝejojn. Je la 11-a horo estis evangelika diservo en baziliko de Sankta Spirito kaj katolika sankta meso en preĝejo de sankta Johano Evangelisto. Poste ni tagmanĝis kaj ripozis. Al infanoj plej multe plaĉis preĝejo de sankta Francisko, kie sub altaro en kripto estis akvo, en kiu naĝis fiŝoj. Post nia reveturo ni volis ion el nia programo provi sur scenejo, sed eĉ tiam ĝi ne estis libera, oni projekciis filmon el Litovio.

Posta la 21-a horo estis "gaja vespero". Flaŭtojn ludis infanoj el familio Studený. Ankaŭ tri el miaj infanoj ludis flaŭtojn. Sen antaŭ tio estis kvizo pri Berlino. Miaj infanoj ludis ankoraŭ tri fabelojn. Gajan vesperon ili ne ĉeestis ĝis fino, ĝi finis malfrue kaj ili estis lacaj post tuttaga ekskurso kaj prezentado.


Ĵaŭdo

En IKUE kaj KELI estis balotoj. Mi sufiĉis al iu antaŭ fermita kongresejo doni balotbileton kaj rapidis instrui mian kurson. Kunvenis infanoj el Ĉeĥio kaj Pollando. Neniu el Romanio venis. Post instruado nia grupeto ekzercis programon por lasta vespero. Infanoj neniam dancis tion kune. Mi ankaŭ preparis vestojn por "viro en dezerto". Infanoj ĝoje helpis al mi disŝiri lian vestaĵon. Poste esperantistino el Litovio serĉis teamon, ĉar ŝi preparis konkurson. Nia grupo jesis kaj farigis teamon. Vesper estis orgena koncerto.


Vendredo

Je la 9-a estis solena diservo kaj preskaŭ ĉiuj el EEK kaj JET ĉeestis. Dum ĝi estis anoncita rezulto de balotoj. Al novaj estroj de KELI kaj IKUE pastroj benis. Nin ĝojigis, ke kiel estro de monda IKUE estis elektita samideano Miloš Šváček, estro de ĉeĥa IKUE sekcio.

Post diservi estis instruado. Nun alvenis gelernantoj el  Ĉeĥio, Pollando kaj Romanio. Por lasta gaja vespero ni ekzercis kantojn Saĝulo kaj Esperanto.

Post tagmanĝo ni iras al maro, al tiu bordo, ĉe kiu mi kun miaj fratinoj dronis kaj estis savitaj antaŭ  tri jaroj. Ne estis tie multe da akvo, sed mi tre timis je infanoj, ĉar blovis venteto kaj mi vidis ondojn. Mi estis feliĉa, kiam la infanoj kun Šárka kaj Martina iris viziti delfenarejon. Tie al ili tre plaĉis.

Vespere antaŭ la 9-a vane atendis nia grupo kiel konkursa teamo duan konkursan teamon. Mi petis, ke ni povu eluzi kelkajn liberajn minutojn kaj prezenti infanojn en poemo Antaŭkristnaska tago. Treege rapide vestis knabinoj naciajn kostumojn por danco. Nur mi ne povis trovi poemon kaj kuris en ĉambron en hotelo al kvara etaĝo. Sed poemo estis en kongresejo en mia sako kaj trovis ĝin mia fratino. Mi ŝvitis kaj ne povis bone spiri, kiam mi komencis deklami. Sed poemo kun dancoj plaĉis al kongresanoj. Ankaŭ mia kurso kantis. Tio ne estas tro bela. Unu bona kantisto alvenis al mi diri, ke ne estas kun kanto kontenta. Programo de lasta gaja vespero estis longa. Ni aŭdis, ke la konkurso estos post fino de alia programo. Kiam alproksimiĝis noktomezo kaj programo ankoraŭ ne finis, infanoj foriris dormi. Sed malgraŭ tio premion – glaciaĵon- ili ricevis sen konkurso.


Sabato

Je la 9-a horo realiĝis solena fermo de EEK kaj JET. Nia amikino Flory el Belgio donacis al infanoj ĉokoladon, pri kiu ŝi diris, ke estas la plej bona el tuta mondo. Al infanoj ĝi gustumis. Gesamideanoj, kiuj zorgis pri EEK kaj pri JET ricevis specialan donaceton laŭ kongresa temo: Vi estas miaj atestantoj, salo kaj lumo de mondo. Ili ricevis salon kaj kandelojn mane faritaj. Mi estis surprizita, ĉar ankaŭ mi ricevis kandelojn, kvankam mi la kongreson ne preparis kaj pri ĝi ne zorgis.

Nia vojo hejmen jam estis trankvila kaj sen iaj malfacilaĵoj. Dimanĉe matene ni estis hejme.