Kroatio 2001



14. - 21. 7. 2001 
Zagreb

Zdenka, Šárka, Klárka, Ivetka, Petra, Kamila, Hanička, Terezka, Gabriela

FOTOGALERIO

15-a Ekumena Esperanta kongreso kaj 5-a Junulara Esperanta Tendaro Zagreb

Ĉitiujare ni decidis, ke ni prezentos nin dum JET en Zagrebo. Aliĝis 8 knabinoj: Šárka, Klárka, Ivetka el Česká Třebová, Petra kaj Kamila el Opatovec, Hanička, Terezka kaj Gabriela el Brandýs nad Orlicí. Kun ni veturis mia frato Pavel kun gitaro.

Vendredo

Ni kunvenis en stacidomo en Česká Třebová. Kun malfruiĝinta trajno ni atingis Olomouc. Tie atendis nin mia fratino Jožinka kun nepo Ondra. En busa stacidomo gardis valizojn knabinoj el Č.Třebová kaj ni aliaj trarigardis memorindaĵojn de Olomouc, precipe turholoĝon sur ĉefa placo. Ni vizitis eĉ vendejdomon Tesco. Post la 19-a ni kun aliaj gesamideanoj enbusiĝis. Grupeto de ĉeĥoj atendis buson en Brno, slovakoj jam nokte en Bratislava. Nokte ni veturis trans lumigita Vieno, matene ni jam estis en Slovenio.

Sabato

Matene ni vizitis pilgrimlokon Ptujska Gora. Tie ni vidis interesan bildon de Maria, ne ofte videbla. Sur ŝia granda mantelo kaŝis sin multaj homoj. Post sankta meso celenrita de pastro Zelionka (Pollando), kiu veturis kun ni en nia buso, ni daŭrigis en Zagrebon. Tie ni ricevis ĉambrojn en propastra seminario, kie estis ankaŭ kongresejo. Dum manĝo kaj "Interkona vespero" mi vidis multajn gekonatulojn: Elizabeth Denzler, Gabriel Anda, P. Lájoš Kobor, Barbara Pietrzak, gesinjorojn Burkhardt, P. Eichkorn, F. Bardecka, P. Heroux, S. Mandrak, ktp.

Dimanĉo

Nia grupo iomete disdividis. Iuj ĉeestis kun mi kaj kun Pavel s. Meson kaj poste vizitis urbon, iuj kun mi ekumenan diservon je la 11.30. Post bongusta nekutima tagmanĝo (kokido kun nudeloj) mi invitis Gabrielon en nian ĉambron. Li rakontis pri sia granda familio en Kameruno. Lia 80 jara patro eĉ nun laboras pli diligente ol Gabrielo mem kaj ankaŭ 60 jara panjo estas vigla. Gabrielo havas 7 gefratojn, iaj jam havas gefilojn.

Je la 17-a estis solena inaŭguro, sed tre longega. Ĉeestis ĝin episkopo el Zagrebo. Vespere mi ĝuis koncerton de ĥoro el grekokatolika seminario.

Lundo

Ĉiutage estis en seminaria preĝejo sankta meso je la 7. Post matenmanĝo estis kantado kaj posle por ĉeestantoj de Ekumena kongreso prelegoj, por JETanoj ludoj, E-kursoj kaj posttagmeze ebleco sporti. Mi kun Klárka kaj Šárka iris en kurson por progresintoj, aliaj knabinoj kaj Pavel estis dividitaj en kursojn por komencantojn. Gvidis ilin Ewa el Pollando, Hato el Germanio kaj samideanino el Nederlando. Liberan tempon ni eluzis por ekzercado de nia programo. Vespere prezentis sian programon polaj kaj ĉeĥaj knabinoj. Ni prezentis pantomimon pri Bono kaj Malbon, polinoj skeĉon Adamo kaj Evo, ni kutimojn kaj dancojn el Orientbohemio, polinoj teatraĵeton Onklino. Ili ankoraŭ kantis pri Esperanto kaj ni disdonis al ĉeestantoj hejme bakitajn marcipanojn. Nokte ni bone dormis, kvankam laŭte fulmotondris.

Mardo

Tuj post matenmanĝo ni ekzercis teatraĵeton pri sankta Venceslao en duŝejo. Pli taugan ejon ni ne trovis. Dum antaŭtagmezo vizitis nin paroĥestro el paroĥejo de s. Spirito, kie loĝas Maria Beloševič, loka zorgantino pri EEK kaj JET. P. Tomislav rakontis al ni pri s. Francisko, pri sia ordeno kaj nuna agado de franciskanoj. Li invitis nin en sian monaĥejon.

Posttagmeze vizitis nin en nia ĉambro Elizabeth Denzler, kiun konis Klára kaj Šárka el vizito en Gresillon (1995). Tiam Elis zorgis pri 8 germanaj knaboj kaj nun rakontis pri ili kaj ni kune rememoris.

Poste JETanoj kun Hato iris trarigardi urbon kaj ekkoni historion de Zageb. Poste volis Marija nur al ĉeĥa grupeto montri monaĥejon, ni devis ŝin atendi sur placo ĉe ĉevalo kun princo Tomislav. Helpe de Marija ni malfruiĝis, sed P. Tomislav ne koleris. Li montris al ni preĝejon de s. Antonín, monaĥejon, domon por maljunuloj, manĝejon por malriĉuloj kaj precipe ĉarman ĝardenon, kiu ricevis premion en konkurso pri plej bela ĝardeno. Post disadiaŭo kun li ni rapidis ĉeesti orgenan koncerton en katedralo. El ĝi ni veturis per nia buso, kies ŝoforo ne povis trovi vojon hejmen kaj alveturis pli malfrue ol piedirantoj.

Merkredo

Merkredo estis granda ekskursa tago. Kongresanoj kaj JETanoj veturis per 4 busoj. Unue ni vizitis ĉefan kroatan pilgrimlokon Marija Bistrica. Tie ni ĉeestis E-sanktan meson kaj krucvojon. Ĝi situas sur monto ĉe urbo kaj statuoj estas pli altaj ol normalaj homoj. P. Zelionka gvidis homojn supren preĝante kaj kantante.

Je la 13-a busoj daŭrigis al vilaĝo Gornja Stubica. Tie bonvenigis nin sub 600 jara tilio viroj kun speciala kroata alkoholaĵo "rakija" kaj kun suko, virinoj en naciaj kostumoj per kanto kaj freŝa farunaĵo.

Dumvoje al varma banejo ni ankoraŭ vizitis kasteleton kun ekspozicio de bildoj kaj infan pentraĵoj. En naĝejo kun varma akvo gaje ludis kun Elizabeth el niaj knabinoj nur Iveta, Gábi kaj Hanička. Aliaj preferis promeni en parko, kie renkontis malagrablajn kulojn.

Ĵaŭdo

Gejunuloj veturis per pola buso al maro. Ewa prenis eĉ plenkreskulojn por plenigi buson. Kun unu el ili estis malfacilaĵoj: rumuna esperantisto perdiĝis en Rijeka kaj ni atendis lin vane dum unu horo. Antaŭ atendado Hato rapide montris al interesantoj memorindaĵojn de Rijeka kaj mi kun mia grupeto diligente serĉis monŝanĝejon por pagi vojaĝon al maro. Finfine ni sen rumuno forveturis al Cirkvenica. La buso restis en parkejo sub alta ponto, ni rapidis al maro. Knabinoj pli bone rapidis ol mi. Tiu ĉi ekskurso ne estis por mi tro agrabla. Mi sufiĉis fali sur ponteto, perdigi tri knbinojn kaj eti esti en akvo post tri hora vojo nur duonhoron, ĉar poste Gábi nevolonte atingis maran erinacon kaj sia mano estis profunde vundita. Kun Hanička kaj Gábi mi iris trovi kuraciston nesciante kie. Fine ni eksciis, ke kuracisto estas sub ponto, proksime de parkejo. La kuracisto decidis ne eltiri dornpikilon, sed meti sur mano nigran ŝmiraĵon kaj prenis de mi 110 kunaijn. Gábi jam monon ne havis. Al la maro ni jam ne iris, ni atendis aliajn ĉe buso. Majgraŭ longa volaĝo ni vespere ekzercis fabelojn.

Vendredo

Ni senĉese ne sciis, kiam ni nin prezentos en antaŭlernejo, mi vane demandis al Marija, ŝi ne povis telefone kapti estrinon. Do ni disiris en E-kursojn. Antaŭ tagmezo alkuris Gábi kun anonco: "Post 15 minutoj ni devas esti ĉe pordo, ĉar ni iros en antaŭlernejon." Ni devis rapide trovi niajn kostumojn kaj precipe knabinojn kaj Pavel, kiuj estis en tri diversaj kursoj. Sed vere post kvaronhoro ni estis ĉe pordo – Marija ne. Ŝi havis multajn aliajn taskojn. Poste ni devis rapidi kaj en antaŭlernejo montri nur duono de dancoj, kutimoj kaj de fabeloj. Malgraŭ tio infanoj ĝojis, dum kantoj de Pavel ili aplaudis kaj helpis al ni ludi lastan fabelon. Eĉ ili gustumis niajn marcipanojn. Al tagmanĝo kun Marija ni iomete malfruiĝis. Posttagmeze ni iris aĉeti donacetojn por niaj karaj hejme. Post vespermanĝo estis disadiaŭa vespero, pri kiu zorgis Carlo Sarandrea. Polaj knabinoj preparis por ĝi ludon pri Bono kaj Malbono, sed alimaniere luditan ol estis nia pantomimo kun kandeloj. Polaj knabinoj ludis perfekte, kiel veraj aktorinoj kaj dum ludo uzis kolombinon. Niaj knabinoj preparis teatraĵeton pri morto de s.Venceslao. Sed Carlo preferis plenkreskajn muzikistojn kaj kantistinojn. Polaj knabinoj de 20-a horo sidis en koridoro sur seĝoj kaj atendis ĝis 22-a horo, al mi diris Carlo, ke nia prezentado komencos je la 20.40, do mi ilin alvokis. Sed vere prezentado estis pli malfrue kaj niaj knabinoj sen seĝoj atendis ĝis 21.30. Niaj "princoj" luktis en najbara koridoro, "reĝino" en longa blanka robo sidis sur koridora planko. Ankoraŭ estis tombolo, por kiu ni aĉetis lotumbiletoj, sed ni foriris paki valizojn.

Sabato

Sabate ni disadiaŭis kun ĉiuj jam matene, kvankam ni kalkulis kun forveturo post tagmezo. Traveturante urbon Zagreb ni vidis flagojn ĉirkau UK kongresejo. Ni veturis malrapide, ĉie estis multaj automobiloj. En Brno ni jam ne kaptis iun vesperan trajnon kaj longe ni atendis noktomezan rapidtrajnon. Ĝi malfruigis, sed ni sukcesis telefoni al gepatroj, kiuj forprenis knabinojn en Svitavy kaj en Česká Třebová. Je la tria matene ni estis jam hejme.

Malgraŭ iaj malfacilaĵoj knabinoj estis kontentaj kaj volus denove ien veturi.




Hungario 2000



9. - 15. 6. 2000 
Pereszteg, Hungario

Zdenka, Lída, Šárka, Klára, Ivetka, Tereza, Hanka, Gábi


Nia infana E-grupeto estis invitita de Patro Lájos Kóbor, vicprezidanto de IKUE, kiu ĉiujare vizitadas KET en Sebranice kun gejunuloj el Hungario. Bedaŭrinde, ne ĉiuj, kiuj volis veturi, fakte veturis. Hanička Čerychova byciklante falis kaj mia frato Pavel ne estis liberigita de sia okupo. En lastaj tagoj antaŭ forveturo malsaniĝis Kamilka Menšíková el Opatovec.

Vendredo

Vendrede forveturis matene el Česká Třebová tri knabinoj el Brandýs nad Orlicí (Terezka Škorpilová, Hanička Štusáková, Gábinka Šilarová) kaj tri el Česká Třebová (Šárka Drábková, miaj nepinoj Klárka Hamplová kaj Ivetka Novotná) kun mi en urbon Brno. Al Terezka, Gábinka kaj Hanička tre plaĉis movebla ŝtuparo kaj uzis ĝin ĉie, kie ili ĝin trovis. Niajn multnombrajn valizojn ni lasis en deponejo kaj kunprenis en malgrandajn dorsosakojn trinkaĵon, manĝaĵon kaj aĵojn por tranokti. Ni vizitis Moravian muzeon, trarigardis interesajn sekciojn de birdoj kaj de fiŝoj en teretaĝo kaj eniris en sekcion de bestoj en unua etaĝo. Post iu tempo mi ekaŭdis bruon kaj Gábi kun Terezka kuris malsupren. Alvenis la kasisto, estro de muzeo, riparisto, sed ili ekkonis ke Gabi nedisrompis televidaparaton. Ĝi falis el alta tableto kun radetoj, forrompis unu radeto. Feliĉe, ke Gábi sidis kaj trinkis, kiam televidaparato, sub kiu si metis sian dorsosaketon, falis antaŭ ŝi teren. Ŝi povus esti vundita au mortita.

Ne tute en bona humoro ni iris al katedralo Petrov. Ni ĝin trarigardis kaj poste supreniris turojn, el kiuj estis bone videbla ĉirkauaĵo. Ni jam malsataj ĉirkau tagmezo iris tagmanĝi en bufedon kontraŭ stacidomo. Ivetka estis post ĵauda 15 km ekskurso en varmeco tre lacigita kaj restis kun Klárka kaj Šárka ĉe vendejdomo Tesco. Nur kun Hanička, Terezka kaj Gábi mi iris al Špilberk. Tie oni atentigis nin, ke en parka arbusto kaŝas sin deviulo, kaj ni rapidis al fortikaĵo, kie ni trarigardis kazematojn. Tie iam suferis malliberuloj, sed por ni estis tie simile kiel en muzeo, agrabla malvarmo. Ekstere estis varmege. Post 17-a horo ni faris aĉetojn por nia vojo en Tesco kaj veturis per tramoj kaj buso tranokti al mia amikino Lída. Ŝi preparis por ni bongustan vespermanĝon kaj decidis kun ni veturi kaj helpi al ni.

Sabato

Ni ellitiĝis jam ĉirkau la 5-a horo, ĉar ni devas ĉion ordigi kaj atingi je la 7-a busan stacidomon. Je la sepa tridek forveturis buso al Vieno. La knabinoj volis ricevi stampilon de doganistoj kaj sukcesis. Kun duonhora malfruiĝo la buso kun dormetantaj knabinoj atingis Vienon. Estis treege varme. En Vieno atendis nin patro kaj filo Vítek el familio Čech devenanta el Česká Třebová. Ili prenis niajn valizojn en automobilon kaj promesis veturigi ilin al stacidomo Vien Sud Banhof je la 17-a horo. Ni promenis al Prater, dumvoje ni vizitis preĝejon de ĉeĥa sanktulo Jan Nepomucký. En Prater ni trarigardis multajn interesajn allogaĵojn, iujn la knabinoj eĉ provis. Poste ni ripozis en ombro de arboj en parko ĉe bazeno kun fontano. Je la 15-a horo ni per subvojo veturis al la katedralo de sankta Stefano kaj promenis al operdomo. Antaŭ ĝi multe plaĉis al miaj knabinoj junuloj vestitaj en kostumoj el tempo de Mozarto, kiuj allogis nin ĉeesti la koncerton. Ni devis denove uzi la subvojon al stacidomo kaj veturi al Sopron.

Bone, ke Lída demandis germane konduktoron, kiam estos Sopron, ĉar ni pensis, ke ĝi estas lasta haltejo. Sed trajno daurigas el Sopron en Austrion.

En Sopron jam atendis nin Patro Lájoš. Tri el ni kaj ĉiujn valizojn li veturigis per propra automobilo, kvin sendis kun hungara Esperantistino per buso al Pereszteg. Tie logiĝis nin en paroĥa domo kaj donis al ni bonan vespermanĝon.

Dimanĉo

Dimanĉe ni ĉeestis sanktan meson je la deka en la preĝejo kontraŭ paroĥa domo. Tie estis ĝuste granda soleno. Patro Lájoš baptis malgrandan Silvestron el familio, kies tri gefiloj akolitis. Poste ni jam volis nur kun la knabinoj ekzerci dancojn kaj programerojn, ĉar la knabinoj neniam dancis kaj ludis kune loĝante en diversaj lokoj. Sed Patro Lájoš veturigis nin en Nagycenk, en muzeon, kastelon kaj mauzoleon de grafo István Széchenyi, mortinta en jaro 1870, kiu multe faris por Hungario. Patro Lájoš eĉ montris al ni preĝejon kun orgeno el operdomo en Vieno kaj sian alian paroĥan domon en Nagycenk. En la mauzoleo ni miris al multaj rubandoj en naciaj koloroj. Tio estis donacetoj de dankemaj vizitantoj el diversaj lokoj de Hungario.



Post reveturo ni diligente ekzercis ĝis noktaj horoj. En ĝardeno ni vespere renkontis kun la vespertoj.

Lundo

Knabinoj ludis antaŭ sankta meso pantomimon pri Bono kaj Malbono. Ilia nombro estis malgranda, ili devis "prunti" hugarajn infanojn eĉ nin. Mia amikino Lída faris avinon, mi batitan ĉevalon kaj forŝtelitan fotiston. Al homoj la ludo verŝajne plaĉis, unu virino min karesis, kiam mi eliris el preĝejo. Posttagmeze knabinoj dancis, montris kutimojn kaj ludis fabelojn en kulturdomo (falúház). Ni eĉ disdonis propramane faritajn marcipanojn kaj virinoj petis de ni recepton por baki. Malgrandaj knabinetoj el religia instruado de Patro Lájoš kantis al ni belege E-kanton. Post programo invitis nis Patro Lájoš kaj mia korespondamikino Mária Mák, kiu min vizitis en Perezstég, en sukeraĵejon manĝi glaciaĵon.
Mardo

Estis tuttaga ekskurso en Gyor kaj Pannonhalma. Miaj knabinoj veturis en mikrobuso, sed ŝoforo ne konis Esperante kaj mi ne konis hungare. Ni ne povis babili. Patro Lájoš veturigis Mária kaj du infanojn el vilago. Kiam ni atingis parkejon, ĝuste alveturis buso, kiun atendis Mária. Ni disadiaŭis. Patro Lájoš montris la ni urbon, kie li studis, eĉ sian maljunan profesoron, muzeon kaj katedralon. Tie ni iris al tombo de episkopo, pafita de rusaj oficiroj, kiam li volis gardi kontraŭ ili knabinojn. Poste ni veturis al Pannonhalma. Tiu monaĥejo estis por ni ankaŭ interesa, ĉar el ĝi disvolvigis kredo en Hungarion.

Merkredo

Ni ellitigis frumatene. Šárka, Klárka, Ivetka kaj Terezka veturis buse en Sopron, aliaj kun Patro Lájoš en automobilo. Ni trarigardis urbon kaj knabinoj aĉetis donacetojn hejmen. Je la deka ni jam estis en eklezia lernejo kaj preparis prezentadon. Ne en gimnastikejo, sed en granda angulo de koridoro. Alvenis multaj gelernantoj, eĉ la plej malgrandaj. Du el ili helpis al ni dum pantomimo. Klárka en nigra vestaĵo vere kiel Malbono sendis knabinon ŝteli de ili pilkon. Al gelernantoj tio plaĉis. Ni eĉ ne povis ĉion ludi, mankis al ni tempon. Marcipanojn ni povis disdoni nur al malgrandaj infanoj, por ĉiuj ni ne havis. Post prezentado alkuris multaj gelernantoj, kiuj volis korespondi kun miaj knabinoj. Patro Lájoš promesis hepli. Ni eĉ gustumis tagmanĝon en lerneja manĝejo. Poste ni ripozis en parko kaj atendis buson. Patro Lájoš multe volis al ni montri ŝtonminejon, kie laboris eĉ mortis multaj judoj dum milito kaj granda varmo logis knabinojn bani sin. Do ni disdividis nin. Patro Lájoš estis tre oferema. Mia amikino Lída veturis kun Šárka, Klárka kaj Ivetka en ŝtonminejon. Min kun Hanička, Gábi kaj Terezka veturigis li al granda lago sur limo inter Hungario kaj Ausrtio. Akvo estis varma sed ne tro pura. La knabinoj ne nur banis sin, sed ankaŭ glitis sur granda malseka gumo kaj estis kontentaj.

Ĵaudo

Estis tago de nia forveturo. En Perezstég, malgraŭ tio, ke ni ne konis hungare, ni sentis nin bone. Patro Lájoš estis bona gastiganto kaj tradukisto. Dum prezentado li ŝerce tradukis kaj al ĉiuj miaj knabinoj li plaĉis.

Ni rapide pakis valizojn, disadiaŭis kun vilaĝo kaj preĝejo, faris lastajn fotjon per aparato de Šárka.
Patro Lájoš akompanis nin al doganejo en stacidomo kaj ĉe trajno disadiaŭis kun ni. Ĉirkau la 15-a ni atingis Vienon kaj kun ĉiuj valizoj ni iris tra parkoj al busa stacidomo. En la parko ni admiris somerdomon kaj statuojn. Neniu perdiĝis, ni en ordo atingis buson al Brno. Ni preĝis ke ĝi veturu laŭ horaro kaj ni kaptu lastan trajnon el Brno je la 20.25. Klárka kaj Šárka kuris aĉeti biletojn kaj telefoni al Brandýs, ke patro de Terezka atendu knabinojn en Česká Třebová. En trajno el Brno jam knabinoj treege ĝojis, kiel ili rakontos pri siaj travivajoj, Ivetka eĉ dancis. Si, 9 jara, jam povis prezenti sin eksterlande.

Nia vojo finis sen grandaj perdoj. Krome televidaparato, kiun ni ne devis pagi, perdis Hanička brakhorloĝ on, mi tondilon kaj Terezka disŝiris du pantalonojn. En Pannonhalma si promenis kun nuda postaĵo.



Anglaj infanoj 1999



27. - 31. 7. 1999
Česka Třebová - Opatovec - Praha


FOTOGALERIE


En la jaro 1997 vizitis infana E-grupo el Česká Třebová Anglujon kaj ĉitiujare alveturis E-infanoj el Anglio viziti nin. Alveturis Kajlo, Iva, Kejli kaj Lisa kun sia instruistino Jenny.

Ni preparis por ili riĉan programon:
1.marde - viziton de antaŭlernejo kaj fundamenta lernejo en Opatovec, rajdadon kaj naĝadon en fiŝlago
2.merkrede - ekskurson en Moravian Karston
3.ĵaŭde - trarigardon de deponejo de Urba muzeo (precipe ĝian E-parton), promenon al la kabano de Jiří Pištora kaj tie kunveno kun gerondetanoj el E-rondeto AMIKECO
4.vendrede - viziton de ĉefurbo Praha

Sabate ĝistagmeze volis Jenny kun sia grupeto veturi Germanion kaj en ĝia ĉefurbo Berlin ĉeesti Infanan kongreseton.

Sed mi ne scias, ĉu niaj anglaj gastoj rememoros viziton en Ĉeĥio kun ĝojo. Preskaŭ ĉiu tago alportis iajn malfacilaĵojn. Tuj lunde, en la tago de ilia anoncita alveturo niaj gerondetanoj vane ilin atendis vespere en stacidomo de nia urbo. En Germanio ili demandis, kiamaniere atingi Kolín. Verŝajne ili ne diris, ke veturas en Kolín en Ĉeĥio,  oni montris ilin trajnon, kiu veturis en Kolín/super Rýn en Germanio. En nia urbo ili estis feliĉe marde matene. Lacaj marde veturis en vilaĝon Opatovec. La lernejo kaj la antaŭlernejo al ili plaĉis. Sur ĉevaloj ili ne rajdis, la posedantino diris, ke ni ne mendis rajdadon. Sed naĝadon en fiŝlago, ludoj ĉe ĝi kaj en akvo ni riĉe uzis. Bedaŭrinde, Jenny disŝiris ŝuon kaj malfacile iris poste al malproksima stacidomo. Ankaŭ ŝia dento dum vizito ĉe ni ŝin doloris. Kaj vizito de Moravia Karsto? Kiam nia trajno alveturis en Blansko, buso al grotoj jam estis for. Por ne tro granda grupo de anglaj kaj ĉeĥaj infanoj kaj plenkreskuloj ni devis mendi specialan buson. Moravia Karsto, speciale vojo en ŝipetoj en rivero Punkva sub tero, al ĉiuj tre plaĉis. La plej multe al infanoj el ambaŭ nacioj plaĉis ĵaŭdo. Ne nur muzea deponejo kun interesa rakonto de Jiří Pištora, ĝia estro, sed ankaŭ tendarfajro ĉe kabano, diversaj ludoj, kantoj.  Infanoj ne volis foriri. Vendrede en Praha denove atakis nin malfacilaĵoj. Jenny kaptis en tramo ŝteliston, kiu volis preni ŝian monon. Sed en Ora strateto alia ŝtelis ŝian kreditkarton. Infanoj tie ankaŭ perdiĝis, sed poste troviĝis. Al ĉiuj tre multe plaĉis en muzeo de ludiloj kaj en Praha kastelo. En Praha ni tranoktis kaj sabate ĝistagmeze ni disadiaŭis kun anglaj infanoj en ĉefa stacidomo. Ni ankoraŭ iomete eluzis ĉefurbon kaj forveturis hejmen vespere.


Belgio 1998



5. - 15. 6. 1998 
Oostende, Belgio

Zdenka, Pavel, Šárka, Klárka, Barunka, Iva, Katka, Jana, Petra, Kamila, Petra, Hana, Michaela kaj Jakub

En jaro 1997 realiĝis en Romo kaj Rimini IKUE kongreso. Tie parolis Flory Witdoeckt pri malriĉa agado de E-katolikoj en ilia lando. Mi proponis al ŝi mian infanan E-grupeton kun ĝia programo.Flory jesis kaj de la 5-a ĝis la 15-a de junio 1998 ni vizitis ĉarman maran banlokon Oostende en Belgio. Nia grupo estis laŭ aĝo bunta. Pli aĝaj knabinoj el Česká Třebová de 14 ĝis 18 jaroj Barunka, Klárka, Iva, Šárka, Katka kaj Jana. Krome ili infanoj de 9 ĝis 11 jaroj el du lokoj, el Opatovec Petra kaj Kamila, el Brandýs nad Orlicí ankaŭ Petra, poste Hana, Michaela kaj Jakub – nia unu sola knabo. Por sanaj problemoj akompanis lin lia panjo.

El hejmo ni veturis ni veturis ne ĉiuj komune. Iuj envagoniĝis en Česká Třebová, Jana ĝuste el malsanulejo en Ústí nad Orlicí, kie ŝi rervis. Lastaj estis panjo de Jakub kn 4 infanoj el Brandýs kaj mia frato Pavel – nia gitarludando. Ili envagoniĝis en Choceň. Feliĉe ni ĉiuj atigis Pragon kaj buson al Oostende. Vojo estis agrabla, kvankam ni veturis de 18 horo 30 minutoj ĝis mateno. Nur antaŭ Gent kaptis nin terura fulmotondro kun grandaj glaciaj hajloj. La ŝoforo devis halti. Sed poste jam ĉe ne haltis, ke ni povu lavi nin kaj en Oostende ni estis pli frue je duonhoro. Kompreneble, neniu atendis nin. Ni atendis pli ol unu horo kaj duono. Iu gardis valizojn, iu serĉis Flory, pri kiu mi parolis kiel pri treege moderna bele vestita sinjorino. Kun Pavel mi iris serĉi alian haltejon de ektsterlandaj busoj pensante, ke gesamideanoj nin atendas tie. Ni neniun tie trovis. Malgraŭ tio ni kun Flory kaj oostendaj gesamideanoj kunvenis. Iu ekparolis esperante al ni! Pluvego kauzis, ke Flory alvenis en gumaj botoj kaj malnova jako sen esperanta flago. Kvankam ŝi sidis proksime de ni  antaŭ stacidomo, neniu trovis ŝin. Miaj infanoj male sidis proksime sur mia esperanta ĉapelo kaj neniu ekkonis ilin.

Post feliĉa kunveno kun gesamideanoj montris al ni E-klubejon La Konko kaj tie ni komune tagmanĝis. Posttagmeze alvenis familioj, kiuj volis akcepti niajn gegrupanojn. Mi admiris familion Spousta, kiu al siaj 4 filinoj akceptis ankoraŭ niajn 4 knabinojn kaj Flory, ĉe kiu loĝis 6 (de komenco 8) el nia grupo. Ankaŭ familio Smissaert kaj Deprez-Huisseune prenis po du knabinoj. Neniu volis resti sola, nur Katka estis kuraĝa kaj loĝis ĉe familo Mensaert sola. Sed mi pensis, ke ŝi estis treege kontenta. Ŝia fratino diris al mi, ke Katka rakontis pri siaj travivaĵoj tiel vive, ke fratino mem pensis, ke eĉ ŝi estis en Oostende. Al ĉiuj grupantoj tre plaĉis en familioj, kiuj akceptis ilin. La infanoj eĉ ne volis resti kun mi kaj ĉiam rapidis en sian novan hejmon.


Dimanĉo

Niaj infanoj ĉeestis sanktan meson en katedralo de s.Petro kaj Paŭlo, kie estis unua sankta komunio de infanoj el Oostende. La infanoj tie eĉ kantis kaj ludis pri plimultigo de panoj. Jana kaj Iva diris, ke ili konas vojon al preĝejo kaj alvenos baldaŭ, sed ni vane ilin atendis. Ili staris dum du horoj ĉe kulturdomo kaj atendis male nin. Al tagmanĝo ili feliĉe alvenis en domon de Flory. Al mi plaĉis, ke kun infano ĉiam iris unu el gepatroj al sankta komunio. Post sankta meso estis soleno en lernejo, kiun infanoj vizitadas. Ni en katedralo ricevis rozkolorajn rozojn. Al infanoj ni donacis marcipanojn.

Posttagmeze estis vizito de velŝipo Merkator, nun uzata kiel muzeo. Antaŭe servis kiel „lerneja“ ŝipo por maristaj oficiroj. Ni interesis pri ĉio, neniu el ni vidis tiel grandan velŝipon. Sur fotoj estas videbla ekzercado de estintaj lernintoj, vojo de  velŝipo kun korpo de P.Damiano, de komandantoj, ĉambretoj por trupo, por kuracisto, por operacioj, specialaj tubeoj por paroli kun maristoj en subo de ŝipo k.t.p. Al mi tradukis tekstojn en esperanton mia amiko André, kiun invitis Flory. Li restis kun ni ĝis vespero, eĉ promenis kun ni ĉe maro.


Lundo

Antaŭtagmeze nia grupo kunvenis en E-klubejo. Tie ni ekzercis programon, ĉar atendis nin prezentado en lernejoj kaj kluboj. La lernejoj ni ekkonis diverstipajn: ŝtatajn, urbajn kaj ekleziajn. Antaŭ tagmezo ni iris al lernejo Lagere school Gemeenschapsonderwijs. Ni tie tagmanĝis kaj preparis por prezentado. La planko en la granda gimnastikejo estis tro glata kaj niaj dancantinoj (al ĝojo de publiko) faladis. La programo en lernejoj estis simila: dancoj el orienta Ĉeĥio kaj naciaj kutimoj. Ili estis kvar: tri reĝoj, marŝo de maskoj antaŭ fasto, dronaro de vintro kaj paska lundo. La folklora parto finis per dancoj laŭ metiaj kantoj rekte el Česká Třebová. En dua parto de lerneja programo estis diversaj naciaj fabeloj. Ŝatata estis fabelo “Pri granda beto“, al kiu ni ĉiam trovis helpantojn inter publiko. En ĉiu lernejo ankaŭ ĝiaj lernantoj montris al ni sian programon. Poste niaj pli aĝaj knabinoj respondis demandojn de gelernantoj. Neniam sufiĉis al ni tempo, ĉar estis granda intereso inter publiko. Lunde ĉeestis en lernejo eĉ redaktoro de radio kaj parolis kun ni. Laŭ sia opinio el niaj kantoj kaj respondon faris programon, kiun ni povis marde aŭskulti. Mia rakonto pri celo esperanto, de nia vizito estis audebla ĉe respondo de Katka, ke ĉecha nacia manĝo estas porkaĵo, knedelo kaj brasiko.

Vespera prezentado en E-klubejo estis tre sincera. Alvenis geklubanoj kaj familioj, kie loĝis niaj knabinoj. Krome folklora parto niaj infanoj ludis por ĉeestantoj teatraĵeton pri sankta Venceslao kaj pri Bono kaj Malbono. Preskaŭ ĉiuj helpis tiri beton en fabelo „Pri granda beto“ kaj risis falinte teren.


Mardo

Ni vizitis eklezian lernejon Sint Andreasinstitut Lager Onderwijs, kiu aspektis vere bele. Eĉ ĝi havis teatron kun scenejo en angulo kovritan per bruna veluro. Niaj knabinoj jam dancis sen akcidentoj,  ĉiuj ludis bone, publiko estis atentema. Maska danca marŝo komencis Klárka kaj ĉiuj el publiko volis ĝin ĉeesti. Infanoj el lernejo legis al ni poemojn, kiujn ili mem verkis kaj dancis al ni modernajn dancojn. Post demandoj kaj respndoj, kiujn tradukis oferte Raymondo, multaj Gelernantoj volis subskribojn de niaj grupantoj kaj ili sin sentis kiel „modaj steloj“. En lernejo ricevis niaj grupanoj donacetojn. Ĝis nun ili uzadas verdajn ĉapelojn kun nomo de lernejo. Verda koloro estas esperanta. En lernejon alveturis mia dua amiko Huib. Bedaŭrinde, ni ne trovis multe da tempo pro babili, mi nur sciis, ke li estas proksime kaj vida miajn infanojn, por kiuj al mi alportis ion por ilia ĝojo.


Merkredo

Merkredo estis escepta tago. Ni veturis kun Flory kaj Walter al Bruggy. Atendis nin Grégoir Martens kun edzino el Bruggy. Tie ni vizitis eminentan lernejon por kuiristoj, bakistoj, sukeraĵistoj, buĉistoj kaj hotelieroj. Proksime de enirejo infanoj admiris grandan ĉokoladan kanguruon. El ĉambro, kien ni estis invititaj, ni post malfermo de duono de frunta muro, vidis laborejon de kuiristoj, post malfermo de dua duono, laborejon de buĉistoj. Ni aŭdis ke gelernintoj povas studi en alta lernejo, ĉar nivelo de lernejo estas bonega. Ni trairis multajn laborejoj de  buĉistoj, bakistoj, ktp. Precipe ni admiris sukeraĵistojn ornamantajn tortojn, farantajn meblaretojn el ĉokolado, preparantajn cignojn eĉ rubandoj tre delikatajn. Ili volis, ke ankaŭ niaj knabinoj dancu por ili. La knabinoj hontis, sed dancis kaj ankaŭ ili ricevis aplaudon.

En manĝejo ni manĝis riĉan tagmanĝon preparitan de gelernantoj el kuirista lernejo. Ni ricevis tion da bongusta glaciaĵo, ke infanoj ne povis ĉion ekmanĝi. Posttagmeze proponis al ni gesamideanoj el Bruggy ŝipveturadon kun trarigardo de urbo konata kiel la plej bela el belgaj urboj. S.Rosa rakontis al ni pri urbaj memorindaĵoj. Al infanoj bedaŭrinde pli plaĉis cignoj kaj anasidoj ol belaj domoj.

Vespere ni kunvenis kun aliaj gesamideanoj kaj post vesperanĝo ni trarigardis diapozitivojn en domo, kie kunvenadas diversaj societoj. Tie devas esti severa silento. Por tio niaj knabinoj ne povas danci, ĉar al danco ili bezonis muzikon. Infanoj nur ludis teatraĵeton pri sankta Venceslao. Bedaŭrinde, ni forgesis, ke ankaŭ ĝi ne estas sen bruo. Neatendebla voĉo de trumpeto (liun mi faris) kaj krio dum murdo de sankta Venceslao interrompis silenton. Sed neniu el najbaroj ne venis bati nin. Post disadiaŭo kun gesamideanoj ni alveturis al Oostende. Malfrue ni enlitiĝis.


Jaŭdo

Nia celo estis Conscienceschool. Tie instruas esperanton al infanoj Els. Nia grupo kunvenis kaj parolis kun junaj gesamideanoj. Ambaŭ grupetoj ŝanĝis adresojn kaj promesis korespondadon. Post tagmanĝo estis nia prezentado en gimnastikejo. Ĉio iris glate, nur dum “Paska lundo“ perdis Jakub batanta knabinojn per verga batilo ĝiajn ornamo-rubandojn. Gelernantoj kun sia instruisto bele ludis al ni flaŭtojn kaj la plej junaj dancis. Paroli kun ni alvenis redaktoro el iu ĵurnalo. En lernejo ni ricevis donacetojn.


Vendredo

Estis lasta prezentado en lernejo Van Glabbekeschool kiun antaŭ sia pensiuliĝo estris Raymondo Wylleman. Ankaŭ en tiu lernejo infanoj lernis Esperanton. Ili preparis por ni surprizon-fruktan salaton. Niaj anfanoj povis provi programon en scenejo post tagmanĝo. Ili uzis tion kaj la prezentado estis jam preskaŭ sen eraroj. Ankaŭ gelernantoj montris al ni dancojn kaj poemon pri najloj. Babilado inter gelernantoj kaj nia grupo estis interesa kaj viva. Nia grupo ricevis tie donacetojn. Irante el la lerejo hejmen, ni trarigardis duan vendejon de Flory kaj provis ŝian „akvan liton“. La tempon ĝis vespero uzis preskaŭ ĉiuj gegrupanoj por promeno al la maro, kolekto de konkoj kaj trarigardo de urbo.


Sabato

Sabate atendis nin vizito de urbodomo, akcepto de reprezentantoj de Oostende kaj oficiala disadiaŭo kun niaj eminentaj gastigantoj. Niaj geknaboj alvenis en naciaj kostumoj. La reprezentantoj parolis kaj niaj infanoj kantis tri kantojn: ĉeĥe, esperante kaj nederlande. Plej multe plaĉis al ĉiuj danka nederlanda kanto. Al niaj infanoj instruis ĝin Raymondo dum tuta semajno. Ni transdonis donacojn al reprezentantoj de urbo kaj al gastigantoj marcipanojn, keramikon kaj rozojn, kiujn ni bedaŭrinde mem ne aĉetis. Posttagmeze ĉiuj pakis valizojn kaj uzis tempon por lastaj promenoj.


Dimanĉo

Je la 10-a horo nia E-grupo, denove en naciaj kostumoj, kunvenis en kliniko de sankta Josefo, kie Flory kaj ŝiaj geamikoj ofte helpas al malsanuloj. Komence ni ĉeestis sanktan meson en klinika kapeleto. Gehelpantoj veturigis malsanajn homojn sur rulseĝoj kaj kelkajn eĉ sur litoj. Sanktan meson eblas vidi ankaŭ en ĉambroj, ĉar kontraŭ altaro estis kamero. Ĝuste estis festo de patroj kaj pri tio parolis unu el ĉeestantoj post evangelio. Kiam finis sankta meso, niaj infanoj dankis en ĉeĥa kanto al Dio kaj pli aĝaj helpis veturigi malsanulojn en iliajn ĉambrojn. Ni trarigardis klinikon. Multe pri ĉio interesis Jana, ĉar ŝi studas, ke povu esti flegistino. Plaĉis al ni dulitaj ĉambroj kun televidaparato kaj kurteno ĉirkau ĉiu lito, ke homo povus lauplaĉe esti sola, afiŝoj pri beno de maro de diversaj pentristoj, vitraj ĉambretoj kaj ludejo por infanoj.

Post bongustaĝo en kafeterio de kliniko ni ĉiuj ricevis po du belaj, sed pezaj kaj grandaj donacetoj. Kiam ni hejme rigardis en kofreton kaj saketon, nia surprizo estis grandega. Ni trovis tie ĉion, kion bezonas panjo iranta hejmen kun bebo – eĉ pulvoron por lavi, kelkajn suĉpecojn, fruktan manĝaĵon, librojn pri bebzorgo. Ni lastfoje disiris en niajn hejmojn en Oostende kaj ĉiuj provis plejparte sensukcese enpuŝi ambaŭ donacetojn en sian kofron. Feliĉe niaj gastigantoj veturis kun ni al stacidomo, kie estas haltejo de ĉeĥa buso. En stacidomo ankoraŭ lastfoje kantis geknaboj por Flory nederlandan kanton kaj ŝi sonbendigis ĝin. La buso alveturis – lastaj salutoj, kisoj, invitoj al vizito de ni. Ni esperas, ke ni denove kunvenos. Pardonu al mi, ke mi ne skribis pri ĉiu kaj pri ĉio, eĉ ĉi tiu rakonto estas jam tro longa.

Geknaboj veturis reen feliĉaj, ke ili povis ekkoni novajn geamikojn kaj travivi belan tempon inter vi. Ni kore dankas al Flory, ŝia edzo Walter, ŝia panjo, al Raymondo, nia fidela tradukisto, al Els, al familioj, kiuj zorgis pri ni. Ankaŭ al gesamideanoj el Brugge ni dankas kaj precipe al E-klubo La Konko, kiu havis multajn eldonojn kun nia vizito.

Kvankam nia vojo per metroo en Praha de bushaltejo ĝis ĉefa stacidomo estis terura (iuj infanoj havis eĉ 5 valizojn) kaj rapidtrajno el Praha al Česká Třebová estis tiel plena, ke ni devis veturi en tri vagonoj ne kune, feliĉe ni atingis hejmon. La infanoj rakontis při siaj travivaĵoj kaj iliaj gefratoj decidis, ke ili ankaŭ komencos lerni Esperanton.





Anglio 1997



28. 6. - 9. 7. 1997
Skipton - Painswick - London 

Zdenka, Pavel, Jana, Katka, Šárka, Petra, Iva, Barunka, Matouš

FOTOGALERIO

Jam en jaro 1996 dum infana kongreso mi renkontinte kun Jenny el Britio kaptis ideon viziti Anglujon. Jenny jesis. Mi devas sin treege laŭdi, ĉar
1. konsilis al mi trovi helpon ĉe NOJEF
2. trovis por ni akcepton ĉe E-kluboj
3. preparis por ni belan, precizan programon

Ĉie ni estis akceptitaj kore, ĉie al ni multe plaĉis kaj disadiaŭi kun novaj geamikoj estis malfacile. Krome tio ni ekkonis ankaŭ multajn vidindaĵojn. Ni dankas ĉiuj al Jenny.

Dua nia danko estas por sinjorino Katalina Hall, kiu el rimedoj de NOJEF helpis al ni traveturi Brition, ekkoni anglajn gesamideanojn, kiuj estas tute aliaj, ne tiel severaj, kiel ni pri ili aŭdis. Miaj geknaboj estis feliĉaj, ke povis al ili kaj al anglaj infanoj montri ion el ĉeĥa folkloro, kutimoj kaj kulturo.

Tria nia danko estas por ĉiuj anglaj gesamideanoj, kiuj zorgis pri ni, vico de iliaj nomoj estus longa.

El Česká Třebová ni forveturis dimanĉe matene la 28-an de junio 1997. En grupo estis ses knabinoj de 12 ĝis 16 jaroj: Jana, Katka, Šárka, Petra, Iva, Barunka. La plej juna estis unu knabo – mia nepo Matouš. Kun ni veturis mia frato Pavel. Mi ne estas tute sana, mi timis sola veturi kun infanoj kaj Pavel ankaŭ helpis kun sia kanto kaj gitaro en nia programo. Kvankam buso al Londono veturis nur antaŭ 11-a horo, ni el Česká Třebová trovis matenan rapidtrajnon timante malfruiĝo de trajno. Feliĉe ni atingis Pragon kaj ankaŭ nian buson de societo Rusoliatourist al Londono. Ni veturis tra Germanio, Nederlando, Belgio, Francio. Ni jam prosimiĝis al Britio. Por atako de galveziko, kiu mi "ricevis" tri tagoj antaŭ forveturo, mi ne bone preparis por vojo kaj forgesis hejme kelkajn aĵojn. En buso mi ilin rememoris. Mi ne kunprenis anglan leteron de Jenny, en kiu ŝi nin invitas. Mi timis, ke al ni oni malpermesus eniron en Anglujon. Ni preĝis, ke ni sukcesu. Kaj vere, ni tute glate trairis doganejon.

Lundo

En Londono atendis nin gesamideanoj. Ili nin ekkonis laŭ mia E-ĉapelo kaj ni ilin laŭ E-sako. Will Green al ni montris ĉiujn anglajn monerojn, donis al ni legitimilojn por busvojaĝado ktp. Alia samideano kaŝis niajn valizojn en sia aŭtomobilo. Preskaŭ ne restis tie loko por li. Ambaŭ samideanoj kaj du samideaninoj gvidis nin rigardi vidindaĵojn de Londono. Je la 13.30 veturis rapidbuso al Skiptono. Post 5 horoj mi demandis al mia najbarino ĉe ia haltejo "Skipton?". Ŝi verŝajne pensis, ke mi anoncas al ŝi, ke tio estas Skipton kaj elkuris el buso. Ni do ankaŭ eliris, ĉar laŭ horaro vojo al Skipton daŭrigas 5 horoj. Ni ankaŭ eltiris valizoj. Feliĉe demandinte de ŝoforo, ni ekkonis, ke ni estas tute alie. Denove ni enbusiĝis kaj ankoraŭ unu horon ni vojaĝis. En Skiptono atendis nin Edith Sheldrick kaj Jones Malcolm kun E-flago. En kvakera domo kunvenis gesamideanoj el ĉirkauaĵo. Post bona vespermanĝo nia grupo prezentis sin en dancoj, naciaj kutimoj kaj fabeloj. Post prezentado gustumis gesamideanoj niaj marcipanojn. La etoso estis bonega, ĉiuj bone babilis. Vespere estis nia grupo disdividita. Unu parto loĝis ĉe familio Malcolm, dua (Katka, Barunka, mi, Pavel kaj Matouš) ĉe Edith. Al infanoj en ambaŭ lokoj tiel plaĉis, ke ne volis daŭrigi en vojo.


Mardo

Jones kaj Edith kaj kvin junaj knaboj – Esperantistoj montris al ni vojaĝoficejon, redaktejon de ĵurnalo, lernejojn en Barnoldswick, Skipton kaj ĉirkauaĵo. Jones veturigin nin per buso de lernejo, kie li instruas, tien kaj ankaŭ al muzeo. Jam sen anglaj knaboj, kiuj devis forveturi hejmen per lernejaj busoj, ni vizitis kastelon en Skipton. Lia posedanto estas Esperantisto, gvidfolio en kastelo estas ankaŭ en Esperanto. Pri nia vizito en Skipton aperis artikoloj kaj fotoj en kvar ĵurnaloj. Vespere invitis Edith geklubanojn kaj nian grupon ĉeesti vespermanĝon. Ni komune interese kaj gaje babilis.


Merkredo

Matene veturigis nin Edith kaj ŝia amikino al bushaltejo en Skipton, kie jam estis dua parto de nia grupo. Kiam alvetruis buso, mi ne povis trovi busbiletojn. Fine ili estis trovitaj en mia kofro en ejo sube buso. Jam ŝoforo volis forveturi, kiam frapis pordon Edith, sur ŝia kolo pendis mia aparato. Ni disadiaŭis svingante per manoj kaj veturis en Birmingham. Tie Pavel lasis en buso sian gitaron, sed ĝustatempe revenis ĝin forpreni. En Birmingham ni ŝanĝis buson unuafoje sen helpo de gesamideanoj, sed sukcese. Ni veturis al Wolverhampton. Tie atendis nin Anne Morse Brown kun granda aŭtomobilo, kien ni ĉiuj povis esti eĉ kun amaso de niaj valizoj. Ŝi veturigis nin en sian domon en Womborne. Ankaŭ en Womborne ni vespere kunvenis kun E-klubanoj en domo de Anne. Tie miaj geknaboj dancis, montris kutimoj kaj Pavel kantis Esperante naciajn ĉeĥajn kantojn. Poste prezentis sin geknaboj en ludo el vivo de ĉeĥa princo sankta Venceslao. Poste ĉiuj komune vespermanĝis kaj bone babilis.

Ankaŭ en Womborn al ni tre plaĉis. Anne havis grandnombran familion. Pavel kaj mi ŝatas similan medion, ĉar ankaŭ ni estas el familio, kie estis sep infanoj. Tuta nia grupo loĝis ĉe Anne.


Ĵaŭdo

Estis ebleco longe dormi, geknaboj estis kontentaj. Poste Anne instruis ilin fari-modeli- figuretojn, florojn el speciala pasto. Vespere kun iaj geklubanoj kaj familio de Anne ni vizitis teâtron de Shakespeare "Tempesto". Ĝi estis tre interesa kaj pluvo ne forpelis nin. De Bill kaj aliaj geklubanoj ni ricevis belan donaceton – libro por instruado Esperanto kun multaj bildoj.


Vendredo

Anne veturigis nin al Jenny. Ŝi kun E-infanoj atendis nin en abatejo proksime de Painswick. Ankaŭ reportarino alvenis tien kaj faris kun anglaj kaj ĉeĥaj infanoj intervuon pri Esperanto. Estis belega suna vetero. En momento komencis pluvegi kaj ni devis kaŝi nin en proksima restoracio. Post pluvo ni veturis al Painswick kaj laŭ plano de Jenny ni loĝis tie en kvin familioj. Ĉe Jenny loĝis Petra, Barunka, Pavel kaj mi kaj en najbara domo ĉe Kajlo estis Matouš. En tiu familio havis hundon Ĵakon – ni povis fine laŭ deziro de Jenny promenigi hundon.

Sabato

Estis granda ekskurso en urbon Gloucester. Gvidis nin Jenny kaj ŝiaj E-infanoj. En Gloucester alvenis ankoraŭ Matew kun gepatroj kaj Brian. Ni komune vizitis interesajn lokojn. Vendejon de tajloro de Gloucester, pri kiu al ni Jenny legis fabelon. Muzeon de akvovojoj, el kiu ni ŝipveturis en kanaloj. Dua muzeo estis folklora. La infanoj ĉi tie estis vestitaj en lernejaj kostumoj el viktoriana tempo kaj instruis ilin instruistino en klasĉambro el tiu tempo. Ili eĉ ricevis atestojn. Tria muzeo estis muzeo de romanaj sodlatoj. Infanoj povas kun ili babili angle, demandi pri ilia vivo, rigardi ilian tendon, maĝaĵon kaj kiel ili pafis el siaj armiloj. Vesepere ni jam estis en Cheltenham. Tie en parko ludis muzikoj kaj vespere estis piroteknikaĵoj.

Dimanĉo

Matene iuj el ni vizitis preĝejon kaj ekkonis afablan pastron. Poste Jenny montris al ni tutan urbon eĉ parolis pri ĝiaj memorindaĵoj: domo de vartistino de nuna angla regino, kie ŝi estis en infana aĝo dum somero. Benketo, kiu estas nun tombo de tiuj, kiuj el ĝi rigardis regionon ktp. Posttagmeze ni grimpis monton ĉe Painswick. Sur ĝi estas eĉ golfa ludejo. El pinto ni vidis urbojn Cheltenham, Gloucester, Stroud eĉ insulon Walles. Junaj ĉeĥaj kaj anglaj samideanoj sur pinto lernis kantojn por lunda komuna prezentado.

Lundo

Matene ni iris al lernejo en Painswick. Tie nia grupo prezentis sin antaŭ gelernantoj kaj geinstruitoj per dancoj, kantoj kaj fabeloj. Ĉiujn kantojn kantis kaj fabelojn ludis komune kun anglajn E-infanoj. Komune ili dancis ankaŭ du lastajn dancojn. Mi pensas, ke tiel Esperanto havis en Painswick bonan reklamon. Sed tempo rapide iris, ni devis kuri al bushaltejo kaj ne ĝoje forlasi Painswick. Feliĉe ni atingis Londonon. Tie jam atendis nin gesamideanoj. Tuj ni estis disdividitaj en kvar grupojn, laŭ niaj gastigantoj: Grietje Buttinger, Will Green, Anthony Rawlinson kaj Jaques Wilfrid. Travivaĵoj en Londono estis de tiu tempo ĉe ĉiu grupeto aliaj. Mi kun Barunka loĝis ĉe Jaques Wilfrid. Kun li ni tuj vizitis ĉinan kvartalon kaj iomete trairis centron.

Mardo

Marde gvidis nin Jaques al interesaj lokoj. Al barieroj sur rivero Thames, al meridiano 0 en Greenwitch kaj al Tower Bridge. Tie ni kunvenis kun dua grupo – Pavel, Matouš kaj ilia gvidantino Izabele el Pollando. Kune ni ĉiuj daŭrigis piede en urbocentron kaj volis trovi stacidomon de internaciaj busoj VCS. Bedaŭrinde Jaques foriris pensante, ke ni konas vojon. Ni ne konis ĝin, nia gvidantino Izabele ankaŭ ne. Jam pasis 17 horo, kiam ni devis en VCS kunveni kun aliaj grupanoj kaj ni vane serĉis. Ni trovis ĉiujn post pli ol unu horo kaj buson ni kaptis, ĉar ĝi forveturis je la 18a kaj duono. Por disadiaŭo kaj danko al londonaj gesamideanoj restis nur momento.

Al Prago ni veturis agrable kaj rapide. Tie nin atendis malbonaj sciigoj pri inondoj. Rapidtrajno al Česká Třebová ne veturis. Ni devis ŝanĝi trajnon kaj busojn. Sed ni estis feliĉaj, ke niaj familianoj estas en ordo.

Francio 1995



11. - 23. 4. 1995 
Paris - Boissy - Grésillon

Zdenka, Pavel, Helena, Katka, Jana, Iva, Šárka, Klárka, Venda

FOTOGALERIO


Laŭ konsilo de miaj francaj geamikoj mi petis stipendion en Grésillon por miaj Esperantaj infanoj. En ĉi tiu jaro ili ĝin ricevis. Tio estis por ni granda ĝojo. Dankon al Paulette Naulet, kiu konsilis kaj helpis al ni kaj al ĉiuj, kiuj zorgas pri Grésillon. 

Dum longa tempo ni preparis por vojo tien. Ni kudris kaj brodis naciajn kostumojn, lernis dancojn, kantojn, scenetojn, bakis kaj ornamis marcipanojn, faldis paperaĵojn, petis subtenon kaj preparis donacetojn. Marcipanojn kaj paperaĵojn ni ankaŭ vendis dum Esperantaj kunvenoj por gajni monon por vojo.

Fine proksimiĝis pasko 1995. La 11-an de aprilo forveturis el Česká Třebová Katka, Iva, Jana, Klárka, Šárka, Eliška kaj Venda kaj mi kiel ilia instruistino, mia frato Pavel, kiu ludis gitaron dum prezentado de infanoj. En lasta tempo proponis al ni helpon Helenka Zikánová, tradukistino kaj posedantino de firmao, kiu la plej multe nin subtenis. Ŝi timis, ke ni sen kono de franca lingvo en Francio perdiĝos. Nur en Parizon veturis kun ni patro de Jana, kiu devis hejmen preni Eliška. Ŝi nepovis daŭrigi kun ni en Grésillon. Ni havis multajn valizojn, ĉar ni portis naciajn kostumojn, gitaron, lernejajn helpilojn, donacetojn ktp., sed ni nenion perdis.

Merkredo

La 12-an de aprilo matene ni atingis Parizon per buso de Eurolines. Tie atendis nin Joelle kun samideanoj, kiuj veturigis niajn valizojn en Boissy. En Parizo gvidis nin estinta rondetanino el E-rondeto en Česká Třebová Líba Gabalda. Ŝˇi estis kun siaj infanoj Belonia kaj Ideal.

Kvankam niaj infanoj travivis tutan nokton en buso, estis sufiĉe viglaj. Post mallonga ripozo en loĝejo de amikino de Joelle trarigardis L'Arc de Triomphe, tombon de nekonata soldato sub ĝi, La Tour Eiffel, Centre Georges Pompidou, urbodomon kun murholoĝo kaj La Forum des Halles. Por triko de studentoj trajno Yetti malfruiĝis kaj ni devis atendi. Sed fine ni atingis per trajno kaj aŭtomobilo Boissy kaj hejmon de Joelle. Ŝi estas treege oferema, ŝi zorgis pri ni ĉiuj.

Ĵaŭdo

La 13-a de aprilo gvidis nin Líba kaj Belonia tra Arpajon kaj posttagmeze dancis infanoj en naciaj kostumoj en suna verda kaj floranta ĝardeno de gesinjoroj Gabalda en Massy. Kvankam neestis paska lundo, Pavel kaj Venda laŭ ĉeĥa paska kutimo plektis paskan vergon kaj knabinoj preparis pentritajn ovojn por donaci al knaboj. Líba ĉion filmis kaj rememoris hejmon. Vespere infanoj dancis kaj ludis fabelojn, Pavel kantis naciajn kantojn kaj ludis gitaron por gesamideanoj kaj iliaj geamikoj en Boissy. Ni ĉiuj sentis amikan etoson inter ili. Mi volis al ili rakonti pri nia urbo kaj donaci ilin broŝuron pri ĝi. Bedaurinde el saketo mi eltiris mian trikadon.

Vendredo

La 14-a de aprilo André kaj Jean gvidis nin el Boissy viziti Parizon. Ĉe Sacre Coeur estis krucvojo. Kunvenis ĉirkau 3000 homoj kaj krucon portis kardinalo Lustiger. Al ni plaĉis, kiam homoj turnis al Parizo, preĝis por ĝi, por Francio, por tuta mondo. Post krucvojo ni vizitis Montmartre kaj preĝejon Sacre Coeur kaj poste ni jam rapidis ke ni baldaŭ estu en Boissy, ĉar ni devis paki valizojn. Infanojn mi senĉese kalkulis, ili estis ĉiuj ĉeĥaj plenkreskuloj ankaŭ, nur ni perdis francajn gvidantojn André kaj Jean. Ni serĉis ilin, atendis ĉe vojkrucigo, rapidis al metroo, telefonis al Joelle...ili atendis nin ĉe unua vendejo, ĉar pensis, ke ni estas interne kaj restos tie dum du horoj, kiel kuzino de André el Afriko. Iomete malfrue, sed feliĉe ni atingis Boissy. Joelle, kiel čiam, havis preparitan bongustan manĝaĵon. Ĉe ŝi ni sentis tre bone. Mi miris, ke ŝi ne estas nervosa el tiel granda amaso de homoj.







Sabato

La 15-an de aprilo matene ni jam forveturis Parizon kaj poste al Grésillon. Eliška kun patro de Jana reveturis el Parizo hejmen. Daŭrigis nur ses infanoj, Pavel, Helenka kaj mi. Per trajno ni atingis Le Mans. Per autobuso ni veturis en La Fleche. Tie jam estis gesamideanoj el Grésillon kaj veturigis nin kaj niajn valizojn tien. Grésillon ne estis ankoraŭ plena, sed jam bonvenigis nin Juanita. Tagoj en Grésillon estis plenaj de agado. Ni tie kunvenis kun infanoj el Germanio, kiuj alveturis malfrue sabate kaj kun infanoj el Francio. Miaj knabinoj trovis tie siajn korespondantinojn. Ĝistagmeze estis lernado de Esperanto en rondetoj. Venda, Klárka, Iva kaj Šárka estis en rondeto el nia grupo solaj, Katka kaj Jana estis en unu rondeto komune. Posttagmeze estis ekskursoj, promenoj, teatraĵetoj, manlaboroj ktp. Dankon al Paulette Naulet, kiu tre konsilis kaj helpis al ni. Restado en Grésillon estis por infanoj neforgesebla.

Dimanĉo


Dimanĉe vespere estis tre interesa projekciado de diapozitivoj de Bruno kaj Maryvonne pri ilia 8jara vojo dum mondo. Ili volis ekkoni vivon kaj laboron de agrikulturistoj de diversaj landoj kaj vivis kun ili ilian vivon helpante al ili en laboro.

Lundo

Lunde montris ĉeĥa grupo paskajn kaj antaŭpaskajn kutimojn. Kun ĝojo ni trovis nian foton en francaj gazetoj. Infanoj ankaŭ prezentis sin en naciaj dancoj, en fabeloj kaj scenetoj.

El manlaboroj instruis mia frato Pavel infanojn plekti paskajn vergojn kaj eltranĉi el lignaj tabuloj meblareton. Mi instruis pentri ovojn. Knabinojn poste uzis ilin por paska kutimo kaj knaboj uzis paskajn vergojn. Mi ankoraŭ instruis brodi kaj baki eĉ ornami marcipanojn. Estis interese, ke malgrandaj knabinoj volis eltranĉi kaj grandaj knaboj interesis pri bakado de marcipanoj. Infanoj ankaŭ preparis ĵurnalon el Gresillon kaj ĉeestis konkurson en pentrado pri infanaj rajtoj, pri kiu zorgis samideano Riviere.

Mardo

Al ĉiuj plaĉis ekskurson en Baugé. Tie ni vizitis ĉokoladfariston, tribunalon, muzeon, veran krucon, historian apotekon.

Merkredo

Merkreda vespero estis germane- ĉeĥa. Ambaŭ grupoj montris scenetojn kaj kantis kantojn. Poste komencis granda internacia konkurso. Ĉu franca, germana aŭ ĉeĥa grupo preparos por sia princino la plej belan robon el toileta papero helpe de 20 pingloj? Kun entuziasmo helpis al infanoj eĉ plenkreskuloj. Tri princinoj el Gresillon estis vere interesaj kaj neniu povis elekti la plej bele vestitan. Dua tasko estis pli malfacila – senvestigi princinon, ruligi paperon kaj redoni ĝin kun ĉiuj 20 pingloj. Al ĉeĥa grupo mankis unu pinglo, infanoj sur genuoj vane ĝin serĉis. Al franca kaj germana grupo ankaŭ iaj pingloj mankis. Premion al unua tasko ricevis ĉiuj, al dua neniu.

Ĵaŭdo

Bona vetero estis ĵaŭde, kiam estis tuttaga ekskurso en farmaon kun kaprinoj, en duan kun cervoj kaj en vilaĝon Pontigné. Tie infanoj plenumis diversajn taskojn ekzemple trovi en preĝejo pelikanon, la plej longan domon, nomojn de stratoj ktp. Dumvoje hejmen ni vizitis dolmenojn.

Vendredo

Vendredo estis lasta "labortago" en Grésillon. Mi estis ĝojigita, ĉar vizitis nin gesinjoroj Ménard kaj mi povis kun ili rememori mian unuan viziton en Grésillon kaj en Francio, kiun mi povis tiam viziti nur helpe de ili. Posttagmeze ili kun nia grupo vizitis hejmon de mensehandikapitaj knabinoj kaj virinoj en Baugé, pri kiu zorgas fratulinoj. Tie infanoj dancis, kantis, montris naciajn kutimojn, ludis fabelojn. Pavel ludis gitaron, Helenka Zikánová tradukis en francan lingvon. Loĝantinoj de hejmo bone babilis kaj poste kiel rekompenco ankaŭ ili kantis al ni. Fratulinoj montris al ni "veran krucon" de Anjou kaj gastigis nin.

Je la sepa vespere estis ankoraŭ kunveno kun urbestro, poste vespermanĝo, disadiaŭo kun ĉiuj. Elke ludis akordeonon kaj ĉiuj kantis.

Sabato

Sabate matene ni jam forveturis kaj dimanĉe ni estis hejme.

Ni dankas al ĉiuj, kiuj al ni heplis, pri ni zorgis kaj estis al ni afablaj. Infanoj senĉese rememoras.








Trutnov 1994



16. - 18. 9. 1994 
Trutnov

Zdenka, Vašek, Matouš, Klárka, Šárka a Iva

FOTOGALERIE



Nia unua ekskurso realiĝis de la 16-a ĝis la 18 -a de septembro 1994. Ni veturis viziti infanan E- grupon de samideanino Vlasta en Trutnov. Veturis Václav Neruda, Matouš Novotný , Klárka Hamplová, Šárka Drábková, Iva Mistrová. Ni havis tre belajn travivaĵojn. Infanoj loĝis en familioj de E- geamikoj, ekkonis ilian lernejon kaj urbon Trutnov. El Trutnov ni veturis en banlokon Janské Lázně. Tie ni ekkonis modernan refreŝiĝejon por infanoj. Poste per kablotramo ni veturis al pinto de monto Černá Hora. Eĉ dumvoje hejmen ni ne enuis.